Forumo BRE

BUDHISMO KAJ ESPERANTO => Budhismo kaj Esperanto => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:33:44 ptm

Titolo: Eldoniĝis la disko "Budhismaj Rakontoj"
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:33:44 ptm
   
  Saluton, karaj samideanoj!
  En la fino de la jaro 2012 eldoniĝis la esperanta disko “Budhismaj Rakontoj” per fervora helpo de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj. En la disko estas 93 rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio, kreinto de Budhismo. La interesajn rakontojn esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jiangping el Ĉina Radio Internacia. Ni distribuas la eldonitajn diskojn senpage, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri tio povas skribi al Miaohui por havi kompleron. La retadreso de miaohui estas: miaohui@budhano.cn  La rakontoj estas ankaŭ aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la podkasto de la Retejo “Budhana Retejo Esperantista”. La adreso de la retejo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
  Nun ni klopodas por pretigi eldonan kotizon de la libro “Budhismaj Rakontoj” konforma al la disko. La eldonitajn librojn ni ankaŭ distribuos senpage al samideanoj. Ĉiuj monkontribuo kaj helpo pri tio estas bonvenaj.