Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Petro

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 6 7 8
31
Trezorejo de Vero / Re: 1-3/1-4. Rakonto de Tiso
« je: novembro 07, 2013, 05:58:11 ptm »
En la tria paragrafo, komencante de la fino de la teksto, mi trovis verbon "insitita", kiu nenion signifas. Mi supozas, ke la verbo devus esti "incitita", por respondi al la senco de la kunteksto. Mi petas, ke vi kontrolu, kaj reĝustigu, laŭvole. En sekvanta frazo, estas troa "li" en "Ju pli li granda". Post "Des pli" la frazo taŭge konvenas.
Mi ne vidis alian eraron en tiu longa teksto, kiu estas sufiĉe komprenebla.
Samideane
Petro

32
Trezorejo de Vero / Re: 1-2. La rakonto de Mandakundalio
« je: novembro 03, 2013, 07:26:58 ptm »
En la titolo de tiu artikolo, mi rimarkis, ke vi skribis "Mandakundalio", sed poste, en la teksto mem, mi trovas "Matakundalio", du aŭ trifoje. Ĉu la afero gravas ? Laŭ mi, tio estas detalo, sed kiu scias ?
Dankon por via klarigo, ĉi teme.
Koran saluton
Petro

33
Forumo pri vortoj / vorto "ubikva"
« je: oktobro 30, 2013, 02:36:46 atm »
Ĉar mi trovis la vorton "ubikva", kiel sinonimo de "kosmopolita", parolante pri specoj de kreskaĵoj, en la temo pri "ekologio", kiuj sentas sin komfortaj sub multaj kondiĉoj aŭ multaj klimatoj, mi aldonas ĝin; alia sinonimo estas "ĉieesteco", parolante pri la kvalito, kiun posedas tiaj kreskaĵoj. Se iu ne komprenas tiujn vortojn, mi povas provi plian klarigadon.
Mi ne volas tedi iun ajn, nur montri miajn aktualajn interesojn.
Kore al ĉiuj
Petro

34
Forumo pri vortoj / Re: Esperanta budhisma terminaro en Japana lingvo
« je: oktobro 21, 2013, 11:29:13 ptm »
Tiu listo estas interesa, sed kiel elturniĝi por trovi la difinojn de ĉiu vorto en Esperanta lingvo ? Ĉu eblas ?
Kore
Petro

35
La vivo de la Budho / Re: 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« je: oktobro 21, 2013, 11:18:00 ptm »
Tria frazo : "eksteratenditaj vortoj" => mi prefere uzos "neatenditaj". Fine de la alineo :"kaj ĉiuj subteniS la sugeston".
Fine de la sepa alineo "kiel arahanteco", mi preferus "kiel freŝbakita arahantano". "eco" donas ideon de kvalito, kiun tiu samreligiulo certe havis sed lia partopreno en la konsiliĝo ne povis esti komparita al kvalito, nur en stato de arahanteco, li povis ĝui la staton, ne la kvaliton, se vi komprenas min.
En la sekva frazo, vi komencas per "La konsido", vorto, kiun mi ne trovis. Eble vi volis skribi "kunsido".
La posta frazo entenas "memorkablon" anstataŭ "memorkapablon". Poste vi skribis "recidi" anstataŭ "reciti".
Nur tiujn eraretojn mi rimarkis.
Afable kaj kore.
Petro

36
La vivo de la Budho / Re: 2-27. La lasta malsano de la Budho
« je: oktobro 08, 2013, 05:46:51 ptm »
En la antaŭlasta frazo de tiu teksto, mi trovis eraron en la skribado, nome
Citaĵo
paraktikas"
do mi petas vin por reĝustigo.
Nur tion mi trovis, en tiu vasta skribado, mi gratulas vin.
Kore
Petro

37
La vivo de la Budho / Re: 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« je: oktobro 08, 2013, 05:02:33 ptm »
En la 3a alineo, vi uzis "Indio", por paroli pri barata lando, aŭ "Hindio". Se iu serĉus "Indio", li trovus la elementon In, atomnumero 49, kiu respondas al blanka metalo. Plurale, tiu vorto estas malnova nomo por ambaŭ partoj de Ameriko, do ĝi ne estas ĝusta. Kiam oni uzas Barato, la dua senco estas Hindio. Do, prefere mi uzos tiun vorton, kun "H". Vi faros laŭvole. Mi estas leganta libron de Sinjoro Ŝerpijo, nome "Vojaĝo tra la vortoj", kiu estas eminenta konstruo pri vortoj. Petu Michel, ĉu li uzas ĝin...
Kore kaj afable
Petro

38
Kara amiko
Je la sesa punkto, vi ne ĝuste skribis "Francio" (vi fakte skribis "Fracio").
Ankaŭ en la 9a punkto mi rimarkis erareton: "Espeanto" anstataŭ "EspeRanto'.
Dankon por la reĝustigo.
Kore

39
Verkado kaj tradukado / Re: Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj
« je: oktobro 03, 2013, 11:31:34 ptm »
Kara amiko
Mi dankas pro viaj reĝustigo kaj tuja mesaĝado. Ne hezitu fari demandojn, kiam vi ne komprenas ion.
Ĉu vi povis legi la tekstojn, kiujn mi jam korektis en la forumo, kiuj temas pri la vivo de la Budho ?
Ĝis la relegado, kara samideano.
Kore
Petro
 

40
Verkado kaj tradukado / Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
« je: oktobro 02, 2013, 08:53:00 ptm »
Dankon por via tuja respondo. Mi nun komprenas pli bone. Tamen ĉu "Verdeca" povas rilati al mi ? Kiel ? Mi sendis privatan mesaĝon, sed ne scias, ĉu li ricevis, ricevas aŭ ricevos ĝin. Ĉu li estis informita pri tio ?
Mi ankaŭ hieraŭ provis rilati kun Michel, per privata mesaĝo, por diskuti kun li pri liaj diroj en la elsendaĵo. Ĉu eblas rilati kun li alimaniere, ol per la forumo ?

41
Esperanta novaĵo / Re: La 39-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 30, 2013, 09:04:10 ptm »
Dankon pro la informo. Se vi bezonus detalojn pri la tradukado fare de Michel, ni povas interrilati, sed ankaŭ mi komprenas, ke la afero ne tiel gravas. Estas nur por fakuloj, kiuj bone scipovas la francan KAJ la esperantan lingvojn.
Amike al ĉiuj
Petro

42
La vivo de la Budho / Re: 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« je: septembro 30, 2013, 08:56:32 ptm »
Mi trovis vian tekston senerara, krom aldono de komo, kiam ŝanĝas la propozicio elparolata, ĉar la verbo ne estas sama. Ekz. en la frazo "vi devas instrui tiun sin liberigi el pasio", vi povas konstati, ke du verboj kune ekzistas kun objektoj montrataj de la akuzativo, do la unua propozicio estas ĉe la unua verbo "instrui", poste post la objekto "tiun", vi estas devigata skribi komon, poste venas la dua propozicio "sin liberigi el pasio", fina punkto. "sin" rolas kiel objekto ĉe la dua verbo. Do la ĝusta frazo estu "vi devas instrui tiun, sin liberigi el pasio.".
Se vi nebone komprenis, ne hezitu skribi al mi private, kiel ni jam faris, en la pasinteco. (retadreso: chibleur.pierre@wanadoo.fr)
Dankon por via atento.
Kore kaj amike
Petro

43
Verkado kaj tradukado / Re: Solvmetodoj multiĝas ol problemoj
« je: septembro 26, 2013, 03:39:17 atm »
Mi ne komprenis la titolon de via artikolo. Ĉu iu komparativa vorto ne mankus al ĝi? Mi esperas, ke vi korektu tion.
Dankon por via respondo.
Amike
Petro

44
Esperanta novaĵo / Re: La 38-a Elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 24, 2013, 06:22:05 ptm »
Mi dankas pro la elsendaĵo, kaj provis sendi al vi dosieron pri regiona elsendaĵo fare de Jean-Louis. Ĝis nun mi ne sukcesis, eble pro la granda pezo de la dosiero.
Ĉu mi ĝustas ? Aŭ estas alia maniero por fari tion ?
Dankon por viaj klarigoj ĉi rilate.
Amike

45
La vivo de la Budho / Re: 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
« je: septembro 08, 2013, 09:09:24 ptm »
Saluton, kara amiko
Mi trovis vorton, kies difinon mi ne bone komprenis, ĉar temas pri fiŝo, nome "pristo". Stranga vorto, kiam oni trovas ĝin apud "bramano" kaj scias, ke temas pri besta vortigo.
Vi eble volis skribi "prioro", ĉu vi konfirmos tiun hipotezon ?
Duan problemon metis la frazo "Tio ankaŭ estas la unua provo nuligi malestimon kaj sklaveco en la homa historio." Ĉu mankas akuzativan "n" al "sklaveco" aŭ ne ? Aŭ ĉu mankas prepozicio antaŭ
tiu vorto ?
Dankon por la atento por korekti tiujn neglataĵojn.
Kore
Petro


Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 6 7 8