Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 52
76
Budhismo kaj Esperanto / Re: Budhismo kaj Esperanto
« je: oktobro 14, 2014, 11:59:27 atm »
Prelego de Miaohui en seminario AMO 3 okazinta en Urbo Xi'an de CXinio.


https://www.youtube.com/watch?v=JS_P62flqIQ

77
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 3. 15-23
« je: oktobro 13, 2014, 06:40:44 atm »
  15. D: Kial oni nomas budhismajn monaĥojn "Heshang" en Ĉinio? Kion ĝi signifas?

  R: La vorto "Heŝang" devenis de la sanskrita vorto Upadhayaya (P Upajjihaya) signifanta instruiston aŭ mentoron. La vorto prononciĝas kiel “Ŭajĵaŭ” aŭ “Koŝa” en la regionoj ekcidente de Ĉinio. De tie al la Han-nacieca regiono ĝi ŝanĝiĝis en “Heŝang”. Antaŭe ĝi estis honora titolo nur por kapablaj majstroj, anstataŭ al ĉiuj aliaj. Tiu titolo ne limiĝis al budhismaj monaĥoj, sed same konvenis al kvalitaj budhismaj monaĥinoj. Poste oni uzas tiun vorton nur por titoli monaĥojn. Tio ne konformas al la originala signifo.

  16: D: Kion signifas "Lamao"?

  R: "Lamao" estas tibeta vorto kun sama signifo kiel "Heŝang". La vorto ankaŭ estas misuzita, ĉar ĝia originala signifo ne konvenis al ĉiuj monaĥoj. Se oni diras konvene, tiuj, kiuj havas dek preceptojn, nomiĝas ŝrameneroj, kaj tiuj, kiuj havas pli superan ordinecon (upasampada) estas Bikŝuoj. Kaj en la sama maniero, la titolo por virinaj ordinitoj de dek preceptoj estas ŝramanerinoj kaj por virinaj ordinitoj de la plisupera ordinado estas bikŝuinoj.

  17: D: En la han-nacieca regiono, monaĥoj kutime nomiĝas "Seng", kaj monaĥinoj "Ni". Ĉu la titoloj estas ĝustaj?

  R: "Seng" estas mallongo de ĉina vorto “Senqie” (Samgo) signifanta ordenon. Samgo estas ordeno de budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj, kun almenaŭ kvar samgaj membroj, simile al tio, ke sola soldato ne povas formi armeon, sed nur estas militisto. Ambaŭ monaĥoj kaj monaĥinoj estas inkluzivitaj en la samgo, kaj ili estas samgaj membroj. Estas erare distingi monaĥojn kaj monaĥinojn per la titoloj de "Seng" kaj "Ni". La titolo "Ni" devenis de la sufikso de sanskrita vorto signifanta Bikŝuinon, kaj estas mallongiga ĉina vorto por budhismaj monaĥinoj per hanoj de Ĉinio. Alia komuna titolo por ili estas "Nigu".

  18: Kio estas Majstro?

  R: Majstro origine estas titolo de akademia grado, uzata al tiuj kun profunda scio de la Budha Darmo kaj kapableco prediki ĝin. La titolo ne estas uzebla por iu alia. Estas aliaj superaj gradoj: Sutra majstro por tiuj, kiuj tute konas sutran pitakon, Vinaja majstro por tiuj, kiuj tute konas vijanan pitakon kaj abidarma majstro por tiuj, kiuj tute konas abidarman pitakon. Eĉ pli supera titolo estas la tripitaka majstro por tiuj, kiuj tute havas la scion de ĉiuj tri pitakoj. Ambaŭ Xuanzang kaj Yijing en la Dinastio Tang estis honoritaj per la titolo.

  19. D: Kio estas Vivanta Budho?

  R: En Mogola kaj tibeta budhismoj, tiuj, kiuj havas eksterordinaran atingon de sia kulturado kaj kapablas reenkarniĝi (renaskiĝi) laŭ sia propra volo, estas nomata "hpbrulsku" (Tibeta) aŭ "Hobilhan" (mongola) signifanta reenkarniĝinton. Tamen en han-nacieca regiono ili kutime nomiĝas “Vivantaj Budhoj”. La titolo eble havas iom da rilato kun la fakto, ke la imperiestroj de Dinastio Ming prezentis la titolon "Okcidenta Budho de Granda kompatemo kaj libereco"  al religia estro de Bkah-brgyud-pa skolo, la reganto de Tibeto en tiu periodo, kaj imperiestro de Dinastio Qing donis la saman titolon al Dalai. Fakte tiaj titoloj ne havas sencojn laŭ budhisma doktrino. Krome, ne estas la titoloj kiaj “vivanta Budho” en Tibeta kaj Mongola budhismoj. Simile, la budhisma bikŝuo de nacieco Dai estas nomata de hanoj "Foye" (Budho). Tio estas erara titolo kaj ne estas uzata de homoj de nacieco Dai.

  20. D: Kio estas Reĝo de la Samgo?

  R: En iuj landoj kiel Tailando, oni elektis estron de la samgo nomatan Reĝo de la Samgo (Sanĝa-raja). En Srilankao, oni elektas grandan mentoron (Maha-nayaka) en ĉiu budhisma skolo kaj mentoron (Nayaka) en ĉiu provinco aŭ municipo. La Samga reĝo aŭ Gramda Mentoro (Maha-nayakas) administris la naciajn budhismajn aferojn dum Mentoro (Nayakas) administras lokajn budhismajn aferojn.

  21. D: Kial budhismaj monaĥoj bezonas samgajn ordenojn?

  R: Al individua monaĥo aŭ monaĥino estas necese havi komunan vivon en la samgo por lerni unu de alia kaj helpi unu al alia. Ĝenerale, budhismo bezonas ordenojn por teni la respondecon "daŭrigi la Budhan Darmon", kaj la Samgo ludas gravan rolon en la budhismaj aferoj, do ĝi nomiĝas unu el la tri juveloj (Tiratana).

  22. D: Ĉu estas principoj kaj sistemoj en la organizoj de la samgo?

  R: Estas ses principoj konataj kiel "la ses punktoj de harmonio (aŭ unueco)", kiuj estas harmonio aŭ unueco inter disciplinoj, harmonio de vidpunktoj, de profitoj, en fizikaj aktivadoj, en parolo kaj menso. Koncize dirite, la ses punktoj signifas, ke la samgo observas samajn regulojn kaj havas samajn vidpunktojn kiam ili lernas unu de alia, dividas havaĵojn de la ordeno egale, helpas unu al alia en ĉiutaga vivo, reciproke admonas fari bonon kaj eviti eraron, kaj frate amas kaj respektas unu al alia en aferoj de kredo. Per tiuj ses aferoj estas atingebla la harmonio kaj unueco de la tuta samgo. Por plenumi la suprajn ses principojn, la Budho faris multajn regulojn por la samgo.

  23. D: Kio estas gravaj reguloj?

   R: La plej gravaj estas la vinajaj reguloj de karmo. Karmo origine signifas aktivadon. Ĉar en la samgo ĉio estas decidita per samgaj kunvenoj, do ĝia kompleta signifo estas "aktivado (aŭ decido pri aferoj) per samga kunveno". Ekzemple, se estas io farota, ĉiuj monaĥoj en certa regiono devas kunveni por diskuti kaj fari decidon. Tiuj, kiuj ne povas partepreni en la kunveno pro malsano aŭ aliaj aferoj devas sendi vortojn per aliuloj por esprimi siajn pardonon kaj ankaŭ konsenton akcepti la decidon de la kunveno. Prestiĝuloj prezidas la kunvenon kaj demandas, ĉu ĉiuj monaĥoj jam ĉeestas kaj ĉu iu ajn novico kaj neordinito (kiuj ne rajtas partoprenas en la kunveno) ĉeestas. La kunveno ne rajtas komenci antaŭ ol ĉiuj monaĥoj ĉeestas kaj eksteruloj eliras. Post la komenca parolo, oni prezentas la celon kaj proponon de la kunveno, por ke la ĉeestantoj diskutu kaj fine faru decidojn per voĉdono. Voĉdono kutime estas parola konsento. Tiuj, kiuj konsentas, kutime restas silentaj dum tiuj, kiuj malkonsentas, rajtas paroli pri siaj opinioj. Se ĉiuj ĉeestantoj sin tenas silentaj, la propono estas akceptita. Pri iuj aferoj la decido iras per nur foja procezo. Por pli gravaj aferoj la procezoj ripetas dufoje por fari la decidon. Por des pli gravaj aferoj (kiel ordinado aŭ punado) la procezo okazas trifoje por fari decidon. Fine la prezidanto diras: "Ĉar ĉiuj monaĥoj sin tenas silentaj, la decido estas farita." Alia metodo por voĉdonado estas ĵeti bastonetojn, kaj oni uzas malsame kolorigitajn bambuajn bastonetojn por esprimi konsenton aŭ oponon, egale al ĵetado de balotoj. Iuj budhismaj verkoj kun detalaj priskriboj pri tiuj reguloj estas plej malnovaj leĝoj pri konferencoj en la mondo, kaj tio estas gravaj kreado kaj kontribuo de Budhismo.

78
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 3. 9-14
« je: oktobro 12, 2014, 11:52:13 atm »
  9: D: Ĉu budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj havas devon servi al la laikaj budhanoj laŭ diversaj manieroj?

  R: Ĝenerale dirite, la budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj servas kiel modeloj de virto al la laikoj por admoni ilin fari bonon kaj eviti malbonon, predikas la budhan darmon al ili, konsoli la malsanan kaj malriĉan, helpas al homoj en la fatalaĵoj laŭ bezono, kaj sin tenas kompatemaj kaj bonfaremaj por akceli la bonon al ĉiuj vivestaĵoj.

  10. D: Kiel vi diris, ke en budhisma rondo oni kuraĝigas rezigni la laikan vivon. Ĉu budhanoj intencas, ke ĉiuj homoj faru la samon?

  R: Laŭ budhanaj doktrinoj kaj sistemo, rezignado de laika vivo nur taŭgas por malmultaj el la budhanoj. Unue, iliaj motivoj rezigni la laikan vivon kaj sin kulturi devas esti puraj kaj veraj dum ili firmvole strebas por liberiĝo kaj rezigno de mondaj avidoj. Due, rezigninte la laikan vivon, ili devas havi normalan vivon laŭ ambaŭ doktrinoj kaj kondutoj. Se ili deziras geedziĝi, ili povas laŭvole reveni al la laika vivo. Se ili rompas la kvar fundamentajn regulojn (Parajika) kontraŭ mortigo al homo aŭ iniciato al mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj fanfarono pri sia supernatura povo, ili devas esti eksigitaj el la samga ordeno. Trie, multaj kondiĉoj estas bezonataj por rezignado de laika vivo. Ekzemple, la kandidatoj devas havi permeson de siaj gepatroj, aĝi je pli ol dudek jaroj ( por ordinado kiel Bikŝuo kaj Bikŝuino), esti nek misformaj nek mense malsanaj, kaj ili ne rajtas esti eskapintoj de krimo aŭ ŝuldo kaj aliaj. Kvare, por akiri pli superan ordinecon ili bezonas rekomendon de pli ol dek prestiĝaj bikŝuoj (Theras), el kiuj ĉiu devas havi ordinecon de dek jaroj aŭ pli. Aliflanke, estas multe pli facile reveni al laika vivo, kaj por tio oni nur bezonas informi al alia monaĥo aŭ monaĥino. La budhana ordeno konsistas el kvar grupoj, el kiuj la vira kaj ina monaĥejaj komunumoj havas respondecon daŭrigi la budhan darmon, dum la laikaj viroj kaj virinoj havas respondecon protekti kaj subteni la budhan darmon. Ili kune formis dualan kongregacion. Do Budhismo ne postulas, ke ĉiu rezignu sian laikan vivon. Multaj budhismaj verkoj, precipe tiuj de majanano kiel sutroj  Vimalakirti-nirdeŝa kaj Upasaka-sila-suta, laŭdas laikajn budhanojn, kiuj praktikas Budhismon en la hejmo.

  11. D: Kio estas la antaŭkondiĉoj por la sekvantoj praktiki Budhismon?

  R: La antaŭkondiĉoj por laikaj sekvantoj estas rifuĝo en la Tri Juveloj, firma kredo, ke la Tri Juveloj, nome, la Budho, Darmo kaj Samgo, estas la nuraj rifuĝejoj por aliri kaj sin apogi fizike kaj mense. Ili ne rajtas sin turni al aliaj religioj kaj dioj kiel siaj rifuĝejoj. Sekve, ili devas observi la Kvin Preceptojn kaj Ok Preceptojn por fastantoj. La fasto aŭ abstino okazas en certaj tagoj ĉiumonate, kaj la fastantoj abstinas de posttagmeza manĝo, parfumo, ornamaĵoj, kantado, dancado kaj rigardado de distraĵoj; kaj sidado aŭ dormado sur altaj kaj komfortaj litoj. La datoj por fasto ĝenerale estas la unua, oka, dekkvara, dekkvina, dudek-tria kaj dudek-naŭa de la luna kalendaro. La praktikado de laikaj budhanoj estas rifuĝi en la Tri Juveloj, observi la Kvin Preceptojn, praktiki faston, strebe fari bonon por aliaj kaj teni siajn korpon kaj menson puraj. En realeco iuj ne atingas la normojn kaj iuj superas ilin. La Budho multe instruis mondajn regulojn al laikaj sekvantoj. Ekzemple, li eksplikis detale al Singalako (en Singalaka sutro) kiel konvene havi la rilatojn inter gepatroj kaj infanoj, inter instruistoj kaj disĉiploj, inter edzo kaj edzino, inter amikoj, inter estro kaj servistoj kaj inter samgo kaj laikoj. Li ankaŭ diris al junulo Dlĝajanuo (aŭ Ujjaya) pri la kvar metodoj por akiri komforton kaj ekvilibron. Ili estas perfekto de profesio kaj sinkulturado, perfekto pri gardo kaj ŝparemo al la posedaĵo, perfekto en kontakto kun decaj amikoj kaj perfekto de decaj vivmanieroj. Li ankaŭ parolis al la reĝoj (rajas) de sia periodo kiel solvi problemojn de landa politiko kaj kiel havi bonajn najbarajn rilatojn kaj tiel plu. La Mahajanaj verkoj, aliflanke, ĝenerale parolas, kiel laikaj bodisatvoj praktikas la ses Perfektojn (cha-paramita), Kvar entenajn darmojn (Cattari samgha vatthŭni) kaj tiel plu.

  12. D: La aliĝo al la samga komunumo ne estas tiel rigora kiel vi priskribis antaŭe, ĉu?

  R: Fakte en iuj periodoj kaj regionoj ekzistas ekscesaj akceptoj de disĉiploj kaj sendistingaj ordinadoj de samgo. Tio longe kauzis maltrankvilon en budhismaj rondoj de Ĉinio. Historio montris, ke la plej prosperaj periodoj de Budhismo ne estis tiuj kun plej multaj monaĥoj. Male, la periodoj kun tro multaj monaĥoj kutime estis la dekadencaj periodoj de Budhismo. Ekzemple en la frua periodo de Dinastio Tang multaj monaĥoj estis eksigitaj. En la vivperiodo de Majstro Xuanzang, la kondiĉoj por monaĥiĝo kaj ordiniĝo estis tre rigoraj. La kandidatoj devis trapasi ekzamenojn. Eĉ Xuanzang mem devis trapasi malfacilajn procezojn por plenumi la kvalifikon de monaĥiĝo. Sed precize en tiu tempo Budhismo iris en sian plej prosperan eraon. La same vera afero okazis ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Ekzemple, en la dekkvina jarcento vivis en Birmo supera monaĥo nomata Dhammasiddhio, kiu poste revenis al laika socio kaj fariĝis reĝo. Vidinte la ekscesan akceptadon de monaĥoj, li ordonis, ke ĉiuj monaĥoj de la lando estu reordinitaj. Pro lia rigora reformado, la sumo de budhismaj monaĥoj en Birmo malpliiĝis de cent miloj al dek miloj aŭ similaj. Ĉiuj aliaj, kiuj ne akiris la kvalifikon aŭ ne volis reordiniĝi, devis forlasi la samgon. Budhismo en Birmo venis al la reprosperiĝo. Tiu ekzemplo bone montris, ke Samgo ne rajtas disvolviĝi malracie.

  13. D: Laŭ onidiro en iuj landoj ĉiu homo devas havi monaĥan vivon unufoje dum sia vivo, ĉu vere?

  R: Jes, tio estas kutimo furora en Birmo, Tajlando kaj iuj aliaj landoj. La kutimo ankaŭ okazas en regionoj de Nacieco Dai en Ĉinio. Sed tio ne estas regulo farita de Budhismo. En tiuj regionoj, infanoj de sep aŭ ok jaroj kutime estas senditaj de siaj gepatroj al monaĥejoj, kie ili lernas legi budhismajn verkojn kaj havi monaĥan vivon. Post iom da tempo, ili povas reveni al la laika vivo. La longeco de ilia restado en la monaĥejo varias de nur kelkaj tagoj ĝis kelkaj monatoj aŭ eĉ kelkaj jaroj. Tiuj, kiuj ne spertis monaĥan vivon en la infaneco, devas tion fari por iom da tempo dum sia plenaĝa vivo. Malsame kiel la volontuloj, kiuj decidis rezigni la laikan vivon dum longa tempo, tiuj portempaj praktikantoj ne ricevas ordinecon de novuloj.

  14. D: Ĉu estas vere, ke japanaj monaĥoj povas edziĝi?

  R: Antaŭe japanaj monaĥoj ne havis familian vivon. En la dekdua jarcento, Ŝinran, la fondinto de Jodo Ŝinŝu (La vera skolo de Purlando), branĉo de la purlanda skolo, asertis, ke oni povas praktiki budhismon kun siaj edzinoj. Tio iniciatis vivmanieron inter monaĥoj, kiuj edziĝis kaj havis infanojn. Sed dum jarcentoj, la kutimo estis limigita nur en tiu ĉi skolo. Post la Meiji-a Reformado en 1868, la kutimo de edziĝo populariĝis inter aliaj skoloj en tiu periodo. Hodiaŭ, malmultaj monaĥoj de malmultaj skoloj abstinas de seksa vivo. Pli multaj monaĥoj en Japanio edziĝas, kaj transpasas siajn budhismajn profesiojn al la posteuloj. Tiel la institucion de budhaniĝo okazigas laikaj budhanoj. Sed tiaj aferoj okazas nur al monaĥoj, dum monaĥinoj en hodiaŭa Japanio daŭre havas monaĥan vivon kun abstineco kiel antaŭe.

79
Sutro de cent paraboloj / Postskribo
« je: oktobro 06, 2014, 09:15:29 atm »
Kvarversoj

  La komentarion mi faris kun humuraĵoj

  La ĝustecon de la senco decidas ĝia akordeco al la vero.

  Mia komentario similas al maldolĉa medicinaĵo

  Miksita kun sukero por kuraci seriozan malsanon.

  La ĝusta senco kun humuraĵo similas al la efika medicinaĵo.

  La ĝusta darmo kaj la nirvano lumigas la homan mondon.

  Oni prenas laksigaĵon por purigi sian korpon,

  Kaj tia inspiro venis el mia profunda meditado.

  Oni pakas medicinaĵon Agado per folioj,

  Kiujn ili ĵetas ŝmirinte vundon per la medicinaĵo.

  La humuraĵo similas al la folia pakumo, en kiu estas la vero.

  La saĝuloj prenas la veron kaj ĵetas la humuraĵon.

  Honorinda Sangasna verkis “La florkronojn de malsaĝuloj”.

80
Sutro de cent paraboloj / 98. Mortigo al testudo
« je: oktobro 04, 2014, 03:28:47 ptm »
98. Mortigo al testudo

  Iam knabeto sin amuzis ĉe rivero kaj trovis grandan testudon. Li volis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis: "Kiel mi povas mortigi ĝin?" Iu respondis: "Metu ĝin en akvon kaj dronigu ĝin." La knabo tuj kredis la vortojn. Li metis la testudon en la akvon, sed la testudo tuj forkuris de li.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Ili volas sin deteni de allogoj el la ses sensorganoj kaj fari diversajn meritojn, sed ili ne scias la metodon pri tio. Ili demandas al la aliaj: “Per kio mi povas min liberigi?” La herezaj religianoj, Marao kaj aliaj maliculoj diris: “Se vi faru diboĉon al la ses sensobjektoj laŭ via kvin deziroj kiel mi diris, vi povos vin liberigi.” La malsaĝuloj ekagas senpense, kaj renaskiĝos en la tri malbonaj sferoj post la morto, kvazaŭ la malgranda knabo, kiu metis testudon en la akvon.

81
Sutro de cent paraboloj / 97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero
« je: oktobro 04, 2014, 03:22:21 ptm »
97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero

  Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Ĉiu el ili surportis kotonan mantelon, kaj la mantelo de unu viro estis forprenita de rabisto sur la vojo. La alia viro fuĝis kaj sin kaŝis en herbaron.

  La prirabito iam metis ormoneron en la mantelan kolumon. Li do diris al la rabisto: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi volas aĉeti ĝin per mono."

  La rabisto demandis: "Kie estas via mono?"

  La prirabito prenis la monon el la mantela kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro."

  La rabisto do forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo ne nur perdis siajn vestaĵon kaj ormoneron, sed ankaŭ kaŭzis perdon al la alia.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutis. Ili praktikis budhismon kaj faris diversajn bonojn, sed pro la rabo de la kleŝo, ili ne nur perdis profiton de la bonaj konduto kaj merito, sed ankaŭ kaŭzis degeneron al la aliaj. Fine ili falis en la tri suferajn statojn post la morto kvazaŭ la malsaĝulo, kiu kaŭzis perdon al si mem kaj la alia.

82
Sutro de cent paraboloj / 96. Falsa blindulo
« je: oktobro 04, 2014, 03:11:03 ptm »
96. Falsa blindulo

  Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam aliaj metiistoj informiĝis pri tio, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Saĝulo admonis ilin: "Kiel vi volas suferigi vin vane per sinblindigo? "

  Tiaj malsaĝuloj estas mokitaj de aliaj.

  La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Ili mensogas kaj detruas disciplinojn por malgrandaj famo kaj profito, kaj pro tio ili renaskiĝos en la tri suferaj statoj post la morto kvazaŭ la malsaĝuloj, kiu volis sin blindigi por iom da profito.

83
Sutro de cent paraboloj / 95. Rakonto pri gekolomboj
« je: oktobro 04, 2014, 03:04:08 ptm »
95. Rakonto pri gekolomboj

  Iam antaŭe, paro da gekolomboj vivis kune en sia nesto. Ili plenigis sian neston per la beroj kiam tiuj maturiĝis en aŭtuno. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj ĝisfine restis nur duono.

  La virkolombo koleriĝis kaj kulpigis la kolombinon: "Ni kune kolektis berojn travivante grandan penon. Kial vi sole manĝis ilin, ke restas nur duono?"

  La kolombino respondis: "Mi tute ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem."

  La virkolombo neniel kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: "Se vi ne manĝis, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?" Ĝi do mortigis la kolombinon per sia beko.

  Pluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo ekpentis: "Ŝi fakte neniam manĝis berojn ŝtele. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis." Ĝi do triste vokadis la kolombinon: "Kien vi iris, mia kara? "

  Tiel kondutas la ordinaruloj. Kun menso plena de senracia iluzio, ili dronas en diboĉo kaj amuziĝo, ignoras la eferemecon kaj detruas disciplinojn. Poste ili pentas pri tio, ege bedaŭras pri sia antaŭa konduto kaj suspiras kiel malsaĝa kolombo.

84
Sutro de cent paraboloj / 94. kanalo "Mani"
« je: oktobro 04, 2014, 02:55:43 ptm »
94. kanalo "Mani"

  Iam iu adultis kun alies edzino. Antaŭ ol ili finis la aferon, la edzo revenis de ekstere, trovis tion kaj atendis ĉe la pordo por mortigi la adultanton je lia eliro. La virino diris al la adultanto: "Mia edzo trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon kaj vi nur povas eliri tra 'Mani'". Ŝi aludis, ke la adultanto elglitu tra la kloaka kanalo.

  Sed la adultanto misprenis tion kiel perlon “Mani”. Li ekserĉis, sed nenie povis trovi ĝin. Li do ĵuris: "Se mi ne trovos la perlon, mi neniam eliros."

  Momenton poste, li estis mortigita de la edzo.

  La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Aŭdinte, ke en la metamorfozo de morto kaj renaskiĝo ĉio estas efemera, sufera, senenta, kaj senegoa, kaj oni povas liberiĝi sin tenante en la meza vojo ekster du ekstremoj de nihilismo kaj eternismo, ili miskomprenas kaj  strebas por la limeco kaj senlimeco de la mondo, kaj egoeco kaj senegoeco de la vivestaĵo, tiel ili ne povas atingi la mezan vojon. Kiam venas ilia vivfino, ili mortas pro efemereco kaj falas en tri suferajn statojn kvazaŭ la malsaĝulo, kiu estis mortigita dum li serĉis perlon “Mani”.

85
Verkado kaj tradukado / Re: La kapo de la cikatrulo
« je: oktobro 01, 2014, 05:37:15 atm »

86
Verkado kaj tradukado / Venĝo
« je: septembro 21, 2014, 04:47:16 ptm »
  Venĝo

  Jam profundiĝis la nokto, tamen la sorĉa dormo ankoraŭ ne volis descendi por min luli. Mi turniĝis tien kaj reen surlite, turmentate de la kruela sendormeco. Tio, kio okazis ĵus antaŭ mia enlitiĝo, ekprojekciiĝis antaŭ miaj sekaj okuloj.

  Ĵus kiam mi pretiĝis dorme ĝui la dolĉan ripozon post la peniga laborado tuttage, eksteratendan viziton al mi faris mia estinta kunlernanto, kiu nun laboras en la urbo centojn da kilometroj for. Ĉi lastajn jarojn ni malofte intervidiĝas. Profite de la vizito al sia parenco en nia vilaĝo, li speciale faris tian viziton al mi.

  Sincerdire, lia vizito portis al mi pli da konsterniĝo ol plezuro. Pro mia memlernado de fremdaj lingvoj, pro onia malica klaĉado, pro la fipropagando kaj mensogo de mia patro, mi ja perdis ĉian emon kontaktiĝi kun la babilemuloj. Kion mi faras tuttage nur estas laborante bani min per ŝvito en kampoj kaj legante aŭ dormante por ĝui la senklaĉigan kvieton en mia kaduka domo. Feliĉe, mia mortinta onklo forlasis tiun ĉi domaĉon, ke mi povas sole loĝi en ĝi por kaŝi min de oniaj klaĉado kaj mokado.

  Lia subita vizito rompis al mi la ŝajnan kvietecon en mia koro. Tamen, mi ne povis ne ŝajnigi min ĝoja kontraŭ lia alveno. Mi ne devus malkaŝi mian malŝaton al li pro lia vizito, kaj ankaŭ mian maltrankvilon en la koro. Mi do ĝentile kaj varme bonvenigis lin, oferante seĝon kaj akvon. Sidiĝinte vizaĝe al li, mi vole ne vole lasis nian enuigan kaj monotonan interparoladon komenciĝi.

  Li eksplikis, ke li jam venis foje posttagmeze, sed mi ne estis hejme. Demandite, mi respondis, ke mi laboris en mia kampo. "Kio?" Li miris, "Laboris? Oni ja diras, ke vi ne laboras, sed nur restas en la hejmo por lerni viajn fremdajn lingvojn. Lastafoje mi renkontis vian patron dum vojaĝo kaj de li konfirmis tion. Ĉu vi mensogas?" Kion mi respondu? Ĉu mi diru, ke mia patro vere mensogis? Ne, ne tiel agu. Estas maldece por mi tiel agi. Mi meditis en mi, sekrete rigardante miajn kaloplenajn manojn. Mi do respondis kontraŭvole, ke mi nur laboris hodiaŭ.

  "Nun, vi ne plu instruas en la lernejo, pro kio?"

  "La enspezo por ni dungitaj estas tro malalta."

  "Malalta? Ĉu ducent juanoj ĉiumonate estas ankoraŭ malgranda sumo por vi? Vi vere estas nekontentigebla! Kiom mi volas enspezi?"

  "Ducent juanoj?" mi surpriziĝis, "Kiu tiel diris?"

  "Mi aŭdis en la urbo. Kaj ke vi estis titolita per "Modela Instruisto" multfoje de la Gubernia Eduka Buroo, kaj oni donis al vi ĉirkaŭ ducent juanojn ĉiumonate por via instruado."

  "Ha, interese! Estas vero, ke mi havas kelkajn honorajn atestojn de la Buroo, tamen mi restis ankoraŭ dungita kun malalta salajro pro tio, ke mi neniam vizitis universitaton por mia angla lingvo. Nun oficialiĝi por la dungitaj instruistoj ja estas tre malfacile. Mi diru honeste. Mia monata enspezo estis nur sesdek juanoj, inter kiuj estas premio de dek juanoj por mia bona atingo de la instruado. Sed tamen, mi devis elspezi tridek kelkajn juanojn por pagi al la manĝo." Tiel, mi enspezis nur malpli ol tridek juanojn efektive."

  "Jen kion vi teksas. Nun jam altiĝis la salajro de vi instruistoj. Kiel oni povis nur salajri vin tiel malmulte? Ne plu serĉu ekskuzon. Laŭ mi, se oni permesas, estas pli bone, ke vi revenu al la lernejo. Anstataŭ esti vivtenata de via maljuna patro, vi ja devas vivteni vin mem. Vi ja ne plu estas malgranda knabo. Ĉu vi ne scias pri tio?"

  Aŭdinte tion, mi eksentis ke io ne englutebla denove premas min en mia gorĝo. Ne, vi ne devas lasi vian incitiĝon montriĝi. Tio ja estas tro malĝentila antaŭ la delonge ne vidita amiko. Vi devas teni vin tiel indiferenta kiel antaŭe en tiaj okazoj. Vi jam spertis tian multfoje, kial vi ne povas teni vin kvieta ĉifoje? Mi avertis min mem en la koro.

  "Via patro diris, ke iu knabino petis vian manon, sed vi rifuzis. Ĉu vere? Tio kaŭzis kordoloron al via patro. Li diris, ke li jam deponis ĉirkaŭ kvinmil juanojn por via edziĝo. Kial vi faris tian stultaĵon! Ĉu vi kredas, ke vi ankoraŭ estas senscia knabeto? Rigardu la aliajn, kaj ankaŭ min. Ĉijare mia filo atingos sian kvarjariĝon.!"

  "Kvinmil juanojn deponitajn? Li havas ŝuldon de ĉirkaŭ dek mil juanojn por heredi al mi!" Mi vere volus ekkrii, tamen mi sukcese tenis mian buŝon fermita pri tio. "Jes. vere, Tamen ŝi ne belas." Mi mensogis kontraŭvole kun granda memkulpigo. "Se ŝi estus taksita ne bela, do plej parto de la knabinoj estus malbelegaj." Mi murmuris en mi.

  "Ne bela? Ĉu vi sonĝas pri Ĉan E en la luno? Se vi atendos longe, eble maljunulino kontentigos vin. Laŭ mi, vi devas vekiĝi el via sonĝo kaj ekprepari por regali min per via geedziĝa festeno plej baldaŭ."

  Tiam, liaj rigardoj trafis la librobretojn, kiujn mi mem faris el kelkaj eluzitaj tabuloj. Li scivole ekparolis, "Ha, tiom da libroj vi havas! Vi vere similas al erudiciulo. Kiom da libroj havas vi?"

  "Ĉirkaŭ tricent." Mi konfesis honeste.

  "Kiom vi elspezigis vian patron por tio?" Li demandis.

  "Elspezigi mian patron?" Mi denove surpriziĝis. "Tion mi aĉetis per miaj salajroj kaj la helpmono de mia avino dum multaj jaroj." Sed anstataŭ tion, mi indiferente elbuŝigis, "Ĉirkaŭ kvin- aŭ ses cent juanojn."

  "Nur tiom? Via patro diris, ke li ĉiujare donis al vi du- aŭ tricent juanojn por aĉeti librojn. Kion vi faris per tio? Kalkulu, vi memlernas jam ĉirkaŭ dek jarojn, kaj via patro donis al vi almenaŭ dumil juanojn. Kion vi faris per tiom da mono?"

  "Diable, kiam mi ricevis de li cendon por la libroj? Eĉ kiam miaj avino kaj patrino helpis min per tio, ili ja devas riski inflamiĝon de mia patro." Tamen mi ŝercis tute alie kun amara sento, ke mi elspezis tion en bordelo.

  Feliĉe, vidante ke mi evitis respondi la veron per ŝerco, li ne plu enketis pri tio.

  "Kie estas via libroŝranko? Kial vi ne uzas ĝin? Vere estas malplaĉe al onia rigardo, ke tiel belaj libroj staras sur la krudaj tabuloj. Kie estas la nova libroŝranko aĉetita de via patro por vi?" Daŭrigis la pridemando.

  "Libroŝranko? Li aĉetis ĝin por mi en sia sonĝo! Sed tamen, mi ne tiel respondis. Estas ne malsaĝe, ke mi respondu mensogon per mensogo. Alie, li do opinias min mensogema. En tia situacio, estas tre konfuzige, kio estas vera kaj kio estas mensoga. "Nova libroŝranko? En mia patra domo."

  "Kial anstataŭ uzi ĝin, vi metis ĝin en la ĉambro de via patro?"

  "Oni ĵus lakis ĝin. Al mi ne plaĉas la antaŭa koloro, kaj..." Damninde, ankaŭ mi eklertiĝis en plekti mensogon.

  "Ankaŭ diris via patro, ke vi lernas en televida universitato, kaj li speciale aĉetis por vi televidon. Kie?"

  "En mia patra ĉambro." Vere interese, mi respondis, imagante, ke mi vere havus televidon.

  "Jen magnetofono, kiun menciis via patro?"

  "Jes." Mi simple jesis anstataŭ diri, ke mia avino aĉetis ĝin per sia mizera pensio kaj tio eĉ okazigis kverelon inter miaj patro kaj avino.

  "Ha, kio estas tio? Ĉu tajpmaŝino?"

  "Jes."

  "Kiom ĝi kostas?"

  "Iom malpli ol ducent juanojn."

  "Du cent juanojn? Ne, mi ne povas kredi. Vi denove mensogas antaŭ mi. Eĉ la ĉinlingva tajpmaŝino kostas almenaŭ ses aŭ sep cent juanojn. Ĉu per ducent juanoj vi povas havigi al vi la fremdlingvan? Ĉu vi opinias ke mi ne informiĝis de via patro?"

  "Por redoni la ŝuldon pruntitan por la tajpmaŝino, mi preskaŭ instruis sensalajrite tutan jaron." Mi murmuris en mi. "Jes. Mi ŝercis. Li diris prave." Ridinde, ke mi ankoraŭ havis nenian ideon, kio estas la prezo laŭ mia patro.

  Zumis miaj oreloj, gluemis miaj palpebrumoj, kaj mia kapo pezis kiel plumbo dum mia cerbo malvigliĝis kiel kaĉo. Sidante tie, mi povis fari nenion ol mekanike respondi resone laŭ lia demando. Mi trovis , ke mi vere similas al senscia papago. Mi ankoraŭ ne sciis klare, ĉu mi respondas aŭ recitas tekston de teatraĵo. Mi eĉ ne sciis, ĉu mi vivas plu en reala mondo aŭ en sonĝlando. Mi volis krii, tamen mi ne povis; Mi volis diri veron, tamen mi ne povis, ĉar neniu kredis je mi. Mi volis...

  Mi sciis tre bone, ke la ununura afero, kiun mi povas fari, nur estas kontraŭvole teni min muta kontraŭ ĉio, kion mi vere volus diri. Mi trovis, ke mi dronas en stupora stato iom-post-iom. Mi eĉ ne plu perceptis kion li demandas kaj kion mi respondas. Tio estas nur la labordevo de miaj buŝo kaj oreloj, sed ne de mia cerbo. Feliĉe, mia buŝo respondis kaj jesis ĉion aŭtomate, laŭ la ricevo de miaj oreloj, senordone de mia cerbo. Eble mi estus hipnotizita.

  "Kio okazis al vi?" Mia amiko subite rimarkis mian distritecon, kaj veki min el la hipnotiziteco. Jes, mi estas en la interparolado. Mi iom ruĝiĝis pri mia ĵusa distriteco.

  Li daŭrigis, "Vere modelan kaj bonan patron vi ja havas. Mi vere envias vin. Sciu, kiu povas sin teni tiel malpacienca kaj amema al vi? Tamen, kiel via sincera amiko, mi devas admoni vin, ke kulpas resti hejme senfare tutajn tagojn, sed lasi vian maljunan patron vivteni vin. Vi ja devas labori, almenaŭ por vivteni vin mem, eĉ se oni ne temas pri la plenumo al via fila devo kaj rekompenco al via kara patro. Vi ne devas obstine alkroĉigi vin nur al la fremdaj lingvoj. Je kio ili utiligas por vi? Vi ja devas scii, ke via patro jam estas maljuniĝinta, kaj li ne devas labori plu. Rigardu ĉirkaŭen, kiu el la maljunuloj, kia via patro, ankoraŭ laboradas bovsimile kiel li? Vere sentaŭga vi ja estas!"

  "Jes, vi pravas. Mi devas labori. Mi laboros. Mi ne rajtas nur esti vivtenata de mia maljuna patro. Mi estas sentaŭga..." Per miaj aŭtomataj lipoj, mi papagis senorde, intermite kaj senpripense, kvazaŭ mia senviva magnetofono. Murmurante, mi denove ekdronis en senpensan meditadon...

  Kiam mi revenis al mi mem finfine, mi trovis surprizite, ke mia amiko jam foriris kiam mi ne sciis. Eble ankaŭ li enuiĝis de liaj ĉuoj kaj miaj jesoj. Eble mia distriteco indignis lin. Eble li ankaŭ trovis, ke mi recitas mekanike kiel papago, sed tute ne parolas per miaj propraj vortoj. Feliĉe mi estas denove sola. Feliĉe mi denove revenis al mia propra mondo!

  Tiam jam tagiĝis, kaj mi montris nenian dormemon. Mi ne sciis kial mi ne plu povas teni min aplomba. Io en mi ekpikis, mordis, gratis kaj deŝiris mian koron. Mi sentis ne elporteblan kordoloron. Mi volis krii! Mi volis blasfemi! Mi volis... Ne plu povante deteni min de la kolereksplodo, mi elflugis en palan matenruĝon. Vidante, ke mia 'modela' patro denove fanfaronas antaŭ tiel multaj homoj, mi senpripense ĵetis min al li. Spite la ĉirkaŭantojn, mi severe pridemandis al li, kial li ĉiam mensogas pri mi por puŝi min pli profunden en mia sufero. Dio sciis, de kie venis al mi tiel granda kuraĝo, ke mi eĉ aŭdacis pridemandi mian dignoplenan patron. Mi kriegis, insultis, malbenis al li dum li balbutis murmure por nei kaj por senkulpigi. Kie estas via patra digno? Kie estas via elokventeco? Kie estas... Pelate de neelportebla indigno, mi kaptis lin je liaj haroj, tiris kaj puŝis lin por elverŝi mian koleron de longaj jaroj. Tio ne helpis. Premante lin surteren, mi batis, gratis lin per miaj manoj kaj piedoj. Tio ankoraŭ ne helpis. Mi malfermigis lian buŝon kaj perforte detiris lian langon, kiun li povas manovri tiel lerte por devori min, kaj kiu estas tiel akra por suĉi sangon el mia koro. La aliaj stulte gapis kun pala vizaĝo kaj tremanta korpo. Ankaŭ vi hundaĉoj scias timon! Nun mi montru al vi, kia mi vere estas! Mi najlis mian indignoplenan kaj fajroŝprucantan rigardon al ili. Panikiĝas? Forkuras ĉiuj? Hahaha... Vere simile al timemaj ratoj! Mi denove interbatalis kun mia patro. Ha, vi indulgon petas? Ĉu vi ankaŭ scias bedaŭron kaj penton? Tro malfrue! Ĉu vi opiniis min mutsurda? Ĉu vi opiniis min nepenspova? Ĉu vi opiniis min ne scipova ribeli kaj kontraŭstari? Furioziĝinte, mi kaptis akran hakilon, ĝin alten levis kaj suben svingis per mia tuta forto. Ha, mi sentis ekscitiĝon neniam spertintan pri mia kuraĝo, pri mia forteco, pri mia ribelemo, kaj pri mia venĝo. Rigardu, kio do estas vera mastro por mi mem! Hahaha... Ha, vere amuze, li sintiriĝis sur la tero baraktante, sangante kaj ĝemante. Ne sindetebeble, mi denove ĵetis la sangantan hakilon al li... Ha! Ruĝa sango elŝprucis el lia kolo kiel fontano, dum lia kapo forlasis lian kolon, turnis kaj turnadis antaŭ mi kun du bovaj okuloj senpalpebrume fiksis sian rigardon al mi. Ha, vere terure! Mi pretervole ekkriis panike...

  Kun mia panika vekrio, malfermiĝis miaj okuloj, kaj mi trovis, ke mi tremante kaj ŝvitante sintiriĝis sub malsekita litkovrilo. Ha! feliĉe, tio estas nur koŝmaro! Anstataŭ plu pensi pri tio, mi hasteme tiris la vestaĵojn sur min kaj elkuregis sen ordigi la litaĵon, kaj sen fermi la pordon. Mi unuspire atingis la pordon de mia patra domo laŭ la longa strato kaj ekfrapis freneze.

  Post nelonge, la pordo malfermiĝis kaj mia patro aperis malantaŭ la pordfolioj alta, sana kaj bonfarta en matenruĝo. Vidante tion, mi pretervole faris elspiron longan kaj liberan, kaj samtempe, eksentis ardon sur mia vizaĝo.

87
Sutro de cent paraboloj / 93. Maljunulino kaj urso
« je: septembro 21, 2014, 04:29:33 ptm »
93. Maljunulino kaj urso

  Iam, kiam maljunulino kuŝis sub arbo, alvenis urso kaj volis ŝin atenci. La maljunulino haste kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. La urso postkuris kaj volis ŝin kapti per mano prenante la arbon per la alia. Genia ideo subite venis al la maljunulino. Ŝi tuj ĉirkaŭprenis la arbon kaj premis ambaŭ manojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino kriis: "Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon." Tiu homo kredis la maljunulinon kaj vere kaptis la urson. La maljunulino tuj forkuris, la homo estis ĝenita de la urso.

  Tiel kondutas ordinaruloj. Kiam iu provis verki pri sia hereza vidpunkto, lia skribaĵo plenis de eraroj, konfuzaĵoj kaj tro pro frazoj pro lia mallerteco. Li mortis eĉ antaŭ la finskribo. Poste aliaj homoj trovis lian skribaĵon kaj volis fari eksplikon pri ĝi, tamen ili ne komprenis la enhavon kaj dronis en konfuziĝo simile al la malsaĝulo, kiu tenis la urson por alia homo kaj suferis de tio.

88
Verkado kaj tradukado / Bonaŭgura Sonĝo
« je: septembro 21, 2014, 04:19:46 ptm »
  Bonaŭgura Sonĝo

  Ĉio en la mondo estis ankoraŭ vualita de obskura mallumo, tamen la edzo jam vekiĝis delonge kaj neniel povis reendormiĝi. Ne plu povante elteni sian silentadon, li ekvokis sian edzinon kun puŝo: "Vekiĝu, vekiĝu do." La edzino sin turnis kaj neklare grumblis: "Estas ankoraŭ frue. Kion vi kriaĉas? Mi dormemas morte. Lasu min dormi trankvile." Sed la edzo ne volis cedi. Li ŝovis la manon sub ŝian litkovrilon kaj ekpinĉis ŝin je la brako dum tiu ĉi volis endormiĝi denove: "Vekiĝu, vekiĝu, mi petas."

  "Kio okazas?" La edzino ekkoleriĝis, pene apartiginte la gluemajn palpebrojn, "Ĉu oni venas por dehaki vian hundan kapon? Vi ne volas dormi, kaj ankaŭ ne lasas la aliajn dormi kviete. Vere damninde!" Furioziĝinte, ŝi pafis insultadon al li kvazaŭ maŝinpafilo.

  "Ne koleru, ne koleru! Mi ĵus faris sonĝon tre strangan." La edzo pardonpetis kun humila tono.

  "Ĉu vi sonĝis, ke diabloj venis por manĝi vian koron?" La edzino rompis liajn vortojn blasfeme, "Diru morgaŭ. Lasu min dormi plu."

  "Ne. Mi volas rakonti al vi ĝuste nun. Mi ne povas atendi ĝis morgaŭ." la edzo insistis obstine.

  "Kion vi sonĝis?" Vidinte la obstinecon de sia edzo, la virino vole ne vole cedis.

  "Mi sonĝis, ke pluvegas kaj okazas granda inundo. Ĉie estas akvo. Pro tio oni devas sin tiri sur tegmentoj aŭ kroĉi sur altaj arboj. Subite nia filo Trezoro falis en la akvon desur la tegmento, kie ni staras. Povante trovi nenian metodon por savi lin, ni nur gape rigardis lin barakti vane en la akvo kun korŝira vekrio de malesperiĝo. Baldaŭ lin englutis la akvo. Dum nia dolora lamentado, io flosis al ni. Ĝuste kiam ĝi flosis preter nia tegmento, mi kaptis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas nigra ĉerko. Scivole, ni tiris ĝin el la akvo kaj malfermis la kovrilon. Ni ekvidis eksteratende, ke nia filo kuŝas morta en la ĉerko. Mia koro deŝiriĝis kaj mi ne plu povis deteni min de ekplorego. Je tio mi vekiĝis. Vekiĝinte, mi neniel povis eltiri min de la supozo, ke la sonĝo estas tre bonaŭgura. Vi scias, ke laŭ la libroj pri sonĝoj, ĉiu el la akvo, ĉerko kaj mortinto aludas al la sonĝinto riĉaĵon, tamen mi vidis ilin tri unufoje. Ĉu vi havas kontraŭan opinion?"

  "Jes. Ankaŭ mi konsentas kun vi." Nun la edzino multe pli mildiĝis. Ŝi ja tre kredis je sonĝa aŭguro. Eble ankaŭ ŝi ekscitiĝis de la bonaŭgura sonĝo farita de la edzo.

  "Jes, granda riĉaĵo trafos nin!" La edzo ĝoje krietis, "Eble nia antaŭnokta decido portos al ni riĉaĵon. Ĉu vi ankoraŭ dubas pri nia decido?

  "Humm... Ne, ne plu. Ni agu laŭ via decido. Sed mi havas proponon. Ĉu ne nia filo dronis en via sonĝo? Eble li ja estas la alportanto de la riĉaĵo. Do ni lasu lin eltiri la loteriajn biletojn. Ĉu vi konsentas?" Sugestis la edzino.

  "Jes, ankaŭ mi tiel opinias." Konsentis la edzo, "Ne aliaj, nur tia decido. Morgaŭ ja estos dimanĉo. Nia filo ne vizitos lernejon. Tio ja estos oportuna por li iri. Sed ĉu vi certas, ke li povos tion fari?" ekdubis la edzo.

  "Kial ne? Li ja proksimiĝos al dudek jaroj, kaj lernas en la lasta jaro de la supera mezlernejo. Ĉu li ne kapablas tion fari? Estu trankvila!" La edzo diris decideme kaj senhezite, "kaj krome, plej bone mi iru kun li. Vi sola restu en la hejmo por gardi la Mamonon, ĉu bone? La sonĝon ja faris vi, do vi devu resti hejme por daŭrigi la kulton al Li. Tiel Li certe volontos beni nin!"

  "Jes, mi agu laŭ via decido." Post momenta medito, la edzo konsentis.

  "Nu ni denove endormiĝu. Ni laboradas tuttage kaj vere bezonas bonan ripozon." Dirante, la edzino sin turnis for de la edzo kaj baldaŭ ekronketis nehasteme. Sed tamen, la edzo refoje eksuferis de la sendormeco. Diversaj pensfadenoj lin obsedis tumulte en lia cerbo, kaj li neniel kapablis deteni sin de sencela pensaĉado. Subite, venis al li bona ideo, ke li eknombru por kvietigi sian cerbon. "Unu, du, tri... cent, cent unu... mil... dekmil..." Bedaŭrinde tio ne helpis. Li jam nombris ĝis dek mil, tamen en lia cerbo ankoraŭ sonis zumado. Povante fari nenion kontraŭ tio, li do devis rezigni la antaŭan esperon kaj lasis cedeme la pasintan travivaĵon speguli antaŭ liaj okuloj.

  Li estis denaska kamparano honesta kaj neklerita. Kvankam li sin kaĝigis en la kampoj preskaŭ tutajn jarojn, tamen lia enspezo nur sufiĉis por vivteni la tri buŝojn kaj subteni sian filon lerni en lernejo. Danke al la politika malfermiĝo kaj permeso, ke oni rajtas sin riĉigi per ĉia laŭleĝa metodo, multaj kamparanoj riĉiĝis dum la lastaj jaroj. Sorĉate de tio, li prunteprenis 1500 juanojn el banko kaj fondis porkejon, sed pro manko de tekniko, neatendita plago trafis lian porkejon kaj ĉiuj porkidoj mortis dum duonmonato. Pro tio, li suferis perdon de mil juanoj. Tio ja vere estis fatalaĵo al li. Kiel li redonu la ŝuldon en la banko? Por likvidi sian ŝuldon, li devis trovi alian rimedon por enspezi. Li aŭdis, ke varoj en Ŝijiazhuang estas multe pli malkaraj ol en lia hejmloko, kaj multaj homoj sin profitigis per tia komerco. Do li decidis ankaŭ sin okupi pri tio en libertempo post prizorgado de siaj kampoj. Kun la restaj 500 juanoj en poŝo ĉe sia brusto, li veturis sola al la urbo Ŝijiazhuang por pruvi sian fortunon. Atinginte la cellokon, li tuj pravigis la informon, kaj ekmemfidiĝis pri la ĉifoja aventuro. Timante, ke oni impostis lin, li ne kuraĝis aĉeti en magazeno. Li aĉetis pakon da vestoj ĉe staplo en nehela angulo de iu strato kaj ŝtele glitis hejmen. Sed atinginte hejmen, li trovis kun indigno kaj malĝojo, ke en la pako la veraj vestoj ankoraŭ ne atingis trionon de liaj aĉetitaĵoj. La ceteraj estis nur eluzitaj tolpecoj. Englutinte sian koleron, li devis forvendi tion je tre malalta prezo. Pro tio, li perdis preskaŭ ĉiun restan sumon. Tio korsuferigis lin tiel, ke li kuŝis duonmonaton sen bonaj dormo kaj manĝo.

  Antaŭ nelonge, li prunte kolektis 1500 juanojn kun granda malfacilo el siaj parencoj kaj amikoj por redoni la bankon. Ĝuste tiam, oni publikigis anoncon, ke por stimuli la mondeponemon de homoj, la Gubernia Banko decidis vendi loteriajn biletojn ĉiu kun valoro de tridek juanoj. La monon por la biletoj oni deponigis senintereze en la banko tri jarojn. Tamen se iu estas bonfortuna, li ja povus eltiri por si koloran televidilon, biciklon, lavmaŝinon kaj aliajn valorajn objektojn. La iom malpli bonfortunaj povus eltiri litkovrilon, veston, mantukon, lesivon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Maljunulo en lia vilaĝo nur aĉetis du biletojn, sed hazarde eltiris koloran televidilon kun valoro de iom malpli ol 2000 juanoj. Tio vekis grandan sensacion en lia vilaĝo kaj la ĉirkaŭaj. Oni svarmis al la bazaro por provi sian fortunon, kaj ne malmultaj profitigis sin. Vidinte tion, ankaŭ li ektamburetis en sia koro. Li ekvolis riski alifoje kaj pripensis pri tio dum kelkaj tagoj. Ju pli li pensis, des pli li sentis sian konkludon prava, ke li ja povos akiri varon kun valoro de almenaŭ 1500 juanoj se li aĉetos la biletojn per la tuto de 1500 juanoj. Forvendinte la eltiritajn varojn, li povus kaj likvidi la ŝuldon kaj havos deponitan sumon en la banko. La preciza kalkulo revigligis lin. Li babilis al sia edzino pri tio multfoje, sed tiu ĉi timema virino ĉiam kontraŭstaris. Nur lastanokte ŝia obstino ekŝanceliĝis, kaj ŝi finfine heziteme konsentis. Laŭ lia decido ili iros al la bazarloko por ĝui sian bonfortunon en la sekva tago. Post tiu ĉi sonĝo, lia decido pli kaj pli plezurigis lin. Li ege sopiradis al la tagiĝo.

  Finfine mateniĝis. Tuj post kiam la koko kantis triafoje li haste ellitigis sian edzinon kaj tiu ĉi pretigis matenmanĝon kun dormemaj okuloj. Post rapida manĝo, ili tri unue sin turnis al la statuo de Mamono, oferis incensojn kaj flavajn paperojn brulige kaj kultojn genue antaŭ ol ili apartiĝis. Adiaŭinte siajn edzinon kaj filon, li revenis al Mamono kaj pie genuiĝis antaŭ Li. Kultante, oferante novajn incensojn, kaj preĝante pie, li dronis en granda feliĉo kaj revo. Eĉ al li ŝajnis, ke la ora bloko en la mano de Mamono estus destinita por lia posedo.

  Kiam la suno proksimiĝis al la ĉiela zenito, li ne plu povis sin teni trankvila en la preĝado kaj kultado. Bruliginte novajn incensojn en la incensujo, li hastis eksteren kaj tie rigardis malproksimen laŭ la ĉefa ŝoseo.

  Post iom da tempo, li trovis en sia vidkampo la filon alvenanta stumblante. En lia dorso estis io simila al paketo. Vidante tion, li ne deteneble ekstaziĝis kaj supozis, ke la filo alhejmeniĝas por voki lin dum la edzino gardas la grandajn objektojn ne facile porteblajn. Li tuj revenis kaj hasteme pretigis sin por eliri kun ĉarumo.

  Transpaŝinte la sojlon, la filo ĵetis la paketon sur la teron kaj ankaŭ falsidiĝis senforte kaj senvorte. Haste malliginte la paketon, la patro trovis nenion krom pluraj mantukoj kaj lesivo. Li ĵetis hastan demandon al la filo, "Kion ni eltiris krom ĉi tio?" Post longtempa hezitado, la filo respondis ankoraŭ anhelante: "Nur tiom... Tuj iru al la hospitalo... Mia panjo svenis... Mi dorse portis ŝin al la hospitalo kaj revenis... por... por la kuaca kotizo..."

  Aŭdinte tion, la patro stuporiĝis kvazaŭ trafita de tondrego. Liaj oreloj ekzumis, kaj nigraj punktoj aperadis antaŭ liaj okuloj. Li senforte glitis suben kvazaŭ starante sur mola kotono. Pinĉante sian mankavon, li ekdemandis al la filo konfuzite, ĉu tio estas sonĝo...

89
Verkado kaj tradukado / Al mia paĉjo
« je: septembro 21, 2014, 01:02:54 ptm »
  Al mia paĉjo

  Mikronovelo

  Adiaŭinte Etan Li, mi haste biciklis eksteren al mia paĉjo, kiu ĉeestas kunvenon ĉe la komunuma registaro malproksima je kvin lioj.

  Eta Li ĵus transdonis al mi paperslipon de Qinrong, mia estinta kunlernantino en la najbara vilaĝo. Ŝi petis skribe, ke mi rendevuu ŝin morgaŭ tagmeze ĉe la arbego inter niaj vilaĝoj se mi konsentas. Eta Li demandis, ĉu al mi plaĉas Qinrong, kaj ĉu mi amas ŝin. Mi ne sciis kiel respondi. Verdire, el miaj estintaj kunlernantinoj mi ŝatas nur Qinrong, kiu estas tiel bela, bonkora kaj inteligenta, ke ŝi revegis ĉiujn junulojn. Kiel aliaj junuloj, mi ofte revas, ke mi fondus feliĉan familieton kun ŝi kaj mi eĉ ofte sonĝis tion dum dormo. Tamen mi ne scias, ĉu mi rajtas ami ŝin. Tion ja decidos mia paĉjo. Kaj krome, se mia paĉjo permesos al mi iri al la rendevuo, li devos akompani min, ĉar li permesas al mi iri nenien sola. Antaŭ nelonge oni invitis min al la geedziĝa festeno de mia estinta kunlernanto. Mia patro timis, ke mi erarus la vojon kaj li akompanis min al la celloko. Kiam oni demandis, kia parenco li estas de la novedzo, li respondis embarasite, ke li estas la patro de estinta kunlernanto de la novedzo.

  Eta li ja atendas la respondon, ĉu mi iros al la rendevuo. Do mi devas hasti al mia paĉjo laŭeble plej frue, spite al lia malpermeso, ke mi ne iradu sola. Tio ja estas urĝa afero al mi, kaj mi ne povas atendi ĝis lia reveno.

  Mi estas solfilo de mia kara paĉjo. Li rigardas min multe pli kara ol sia propra vivo. Ekde mia naskiĝo li prizorgas min anstataŭ mia patrino, kiu forpasis ĉe mia naskiĝo. Li donis al mi siajn tutajn koron kaj amon. Verdire, mi ja indas tion, ĉar mi estas knabo tre bona kaj obeema. Sen permeso de mia paĉjo, mi nenion diras kaj faras, nur krom se mi estas en la lernejo. Foje en la leciono mia instruistino faris al mi demandon. Mi respondis: "Mi bone scias pri la ĝusta respondo, tamen mi ne estas certa, ĉu mia paĉjo permesas min respondi. Ĉu mi rajtas reveni hejmen kaj peti permeson de mia paĉjo?" Alifoje, kiam mi havis lecionon, mi urĝe bezonis eliri por pisi, tamen mi ne sciis, ĉu mia paĉjo permesas min peti forpermeson de la instruistino. Mi povis fari nenion ol forte deteni min kun kunpremitaj dentoj, kaj ĝis fine mi kontraŭvole malsekigis la pantalonojn. Post tio, mia paĉjo diris, ke mi rajtas agi laŭbezone en la lernejo sen peti lian permeson, sed en aliaj okazoj mi devas peti lian konsenton antaŭ ol ekagi. Eĉ se li ne estas ĉe mi, mi devas atendi ĝis lia reveno. Nenion mi rajtas fari sen lia permeso.

  Ĉifoje knabino petis min al rendevuo. Tio ja estas la unua fojo por mi kaj venis al mi nenia ideo, ĉu mia paĉjo permesas min iri al rendevuo kun knabino kaj amikiĝi kun ŝi. Mi devas demandi lin pri tio. Ho, mia paĉjo, mia kara paĉjo, mia dolĉa paĉjo! Kial vi ne sciigis min antaŭe, ĉu mi rajtas tion fari! Mia granda paĉjo, kial vi ne ordonis iun el la gvidantaro de nia vilaĝo kunveni anstataŭ vi ĉifoje? Ili ĉiuj obeas al vi. Se vi tion farus, kiel mi bezonus bicikladi tiel longan vojon al vi!

  ...Ho ve!... Mi petas vian pardonon, ke mi senzorgeme trafis vin... Ĉu vi vundiĝis, avo? ...Ne? Bone! Dankon al ĉielo, ke vi fartas bone. Sed... Bonvolu atendi ĉi tie pacience, ke mi helpos vin stariĝi post kiam mi akiros la permeson de mia paĉjo. Mi baldaŭ revenos... Ĝis la revido!

  publikigita en LA MONDO je 1989, kaj remodifita antaŭ nelonge.

90
Verkado kaj tradukado / La kapo de la cikatrulo
« je: septembro 21, 2014, 12:21:24 ptm »
  La kapo de la cikatrulo

  Antaŭ pli ol dudek jaroj, al nia vilaĝo frekventis mezaĝa kastristo por porkidoj. Laŭ la dialekto, li ne estis nia samprovincano. Oni ne sciis pri liaj veraj nomo kaj hejmloko. Ili do simple nomis lin Cikatrulo, ĉar sennombraj kavetoj kovris lian tutan vizaĝon.

  Kvankam ĉiuj plenkreskuloj opiniis lin afabla kaj bonkora, tamen por ni infanoj, precipe knabetoj, li estis multe pli timinda ol tigro. Kiam niaj petolaĵoj ĉagrenis la plenkreskulojn, ili timigis nin per tigroj aŭ lupoj. Vidinte tion ne tre helpa, ili kutime ekminacis per Cikatrulo, la kastristo. Ĉiam ajn, tio povis teni nin kvietaj kaj obeemaj almenaŭ por momento.

  Ĉiufoje, kiam ni knabetoj vidis lin de tre malproksime, ni sinprokraste forkuris aŭ kaŝis nin por ke li ne vidu nin. En la okazo, ke ni estis tro proksimaj al li por forkuri aŭ kaŝiĝi, ni do forte kovris nian subventron per ambaŭ manoj kaj timeme sed ŝajne ameme vokis lin Avo kun peto: "Avĉjo Cikatrulo, ne kastru min. Mi estas bona knabo." Tiam li ofte milde palpis al ni la kapon kaj metis la alian manon en sian poŝon. Tio ja estis timinda, kaj ni ofte estis tro timigitaj por forkuri aŭ ekplori. Sed ne malofte, anstataŭ tranĉilon, li elprenis por ni bombonojn. Tiam, ĝuante liajn dolĉajn bonbonojn, ni kontraŭvole vokis lin Avĉjo, kaj samtempe fiksrigardis lian mildan vizaĝon kun espero en la koro, ke li ne plu metu sian manon en la poŝon.

  La knabinetoj estis tre feliĉaj pri tio, ĉar ili havas nenion por fortranĉi, kaj ili eĉ ofte sin defendis per proklamo, "Se vi molestus min, mi diros al Avĉjo Cikatrulo, ke li kastru vin." Mi vere enviis la knabinetojn, kaj ofte riproĉis mian panjon kun ploro pro tio, ke ŝi naskis min knabo.

  Tamen dum iu periodo oni ne plu vidis la cikatrulon. Oni eksopiris al li kaj maltrankviliĝis rigardante siajn porkidojn ne kastritajn. Iuj supozis, ke li estis perforte kondukita al sia hejmloko, dum la aliaj opiniis, ke io malbona trafis lin. Baldaŭ alvenis timinda novaĵo, ke Cikatrulo estis murdita kaj oni eĉ trovis lian kapon en kampo de terpomo. Tio ege malĝojigis la plenkreskulojn ĉar en nia regiono estis neniu alia kastristo krom li, tamen la novaĵo plezurigis nin knabetoj. En la komencaj kelkaj tagoj, kiam ni renkontis unu al aliaj en la amiketa rondo, la unuaj vortoj ja estis, "Ĉu vi scias, ke la cikatrulo estas morta? Li ne plu venos kastri nin." Tamen, la ĝojinda afero donis al ni pli da turmentiĝo. Pro la novaĵo, la virinoj ne plu kuraĝis iri el la vilaĝo, kaj la plenkreskuloj ne plu permesis nin ludi en malproksima loko aŭ en malfrua vespero, timante, ke ni fariĝus aliaj viktimoj de murdistoj.

  Tiu maltrankviliga situacio daŭris pli ol unu jaron antaŭ ol la cikatrulo eksteratendite aperis en nia vilaĝo. Li tute ne mortis, sed nur estis malliberigita kelkan tempon por ke oni "detranĉu lian voston*"  Ho, li eĉ havis voston! Sed kial ni ne rimarkis ĝin antaŭe? Ni ne povis deteni nin de miro kaj scivolemo. Tio ja estas la afero, kiun ni ekkomprenis nur post multaj jaroj.

  Do kiel ekaperis la onidiro, ke oni elterigis lian kapon en la kampo? Iom post iom mi trovis la devenon de tio. La kaŭzo estas tre simpla, sed iom surpriziga. En iu loko ne tre malproksime, oni sin okupis en kolektado de terpomoj. Subite iu trovis terpomon tiel grandan kiel bovlo. Iuj asertis ŝerce, ke tiu rara terpomo tre similas al la kapo de Cikatrulo. Dum ili ĉirkaŭis la eksterordinaran terpomon rigardante kaj ŝercante, iu preterpasanto hazarde kaptis fragmentojn de iliaj babiloj kaj supozis, ke la cikatrulo estis murdita. Jen kial la simpla sensencaĵo kaŭzis grandan sensacion en nia regiono.

  Pli ol dudek jaroj jam pasis ĝis nun, tamen mi neniam forgesis la cikatrulon, kiu jam mortis delonge. La kialo estas tre simpla. En mia vivo ne tre longa, ofte aperas tiaj aferoj, kian kaŭzis la kapo de Cikatrulo. De tempo al tempo ankaŭ mi fariĝis inicianto aŭ viktimo de tio. Tio ofte dronigis min en longtempa meditado. Kial oni nur emas sin kaĝigi en sensencaj supozoj aŭ onidiroj, sed ne volas meti sin en esploron kaj pripenson pri la vero?

  * " Fortranĉi voston"
  Iama politiko en ĉinio, kiu malpermesas sinprofitigi per kromokupo , opiniante tion " la vosto de kapitalismo. "

Paĝoj: 1 2 3 4 5 [6] 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 52