Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je majo 23, 2013, 06:12:18 ptm

Titolo: 1-17. Brilas la suno de ilumiĝo
Afiŝo de: Miaohui je majo 23, 2013, 06:12:18 ptm
  17. Brilas la suno de iluminiĝo

  La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.

  La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren kiel aglo flosis senpene al la suno.

  Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso flosis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.

  Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiu sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto, ĉar ili ankaŭ estas viktimoj al la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la senscieco.

  Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni proklamas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel disigita fadeno de vestaĵo. Li vidis la kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, liaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo.

  Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingita pro manko de brulligno.

  La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo ĉirkaŭ li restis trankvila kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodiarbo.

  Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano.

  Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:

  “Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metamorfozo,

  Serĉante, sed ne trovante, la konstruinto de tiu ĉi domo.

  Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo.

   Domkonstruinto, Vi jam vidis.

  Vi ne plu konstruos domon.

  Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis;

  Viaj traboj frakasiĝis.

  La menso atingis absolutecon.

  Senavido jam realiĝis.”
Titolo: Re: 1-17. Brilas la suno de ilumiĝo
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 06:45:20 ptm
Ekzerco 17. Brilas la suno de iluminiĝo
  1. Kion la Budho vidis en sia profunda meditado?
  2. Kio kaŭzas ĉenon de ekzisteco?
  3. Ekspliku la signifon de la verso recitita de la Budho tuj post lia iluminiĝo.