Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 24, 2014, 02:21:02 ptm

Titolo: 60. Ombro de Oro
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 24, 2014, 02:21:02 ptm
60. Ombro de Oro

  Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo kaj kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekgratis ŝlimon por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin eltrovi, li elĉerpiĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro refoje aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, sed ankoraŭ trovis nenion.

  Tiam lia patro venis por serĉi lin. Vidinte tion, li demandis lin: "Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?"

  La filo respondis: "Troviĝas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis por serĉi ĝin en la ŝlimo, sed nenion povis trovi ĝis mia elĉerpiĝo!"

  Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke oro troviĝas sur la arbo kaj respeguliĝas en la akvo. Li do diris al la filo: "Kompreneble birdo portis ĝin kaj faligis ĝin sur la arbon."

  La filo do grimpis sur la arbon laŭ propono de la patro kaj vere trovis oron.

  Malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili prenas senegoecon kiel sin mem, kvazaŭ ombron kiel oron kaj klopodas por trovi oron en la ombro, sed havas nenian rezulton.