Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 20, 2014, 07:46:46 atm

Titolo: 6. Malsaĝulo kun mortinta filo
Afiŝo de: Miaohui je januaro 20, 2014, 07:46:46 atm
  6. Malsaĝulo kun mortinta filo

  Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Unu el la filoj mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por cedi ĝin al la mortinto.

  Vidinte tion, oni diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bone vestigi kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin en la domo dum vi forlasos?”

  Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigos alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia portvekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile per vekto.” Do li mortigis alian filon, portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon kaj enterigis ilin.

  Vidinte tion, oni ridis lin opiniante, ke ili neniam vidis tiel malsaĝan homon.

  Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ disciplino sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton kun aserto, ke li estas pura. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinojn kiel teni perlon atente por ne perdi ĝin. Kial vi kontraŭis disciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi faru aliajn por penti pri ili samtempe.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis samtempe. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post morto de unu.