Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 [25] 26 27 28 29 30 31 32 33
361
Hieraŭ (2013-07-13) sukcese finiĝis la kvartaga baza kurso de Esperanto. Ni iom ŝanĝis la antaŭan planon pri instruado ĉar la kursanoj atingis kaj eĉ superis la antaŭan celon.
Ekde hodiaŭ mi instruas bekkurso antaŭtempe, kaj la kursanoj ankaŭ faris tre bone. Vespere tri novaj kursanoj atingis post malfruiĝo de deksep horoj pro trafika problemo, do mi ripetos hodiaŭan enhavon morgaŭ antaŭ la daŭrigo de la instruado.







362
Esperanta novaĵo / La 28-a Retradio BRE
« je: julio 12, 2013, 11:04:23 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 28-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1450
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
2-1. La taga rutino de la Budho
2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
Parto el broŝuro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”
Budhisma muziko
  Budhismaj rakontoj
33. Sorto Ŝanĝebla
34. Plilongigi Vivon
35. Seninfana Riĉulo

Bonan aŭdeblecon al vi!

363
La dekan de julio komenciĝis la somerferia instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi'an. De la deka ĝis la dudeka de julio ni okazigos du bazajn kursojn per la rapida metodo. Miaohui instruos en la bazaj kursoj. De la dudekunua de julio ĝis la deka de aŭgusto sinjoro Jano instruos bekkurson.
Miaohui ekinstruis en la unua baza kurso de Esperanto.













364
Forumo pri vortoj / Arahanto
« je: julio 09, 2013, 05:05:19 atm »
Laŭ NPIV: Homo atinginta nirvanon.

Arahanto estas la plej malsupera sanktulo. Iuj budhanoj praktikas budhismon kun celo atingi nirvanon por sin liberigi el suferoj de metamorfozo, tamen ne tre atentas pri la sufero de aliaj vivestaĵoj. Dum la prakitado ili klopodas ĉefe por sin liberigi anstataŭ laŭeble savi aliajn vivestaĵojn kun bodisatveca kompatemo. Do kiam ili ĉesigas siajn avidon, malamon kaj malsaĝon, kiuj estas ĉefaj kaŭzoj por nia metamorfozo, ili fariĝos arahantoj. Kvankam ili jam forigis la malbonajn ecojn kondukantajn ilin en denovan renaskiĝon kiel ordinaraj vivestaĵoj, tamen ili ankaŭ havas sian antaŭan kutimon pretervolan. Do ni povas elvidi de arhantaj statuoj, ke iuj estas kun trankvila kaj ridetanta mieno, sed iuj havas mienon de kolero kvankam ili havas trankvilan menson. La malsamaj mienoj devenis el siaj antaŭaj kutimoj bonaj aŭ malbonaj.
 Fakte ne estas eternaj arahantoj. Se arahantoj havos kompatemon kaj klopodos helpi kaj savi aliajn vivestaĵojn suferantajn, ili fariĝos bodisatvoj, kies esprimoj estas kompatema, paca kaj ĝoja.

Jen iom el la statuoj de arahantoj en Monaĥejo Tiefosi. Ili estis el dekses disĉiploj de la Budho, kiu ordonis dekses el siaj plej eminentaj disĉiploj, ke ili ne nirvaniĝu, sed ĉiam restu en la homa mondo por helpi kaj eduki vivestaĵojn kiel arahantoj. Sed post kiam budhismo enkondukiĝis en Ĉinion, ĉinoj aldonis du statuojn kaj faris ilin dek ok. En multaj budhismaj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de dek ok arahantoj". En iuj monaĥejoj oni povas vidi "statuojn de kvinccent arahantoj vivsimilaj".


365
La vivo de la Budho / 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
« je: julio 07, 2013, 03:07:12 ptm »
38 2-6. La Budho kaj Reĝino Kema

  La Budho komisiis por la monaĥa komunumo du ĉefajn disĉiplojn, kiuj estis estimataj Ŝariputa kaj Mogalana. Li ankaŭ komisiis du ĉefajn disĉiplinojn por la monaĥina komunumo. Ili estis estimataj Kema kaj Upalavana.

  Kema estis unu el la belaj reĝidinoj de Reĝo Bimbisara. La budhaniĝo de Kema estis unu el la raraj okazoj, ke la Budho ŝanĝis la menson de aliuloj per sia magia povo. Antaŭe la Budho neniam uzis sian povon por regi la menson de aliuloj, sed nur por krei ilian komprenon kaj estigi ilian saĝon.

  Kema estis tiel bela kiel plena luno reflektita en trankvila lago je la noktmezo. Ŝiaj vangoj estis glataj kiel lotusaj petaloj kaj ŝiaj okuloj brilis kiel gemoj. Ŝi tute ne volis vidi la Budhon ĉar ŝi aŭdis, ke li neniam parolis pri la korpa beleco.

  En malvarmeta kaj briza mateno, Kema decidis viziti la monaĥejon, kiun Reĝo Bimbisara konstruigis por la Budho en la Bambuaro. Sciuroj sin amuzis en la fruktoplenaj arboj, kiuj sternis siajn ombrojn sur la herbejo. La lageto estis kovrita de akvolilioj kaj delikata aromo de jasmeno plenigis la aeron.

  Kema tuj altiriĝis de profunda kaj klara voĉo venanta el la predikejo. Ĝi similis nenion, kion ŝi aŭdis antaŭe. Ĝi estis pli bela ol birdaj kantoj je la mateniĝo. La voĉo estis varma, komfortiga kaj plena de amo kaj prizorgemo. Ĝiaj vortoj estis tiuj de saĝo.

  Kiel abelo al aroma floro, Kema sin movis al la halo, kie la Budho estis predikanta. Ŝi kovris sian vizaĝon per la skarpo kaj sidiĝis en la malantaŭo de la halo, por ke la Budho ne rekonu ŝin. Ŝi tute ne imagis, ke la Budho scias bone, kiu ŝi estas kaj pri kio ŝi pensas.

  Per sia magia povo la Budho kreis figuron de la plej bela knabino ĉirkaŭ dekses-jara starantan ĉe li kaj ventumantan lin. Kema raviĝis de ŝia beleco kaj fiksis sian rigardon al la knabino.

  “Jen, rigardu sian belan nazon, ŝian buŝon, ŝiajn brakojn kaj fingrojn,” pensis Kema, “Kun ŝia perfekta aspekto ŝi similas al pompe disfloranta floro en printempo. Ŝi estas multe pli bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis antaŭe, kaj eĉ multe pli bela ol mi mem.”

  Post nur momento Kema pensis, ke ŝiaj okuloj mistifikis ŝin. Ĉu ŝi vidis la junan knabinon maljuniĝanta? Jes. Kaj la beleco forlasis la belulinon. Ŝrumpoj aperis sur ŝiaj vizaĝoj. La rideto sur ŝiaj lipoj similaj al lotuspetaloj ŝanĝiĝis en sendentan grimacon. Ŝiaj haroj griziĝis kaj poste blankiĝis. La sveltaj kaj fortaj kruroj maldikiĝis kaj malfortiĝis, kaj ŝi falis sur la plankon. La figuro de la juna knabino ŝanĝiĝis en okdek-jaran maljunulinon.

  Kema vidis, ke tiu ĉi maljunulino mortis kaj putris ĝis ŝiaj ostoj fariĝis polvo. Ŝi komprenis, ke simile al la aminda figuro, iutage ankaŭ ŝi mem maljuniĝos kaj mortos. Ŝia vanteco de korpa beleco tute forlasis ŝin kaj ŝi subite komprenis la efemerecon de la fizika korpo kaj homa vivo.

  Ŝi fariĝis arahanto kaj iris en la monaĥinan komunumon  konsentite de Reĝo Bimbisara. El la monaĥina komunumo ŝi famiĝis pro sia interna scio.

366
Esperanta novaĵo / La 27-a Retradio BRE
« je: julio 05, 2013, 08:30:51 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 27-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1447
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
31. La purigisto Sunita
 32. La Budho kaj malsana monaĥo
 Budhismaj demandoj
Budhisma muziko
 Sonorado en antikva monaĥejo
Budhismaj rakontoj
 31. Kompatemo al Vivestaĵoj
 32. Ideala Festeno por Naskiĝtago

Bonan aŭdeblecon al vi!

367
La vivo de la Budho / 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
« je: julio 04, 2013, 10:28:04 atm »
  37. 2-5. Devadato malamika al la Budho

  Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.

  En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.

  Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.

  Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.

  La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

  Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.”

  La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenanta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la Elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute mildiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.

  Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.

  Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn:

  1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo.

  2. Teni la vivon nur per almozpeto.

  3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.

  4. Vivi sub la arboj.

  5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo.

  Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.

  Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Feliĉe, antaŭ sia morto li konvertiĝis al la Budho.

  Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, el lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj.

368
La vivo de la Budho / 2-4. Visaka, granda subtenantino
« je: julio 04, 2013, 01:04:13 atm »
  36. 4. Visaka, granda subtenantino de Budhismo

  Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. Kiam ŝi estis nur sep-jara, la Budho vizitis ŝian hejmlokon. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo ordonis ŝin eliri kaj inviti la Budhon. Kvankam ŝi estis infano, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj post aŭdo de la Budha Darmo, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.

  Kiam ŝi estis dekkvin-jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadana, la filo de milionulo nomata Migara. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela korpa proporcio. Do ili edzinigis ŝin al Punavadana.

  En ŝia geedziĝa tago, ŝia saĝa patro donis al ŝi dek konsilojn:

  1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon en publiko nek rajtas diskonigi iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.

  2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ onidirojn pri aliaj familioj.

  3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.

  4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.

  5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos repagi ŝin.

  6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas stariĝi de sur la sidejo por montri sian respekton al ili.

  7. Manĝonte, edzino devas unue certi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon, kaj ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.

  8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj, servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ripozis. Edzino devas kutime ellitiĝi frue en la mateno se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.

  9. Ŝi devas prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.

  10. Ŝi devas respekti siajn bogepatrojn kaj edzon kiel ĉielanojn.

  Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbon de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ ĉiuj amis ŝin.

  Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon el ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin. Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon.”

  La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino de la Budho kaj subtenis Budhismon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi ŝancon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka kvankam ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno pri ŝiaj vortoj, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.

  Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri tio.”

  La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanojn por enketi, ĉu Visaka kulpis pri krudeco. Kiam ili alvenis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi konduto kaj forpelu ŝin el la domo.”

  Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”

  Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.

  Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro. Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro konsciis sian eraron kaj rimarkis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la Budho, li fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

  Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion. Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por monaĥoj per granda elspezo. Ŝi tre ĝojis kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie.

  En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi vivo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon (sila), bonfaremon (caga), saĝon (panna) kaj kredon (saddha) je la Budho, Darmo kaj Samgo.”

  Kiel talenta virino, Visaka ludis gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties sekvantoj. La Budho donis al ŝi specialan rajton por solvi disputojn okazantajn inter la monaĥinoj. Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.

  Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.

369
En la maja numero de “Ora Saĝo”, ĉina gazeto pri arto de pentrado kaj kaligrafado, oni prezentis verkojn de barata esperantisto profesoro Adi Narajana. Li gastis en Monaĥejo Tiefosi en marto kaj faris ekspozicion de la pentraĵoj de si kaj siaj studentoj, kaj krome, faris interkomunikadon pri arto de pentrado kaj kaligrafado kun lokaj artistoj.








370
La vivo de la Budho / 2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
« je: junio 30, 2013, 02:33:49 ptm »
  35.2-3. La patrono Reĝo Bimbisara

  Reĝo Bimbisara iam proponis duonon de sia regno al la asketo Gotamo, sed la lasta fordankis ĉar li volis klopodi por iluminiĝo. Poste Reĝo Bimbsara petis promeson de Gotamo reveni al Raĝagaha por ilumini lin post la atingo de iluminiĝo.

  Gotamo iluminiĝis kaj fariĝis la Budho, sed li ne forgesis la promeson reveni al Raĝagaha. Li decidis viziti Raĝagahan kun granda nombro de siaj disĉiploj. Lia famo kiel religia instruisto cirkulis en la urbo kaj ankaŭ atingis la orelojn de Reĝo Bimbisara.

  Aŭdinte, ke la Budho jam atingis la urban pordon, la reĝo eliris kun multaj korteganoj por bonvenigi lin kaj liajn disĉiplojn. La reĝo proksimiĝis al la Budho kaj esprimis sian respekton, sed iuj el la korteganoj ne sciis bone, al kiu el la Budho kaj Kasapa ili devas esprimi sian respekton. Ili konfuziĝis, ĉu la Budho havas sanktan vivon sub Kasapa aŭ inverse, ĉar ambaŭ estis ege respektindaj religiaj instruistoj.

  La Budho elvidis iliajn pensojn kaj demandis la respektintan Kasapan, kial li rezignis sian adoradon al fajro. Kompreninte la motivon de la demando, la respektinta Kasapa eksplikis, ke li preferas la pacan staton de nirvano al senutilajn sensajn plezurojn. Post tio, li genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj diris: “Mia instruisto, la Sinjoro, estas Sanktulo. Mi estas lia disĉiplo.”

  La piaj homoj ekĝojis aŭdinte la konversacion. La Budho predikis pri la Darmo kaj Reĝo Bimbisara atingis la unuan ŝtupon de sankteco kaj fariĝis sotapano. Kompreninte la doktrinon, Reĝo Bimbisara diris al la Budho: “Estimata Sinjoro, Antaŭe, kiam mi estis reĝido, mi havis kvin dezirojn. Nun ili ĉiuj realiĝis. Mia unua deziro estis fariĝi reĝo. Mia dua deziro estis, ke iluminiĝinto vizitu mian landon. Mia tria deziro estis, ke mi konatiĝu kun iluminiĝinto. Mia kvara deziro estis, ke li prediku la doktrinon al mi. Mia kvina deziro estis, ke mi povos kompreni la doktrinon. Nun ĉiuj kvin deziroj plenumiĝis.”

  Pro sia dankemo por la spirita donaco fare de la Budho, Reĝo Bimbisara donacis parkon kun kvieta bambuaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La parko estis nomita Bambuaro. La Budho restis tie dum tri sinsekvaj pluvsezonoj kaj aliaj tri pluvsezonoj poste.

  Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis reganto bona kaj pia, sed poste, li mortis mizere kaj antaŭtempe pro sia estinta malbona karmo kaj la malbona konduto de sia filo.

371
La vivo de la Budho / 2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
« je: junio 30, 2013, 12:31:16 ptm »
  2-2. La monaĥiĝo de Jaŝa
  
  Kiam la Budho restis ĉe la Cerva Parko en Benareso, riĉa junulo nomata Jaŝa venis vidi lin. Jaŝa aŭskultis la instruon de la Budho kaj tiel absorbiĝis en ĝi, ke li tuj fariĝis monaĥo.

  Vespere, maljunulo venis al la Budho kaj diris, ke lia filo forlasis hejmon en la mateno dirante, ke li vizitos la Budhon, sed ne plu reiris hejmen. Ambaŭ li kaj lia edzino maltrankviliĝis opiniante, ke eble la filo estis mortigita de rabistoj. La Budho diris al la patro, ke li ne maltrankviliĝu pri tio kaj lia filo jam fariĝis monaĥo. Poste la Budho eksplikis siajn instruojn al la patro de Jaŝa, kaj tiu ankaŭ fariĝis lia sekvanto.

  Jaŝa havis 54 amikojn. Ili venis al la Budho por aŭskulti liajn instruojn kaj ankaŭ fariĝis monaĥoj. Tiel en mallonga tempo aperis 60 sekvantoj de la Budho.

372
Esperanta novaĵo / La 26-a elsendo de Retradio BRE
« je: junio 29, 2013, 04:20:08 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 26-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1442
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
28. La rakonto de sinjorino Pataĉara
29. La bandito Angumala
30. Ŭakali kaj la Budho
Budhisma muziko
Muziko ludita per Ĝengo
Budhismaj rakontoj
28. Puno pro Krueleco
29. Kuracisto Testudo
30. Bravaj Kokoj
Amikeco pri vivo kaj morto

Bonan aŭdeblecon al vi!

373
La vivo de la Budho / 2-1. La taga rutino de la Budho
« je: junio 25, 2013, 08:05:34 ptm »
  2-1. La taga rutino de la Budho

  La taga rutino de la Budho konsistis el kvin partoj: la matena aktivado, la posttagmeza aktivado, la frua periodo, la meza periodo kaj la lasta periodo.
  
  La matena aktivado daŭris de la kvara matene ĝis la dekdua tagmeze.

  La Budho ellitiĝis je la kvara matene, kaj tuj post kiam li sin lavis, li sidiĝis por mediti unu horon. De la kvina ĝis la sesa matene li rigardis tra la mondo per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas helpon. Je la sesa matene li surmetis sian robon kaj eliris por helpi la bezonantojn aŭ almozpeti manĝaĵon.

  Dum almozpetado la Budho kutime iris de domo al domo kun rigardo fiksita al la tero, silente ricevante ĉiun manĝaĵon metitan en sian bovlon. Fojfoje li iris kun siaj disĉiploj, kiuj sekvis lin en vico. Oni ofte invitis lin al sia domo por manĝi, kaj li kutime faris predikadon al ili kaj siaj sekvantoj.

  La posttagmeza aktivado daŭris de la dekdua tagmeze ĝis la sesa posttagmeze.

  La monaĥoj kutime iris al la Budho posttagmeze por fari demandojn kaj ricevi instruon kaj konsilojn. Poste la Budho kutime retiriĝis en sian ĉelon kaj rigardis la tutan mondon per sia mensa rigardo por vidi, ĉu iu bezonas lian helpon. Li instruis ilin en la maniero, ke ĉiu trovas la Budhon speciale instruanta al tiu per la metodo doni ĝojon al saĝuloj, pliigi saĝon al ordinaruloj kaj forigi nescion de malsaĝuloj.

  La frua periodo daŭris de la sesa posttagmeze ĝis la deka posttagmeze.

  En la frua periodo la sekvantoj kutime iris al la Budho aŭskulti lin aŭ fari demandojn al li por solvi siajn dubojn.

  La meza periodo daŭris de la deka posttagmeze ĝis la dua frumatene.

  En la meza periodo la ĉielanoj kutime kaptis bonŝancon por viziti la Budhon kaj lerni pri la Vero de la vivo. La Budho pasigis la mezan periodon en la nokto respondante iliajn demandojn.

  La lasta periodo daŭris de la dua matene ĝis la kvara matene.

  La Budho kutime iris tien kaj reen por unu horo meditante aŭ sin vigligante el malkomforteco de la tuttaga sidado. Poste li dormis por unu horo. Tiel ni povas vidi, ke la Budho okupiĝis tutan tagon. Fakte li nur dormis unu horon ĉiutage dum la 45 jaroj de la instruado. En la fruaj horoj de la tago li rigardis la tutan universon, kaj benis kaj feliĉigis milionjn da vivestaĵoj per sia senlima amo.

374
Esperanta biblioteko / Ligilo por esperantaj gazetoj
« je: junio 24, 2013, 08:02:18 atm »
Ligiloj por BT-semo:
http://www.gazetejo.org/files/Gazetejo.org-parto01-2010-09-10.torrent

La tuta spaco por pako de esperantaj gazetoj: 3.65G

Enhavo:

AktivAmerikoAmerika Esperantisto
Arbetar EsperantistenArgentina E-Vento
AteismoBeograda Verda Stelo
Biblia RevuoBoletin
Bona VoloBrazila Esperantisto
Brazila HeroldoBrazilei
Esperanta VegetaranoEsperantisto Slovaka
EsperantoEsperanto en Danio
Esperanto GazetoEsperanto Kurier
Esperanto sub la Suda KrucoEsperanto-Hamburg
EsperantOCEsperantologio
Espero KatolikaEtnismo
Europa BultenoFamilia Esperanto
FanzerantoFEN-X
ForumoFrateco
Gazeto AndaluziaĜemelaj Urboj
ĜisdateHeleco
Inter NiInternacia Ĵurnalisto
Internacia Pegagogia RevuoInternaciisto
Irana EsperantistoItala Fervojisto
JenJeunEsperanto Info
Kajeroj el la SudoKataluna Esperantisto
Kongresa KurieroKontakto
KUNELa Espero
La EtuloLa Juna Penso
La Juna VivoLa Karavelo
La LampiroLa Migranto
La MovadoLa NASKa Fasko
La Ondo de EsperantoLa Praktiko
La RiveregoLa Rondo
La Skolta MondoLa Suda Kruco
La Suno HispanaLa Verda Sago
La Verda SteloLanterno Azia
Le Monde de l'Esperantolist.txt
LUMOMirmekobo
Momenton!Monato
Monda SolidarecoMondcivitano
MuzikoNederlanda Esperantisto
Ni ĈiujNorda Prismo
NordHungaria InformoNova Provo
Nova VojoOkcidentgermana Revuo
Oni Diras NunPenseo
Pola EsperantistoPopola Fronto
Sabadell EsperantistaSaluton!
SEK-BultenoSekso kaj Egaleco
Sennacieca RevuoSennaciulo
StartoSvisa Espero
Tamen PluTamtamo
TEA bultenoTEJO Tutmonde
TeleskopoTempo
The Australian EsperantistTutmonda Esperantista Ĵurnalista Organizo
Usona EsperantistoVenezuela Stelo
VespertoZagreba Esperantisto
Zajn

375
Samideano rekomendis retpaĝon, kie estas pli ol 200 elektraj libroj elŝuteblaj. La adreso estas http://minus.com/m03zj8hRT9iJF


Eo - Zweig, Stefan - Ŝaknovelo .pdf
Download (245.3 KB)
 
Eo - Zweig, Stefan - Brulanta sekreto .pdf
Download (443.9 KB)
 
Eo - Zika, Vlada - Justa Ĉess .pdf
Download (475.5 KB)
 
Eo - Zamenhof, L.L. - Paroladoj .pdf
Download (725.4 KB)
 
Eo - Zamenhof, L.L. - Lingvaj respondoj .pdf
Download (2.2 MB)
 
Eo - Zamenhof, L.L. - Fundamenta Krestomatio .pdf
Download (348.7 KB)
 
Eo - Zamenhof, L.L. - Esperanta proverbaro .pdf
Download (256.1 KB)
 
Eo - Zamenhof, L.L. - Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia .pdf
Download (202.9 KB)
 
Eo - Z., Hasse - Jakobo k.c. .pdf
Download (310.9 KB)
 
Eo - Wood, Willy - Blua sango .pdf
Download (458.5 KB)
 
Eo - Wodehouse, P.G. - La princo kaj Betty .pdf
Download (873.5 KB)
 
Eo - Wennergren, Bertilo - Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko .pdf
Download (2.7 MB)
 
Eo - Wells, H.G. - La tempo-maŝino .pdf
Download (536.3 KB)
 
Eo - Wells, H.G. - Lando de blinduloj .pdf
Download (149.0 KB)
 
Eo - Webb, Mary - Veneno kara .pdf
Download (907.9 KB)
 
Eo - Webb, Mary - Malbeno kara .pdf
Download (880.6 KB)
 
Eo - Vladyka, Ladislav - Mi en li .pdf
Download (557.4 KB)
 
Eo - Vivo de Francisco Candido Xavier .pdf
Download (160.4 KB)
 
Eo - Vinar, Valdemar - La skandalo pro Jozefo .pdf
Download (243.8 KB)
 
Eo - Vespera ruĝo anoncas ventegon .pdf
Download (1.5 MB)
 
Eo - Vallienne, Henri - Kastelo de Prelongo .pdf
Download (1.3 MB)
 
Eo - Vallienne, Henri - Ĉu li .pdf
Download (1.2 MB)
 
Eo - Uzino 7 .pdf
Download (253.3 KB)
 
Eo - Uzino 6 .pdf
Download (247.0 KB)
 
Eo - Uzino 5 .pdf
Download (240.5 KB)
 
Eo - Uzino 4 .pdf
Download (251.9 KB)
 
Eo - Uzino 3 .pdf
Download (259.7 KB)
 
Eo - Uzino 2 .pdf
Download (313.4 KB)
 
Eo - Uzino 1 .pdf
Download (250.7 KB)
 
Eo - Turner, Ethel - Sep junaj australianoj .pdf
Download (1.8 MB)
 
Eo - Turgenjev, Ivan - Patroj kaj filoj .pdf
Download (1.7 MB)
 
Eo - Traven, B. - Mortula ŝipo .pdf
Download (964.3 KB)
 
Eo - Tomasovsky, Petr - Humoraĵoj .pdf
Download (274.3 KB)
 
Eo - Tisljar, Zlatko - Europa identeco .pdf
Download (427.3 KB)
 
Eo - Tabelo perioda de la elementoj .pdf
Download (341.0 KB)
 
Eo - Szilagyi, Ferenc - Tra mia prismo .pdf
Download (850.1 KB)
 
Eo - Swift, Jonathan - Gulivero en Liliputo .pdf
Download (985.4 KB)
 
Eo - Suttner, Berta von - For la batalilojn! .pdf
Download (1.8 MB)
 
Eo - Suto, Andras - Stelo sur brul-ŝtiparo .pdf
Download (340.4 KB)
 
Eo - Suto, Andras - Palmo-dimanĉo de ĉeval-komercisto .pdf
Download (289.9 KB)
 
Eo - Strindberg, August - Pasko .pdf
Download (224.9 KB)
 
Eo - Strindberg, August - Pario .pdf
Download (122.8 KB)
 
Eo - Strindberg, August - La konscienco riproĉas .pdf
Download (190.0 KB)
 
Eo - Strindberg, August - La insulo de feliĉuloj .pdf
Download (348.1 KB)
 
Eo - Strindberg, August - Fraulino Julie .pdf
Download (200.4 KB)
 
Eo - Storm, Theodor - La blankĉevala rajdanto .pdf
Download (371.5 KB)
 
Eo - Storm, Theodor - Imenlago .pdf
Download (163.0 KB)
 
Eo - Stevenson, R.L. - Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde .pdf
Download (397.6 KB)
 
Eo - Soderberg, Hjalmar - La kiso .pdf
Download (393.5 KB)
 
Eo - Sinha, Lakshmiswar - Tri bengalaj fabeloj .pdf
Download (159.7 KB)
 
Eo - Sinclair, Upton - La gnomaŭto .pdf
Download (815.6 KB)
 
Eo - Silone, Ignazio - Fontamara .pdf
Download (459.2 KB)
 
Eo - Sierosevski, Vaclav - La fundo de l'mizero .pdf
Download (513.0 KB)
 
Eo - Sienkiewiccz, Henryk - Quo vadis 2 .pdf
Download (3.1 MB)
 
Eo - Sienkiewiccz, Henryk - Quo vadis 1 .pdf
Download (2.8 MB)
 
Eo - Sibirjak, Mamin - Fabeloj por Helenjo .pdf
Download (137.8 KB)
 
Eo - Ŝakespeare, William - La Venecia komercisto .pdf
Download (307.9 KB)
 
Eo - Ŝakespeare, William - Julio Cezaro .pdf
Download (437.9 KB)
 
Eo - Senoa, August - Dianto de la tombo de poeto .pdf
Download (216.5 KB)
 
Eo - Schwerin, P.E. - Gaja leganto per Esperanto .pdf
Download (449.0 KB)
 
Eo - Schwartz, Raymond - La stranga butiko .pdf
Download (1.7 MB)
 
Eo - Saussure, Rene de - Fundamentaj reguloj de la vort-teorio .pdf
Download (207.4 KB)
 
Eo - Sarov, Aleksandro - Pizulo kaj simplulo .pdf
Download (274.4 KB)
 
Eo - Saint Pierre, Henri Bernardin de - Paulo kaj Virginio .pdf
Download (317.6 KB)
 
Eo - Saint-Exupery, Antoine de - La eta princo .pdf
Download (2.1 MB)
 
Eo - Russell, Bertrand - Kial mi ne estas kristano .pdf
Download (107.0 KB)
 
Eo - Ruskin, John - La reĝo de la Ora rivero .pdf
Download (140.3 KB)
 
Eo - Romo, Klemento el - Letero al la Korintanoj .pdf
Download (193.6 KB)
 
Eo - Raspe, R.E. - La vojaĝoj kaj mirindaj aventuroj de barono Munchhausen .pdf
Download (5.0 MB)
 
Eo - Raabe, Wilhelm - La nigra galero .pdf
Download (197.8 KB)
 
Eo - Puskin, Aleksandr - La neĝa bovado .pdf
Download (111.3 KB)
 
Eo - Puskin, Aleksandr - La filino de la kapitano .pdf
Download (744.6 KB)
 
Eo - Prus, Boleslaw - La faraono 3 .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Prus, Boleslaw - La faraono 2 .pdf
Download (2.0 MB)
 
Eo - Prus, Boleslaw - La faraono 1 .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Privat, Edmund - Esprimo de sentoj en Esperanto .pdf
Download (280.8 KB)
 
Eo - Privat, Edmond - Vivo de Zamenhof .pdf
Download (12.8 MB)
 
Eo - Portella, Luiz - 13 Oktobro 1582 .pdf
Download (145.3 KB)
 
Eo - Poe, Edgar Allan - La ovala portreto .pdf
Download (336.7 KB)
 
Eo - Platono - La respubliko .pdf
Download (888.0 KB)
 
Eo - Platono - Kratilo .pdf
Download (1.1 MB)
 
Eo - Piron, Claude - Dankon amiko .pdf
Download (180.8 KB)
 
Eo - Picasso, Marco - Pastaĵo .pdf
Download (304.4 KB)
 
Eo - Perloj de l'Saĝo .pdf
Download (1011.5 KB)
 
Eo - Oslak, Vinko - La malbabela jaro .pdf
Download (526.4 KB)
 
Eo - Oslak, Vinko - Foje eĉ pensi estas ĝuo .pdf
Download (294.8 KB)
 
Eo - Oslak, Vinko - Filozofii subtende .pdf
Download (1.2 MB)
 
Eo - Orzeszko, Eliza - Marta .pdf
Download (598.7 KB)
 
Eo - Orzeszko, Eliza - La interrompita kanto .pdf
Download (328.3 KB)
 
Eo - Orzeszko, Eliza - Bona sinjorino .pdf
Download (295.1 KB)
 
Eo - Orwell, George - 1984 .pdf
Download (2.3 MB)
 
Eo - Nova Testamento .pdf
Download (3.5 MB)
 
Eo - Nemcova, Bozena - Avinjo .pdf
Download (1.5 MB)
 
Eo - Neergaard, Paul - Fremdvortoj en esperanto .pdf
Download (218.4 KB)
 
Eo - Moliere - La avarulo .pdf
Download (279.4 KB)
 
Eo - Moliere - Georgo Dandin .pdf
Download (222.7 KB)
 
Eo - Modrijan, Franco - Fabeloj .pdf
Download (142.5 KB)
 
Eo - Mikszath, Kalman - Makulo tre nigra .pdf
Download (125.2 KB)
 
Eo - Mikszath, Kalman - Fraulino el oro .pdf
Download (152.7 KB)
 
Eo - Mihalski, Eugeno - Prologo .pdf
Download (195.8 KB)
 
Eo - Matthias, Ulrich - Fajron sentas me interne .pdf
Download (315.2 KB)
 
Eo - Malnova Testamento 4 .pdf
Download (2.3 MB)
 
Eo - Malnova Testamento 3 .pdf
Download (1.7 MB)
 
Eo - Malnova Testamento 2 .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Malnova Testamento 1 .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Makedonaj perloj .pdf
Download (5.0 MB)
 
Eo - Machar, J.S. - Benedek .pdf
Download (167.1 KB)
 
Eo - Luyken, Heinrich A. - Pro Iŝtar .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Lundkvist, Artur - La volo de l'ĉielo .pdf
Download (609.2 KB)
 
Eo - Luin, Franko - Spuroj de miaj paŝoj .pdf
Download (393.6 KB)
 
Eo - Loira, Augusto J.- Cent dek tri humoraĵoj .pdf
Download (141.2 KB)
 
Eo - Linnankoski, Johannes - Batalo pri la domo Heikkila .pdf
Download (194.4 KB)
 
Eo - Lindgren, Astrid - Ronjo, rabista filino .pdf
Download (874.6 KB)
 
Eo - Lindgren, Astrid - Pipi Ŝtrumpolonga .pdf
Download (1.2 MB)
 
Eo - Lindgren, Astrid - La fratoj Leonkoro .pdf
Download (1.8 MB)
 
Eo - Lindgren, Astrid - Emilo de Smolando .pdf
Download (1.1 MB)
 
Eo - Lengyel, Paul de - Libro de l'humoraĵo .pdf
Download (1.2 MB)
 
Eo - Langlet, Valdemar - Vojaĝimpresoj .pdf
Download (9.6 MB)
 
Eo - Lagerof, Selma - La ringo de la generalo .pdf
Download (483.8 KB)
 
Eo - Lagerlof, Selma - La mono de sinjoro Arne .pdf
Download (386.8 KB)
 
Eo - Lagerlof, Selma - La junulino el Stormyr .pdf
Download (289.1 KB)
 
Eo - Lagerlof, Selma - La infanoj de Betlehem .pdf
Download (125.2 KB)
 
Eo - Lagerlof, Selma - Gosta Berling .pdf
Download (4.0 MB)
 
Eo - Lagerkvist - Mariamne .pdf
Download (221.7 KB)
 
Eo - La deka logo .pdf
Download (1.7 MB)
 
Eo - Kumicic, Eugen - Surprizitaj nuptofestantoj .pdf
Download (1.0 MB)
 
Eo - Kozik, Frantisek - La plej eminenta inter Pierotoj .pdf
Download (3.8 MB)
 
Eo - Korczak, Janusz - Bonhumoraj rakontoj .pdf
Download (192.3 KB)
 
Eo - Karinthy, Frigyes - Vojaĝo al Faremido .pdf
Download (163.3 KB)
 
Eo - Karinthy, Frigyes - Norda vento .pdf
Download (220.5 KB)
 
Eo - Kardec, Allan - La Libro de la Spiritoj .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Kardec, Allan - Kio estas Spiritismo .pdf
Download (902.5 KB)
 
Eo - Kabe - Internacia krestomatio .pdf
Download (430.0 KB)
 
Eo - Jokai, Mor - La du salikoj de Nagyenyed .pdf
Download (111.3 KB)
 
Eo - Johansson, Sten - Denaska kongresano .pdf
Download (286.9 KB)
 
Eo - Jirasek, Alois - Malnovaj mitoj ĉeĥaj .pdf
Download (3.6 MB)
 
Eo - Jerome, Jerome K. - Tri viroi en boato .pdf
Download (1.5 MB)
 
Eo - Hoog, H.A.de - Du malsanoj en Esperanto .pdf
Download (413.3 KB)
 
Eo - Holmberg, Ake - Ture Sventon en Londono .pdf
Download (499.1 KB)
 
Eo - Hasek, Jaroslav - La brava soldato Svejk 4 .pdf
Download (536.7 KB)
 
Eo - Hasek, Jaroslav - La brava soldato Svejk 3 .pdf
Download (1.4 MB)
 
Eo - Hasek, Jaroslav - La brava soldato Svejk 2 .pdf
Download (1.1 MB)
 
Eo - Hasek, Jaroslav - La brava soldato Svejk 1 .pdf
Download (2.2 MB)
 
Eo - Harry, Ralph - La diplomato kiu ridis .pdf
Download (443.4 KB)
 
Eo - Haecker, Theodor - Vergilio .pdf
Download (718.5 KB)
 
Eo - Grimm Fratoj - Elektitaj fabeloj .pdf
Download (1.5 MB)
 
Eo - Goldsmith, Oliver - Ŝi humiliĝas por venki .pdf
Download (314.2 KB)
 
Eo - Goldoni, Carlo - Kurioza okazaĵo .pdf
Download (836.6 KB)
 
Eo - Gogol, Nikolaj - Skribaĵoj de frenezulo .pdf
Download (134.9 KB)
 
Eo - Galeski, Viktor - Kalejdoskopo .pdf
Download (200.1 KB)
 
Eo - Fundamento de Esperanto .pdf
Download (1.2 MB)
 
Eo - Froschel, Georg - Ho ve, miaj ŝuoj .pdf
Download (501.5 KB)
 
Eo - Ferber, Edna - Fanny .pdf
Download (724.2 KB)
 
Eo - Feldbaum, Sigvard - Juda saĝo .pdf
Download (501.4 KB)
 
Eo - Eposoj el antikva ugarito .pdf
Download (516.2 KB)
 
Eo - Engholm, Stellan - Vivo vokas .pdf
Download (665.3 KB)
 
Eo - Engholm, Stellan - Infanoj enTorento .pdf
Download (965.5 KB)
 
Eo - Engholm, Stellan - Homoj sur la tero .pdf
Download (1.4 MB)
 
Eo - Engholm, Stellan - Al Torento .pdf
Download (257.1 KB)
 
Eo - Drezen, Ernest - Zamenhof .pdf
Download (414.5 KB)
 
Eo - Dorosmai, Janos - Fabloj kaj aforismoj .pdf
Download (657.3 KB)
 
Eo - Dickens, Ĉarles - La batalo de l'vivo .pdf
Download (391.4 KB)
 
Eo - Dickens, Ĉarles - Kristnaska kanto .pdf
Download (341.6 KB)
 
Eo - Dek du amrakontoj .pdf
Download (560.9 KB)
 
Eo - Degreef, J.D. - Radianta Lotuso .pdf
Download (486.5 KB)
 
Eo - Ĉeĥa kaj slovaka antologio 2 .pdf
Download (2.7 MB)
 
Eo - Ĉeĥa kaj slovaka antologio 1 .pdf
Download (2.5 MB)
 
Eo - Conan Doyle, Arthur - La viro kun la tordita lipo .pdf
Download (133.2 KB)
 
Eo - Collodi, Carlo - La aventuroj de Pinokjo .pdf
Download (929.1 KB)
 
Eo - Codjo, Jean - La paŝo senelirejen .pdf
Download (155.3 KB)
 
Eo - Codjo, Jean - Dialogo inter surduloj .pdf
Download (190.6 KB)
 
Eo - Ĉristie, Agatha - Murdo en la Orienta ekspreso .pdf
Download (560.7 KB)
 
Eo - Ĉesterton, G.K. - La naiveco de pastro Brown .pdf
Download (1.1 MB)
 
Eo - Carroll, Lewis - Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie .pdf
Download (2.0 MB)
 
Eo - Carroll, Lewis - La aventuroj de Alico sub la Tero .pdf
Download (6.5 MB)
 
Eo - Carroll, Lewis - La aventuroj de Alico en Mirlando .pdf
Download (1.6 MB)
 
Eo - Carlsson, Magda - Sveda poemaro .pdf
Download (2.1 MB)
 
Eo - Capek, Karel - R.U.R. .pdf
Download (377.0 KB)
 
Eo - Capek, Karel - Nau fabeloj .pdf
Download (580.2 KB)
 
Eo - Capek, Karel - Milito kontraŭ salamandroj .pdf
Download (825.0 KB)
 
Eo - Capek, Karel - Libro de apokrifoj .pdf
Download (479.0 KB)
 
Eo - Capek, Karel - La blanka malsano .pdf
Download (366.7 KB)
 
Eo - Cankar, Ivan - La domo de Maria helpantino .pdf
Download (645.0 KB)
 
Eo - Bunin, Ivan - Facila spiro .pdf
Download (89.2 KB)
 
Eo - Bukowski, Ĉarles - Kie brulas, ĝentlemanoj .pdf
Download (248.3 KB)
 
Eo - Bronte, Ĉarlotte - Jane Eyre 2 .pdf
Download (1.9 MB)
 
Eo - Bronte, Ĉarlotte - Jane Eyre 1 .pdf
Download (1.8 MB)
 
Eo - Boulton, Marjorie - Ne nur leteroj de plum-amikoj .pdf
Download (386.6 KB)
 
Eo - Borroughs, Edgar Rice - Princino de Marso .pdf
Download (528.5 KB)
 
Eo - Bjornson, Bjornstjerne - Synnove Solbakken .pdf
Download (316.5 KB)
 
Eo - Bergman, Sten - Tra sovaĝa Kamĉatko .pdf
Download (8.3 MB)
 
Eo - Bengtsson, Frans G. - Orm la ruĝa .pdf
Download (2.0 MB)
 
Eo - Beaucaire, Louis - Kruko kaj Baniko en Bervalo .pdf
Download (439.2 KB)
 
Eo - Baum, L.Frank - Tiktoko de Oz .pdf
Download (6.8 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - Rinkitinko en Oz .pdf
Download (6.0 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - Ozma de Oz .pdf
Download (3.9 MB)
1

Eo - Baum, L.Frank - La vojo al Oz .pdf
Download (4.5 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Stana Lignohakisto de Oz .pdf
Download (4.9 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Smeralda Urbo de Oz. .pdf
Download (6.0 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Perdito Princino de Oz .pdf
Download (5.7 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La mirinda sorĉisto de Oz .pdf
Download (17.1 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Miksĉifona knabino de Oz .pdf
Download (12.8 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Magio de Oz .pdf
Download (4.8 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Eksterordinara Lando Oz .pdf
Download (5.4 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - La Birdotimigilo de Oz .pdf
Download (5.1 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - Glinda de Oz .pdf
Download (3.3 MB)
 
Eo - Baum, L.Frank - Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz .pdf
Download (4.9 MB)
 
Eo - Baudouin, Ĉarles - La Arto de Memdisciplino .pdf
Download (457.8 KB)
 
Eo - Arbes, Jakub - Rakontoj .pdf
Download (505.5 KB)
 
Eo - Andersen, Hans Ĉristian - Fabeloj 4 .pdf
Download (1.5 MB)
 
Eo - Andersen, Hans Ĉristian - Fabeloj 3 .pdf
Download (1.9 MB)
 
Eo - Andersen, Hans Ĉristian - Fabeloj 2 .pdf
Download (1.7 MB)
 
Eo - Andersen, Hans Ĉristia

Paĝoj: 1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 [25] 26 27 28 29 30 31 32 33