Forumo BRE

ESPERANTO => Forumo pri vortoj => Topic started by: Petro on February 13, 2014, 05:59:31 AM

Title: vorto: karmo
Post by: Petro on February 13, 2014, 05:59:31 AM
Laŭ MEV: la sanskrita vorto estas karman : "ago, laboro, karmo", de kara :"faranta".La sanskrita vorto pasis al la tibeta karma kaj al la tamula karumam.
Tiu nocio respondas al la gilgül de la Kabalo, de galgal :"rado".
Title: Re: vorto: karmo
Post by: Miaohui on February 14, 2014, 10:27:43 AM
Laŭ reta PIV:

karm/o
1 Θ En hinduismo, ĝainismo k budhismo, postrestinta inercio de homa faro (ago, diro aŭ penso); unu el la faktoroj, kiuj influas onian postan vivon.
2 ☸
a) Kaŭzo de la homa ekzisto.
b) Homa faro.
c) Karmo 1. ➞ vipako.
Title: Re: vorto: karmo
Post by: Petro on February 15, 2014, 09:40:41 PM
Dankon por via partopreno, en publikado de bildaj dosieroj
Plej kore
Petro
Title: Re: vorto: karmo
Post by: Miaohui on February 17, 2014, 01:26:07 AM
Ne dankinde, kara amiko!
Mi trovis, ke vi povos sukcese vidigi la alŝutitan bildon en la forumo se vi konvertos ĝin en formato de jpg aŭ gif per softvaro "gimp".
Sukceson al vi!
Title: Re: vorto: karmo
Post by: Petro on February 17, 2014, 02:26:09 AM
Dankon por via klarigo pri la uzo de la softvaro "GIMP". Mi provos la aferon baldaŭ.
Kore
Petro