Forumo BRE

BUDHISMO KAJ ESPERANTO => Budhismo kaj Esperanto => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 04, 2014, 05:19:41 atm

Titolo: Nia unua datreveno de Retradio BRE
Afiŝo de: Miaohui je januaro 04, 2014, 05:19:41 atm
Hodiaŭ estas la unua datreveno de nia Retradio BRE. Ni lanĉis la elsendon en la pasinta jaro kaj daŭrigis la elsendadon malgraŭ malfacilo kaj okupiteco. Ni speciale tradukis kaj elsendis esperantajn tradukojn "Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj", "La vivo de la Budho" en la pasintaj elsendoj, kaj komencis nian novan tradukadon kaj elsendadon de "Trezorejo de Vero", kies tradukado kaj elsendo daŭras kvin jaroj laŭ nia plano.

En la nova elsendo ni daŭrigos la elsendon de "Trezorejo de Vero" kaj aldonos novan programeron "Sutro de Cent Paraboloj". Krome, se eble, ni ankaŭ aldonos aliajn programerojn pri budhisma historio kaj scio.

La adreso de nia elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto kaj ĉiuj aŭskultoj kaj opinioj pri tio estas bonvenaj.