Forumo BRE

BUDHISMO KAJ ESPERANTO => Budhismo kaj Esperanto => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:45:35 ptm

Titolo: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:45:35 ptm
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Ĉangsha kaj Wŭan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.
Titolo: Re: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: verdeca je januaro 09, 2013, 06:35:15 ptm
cxu "La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo"?Laŭ mia opinio la verbo "proksimigi " ne taŭgas en tiu frazo. Eble  aliaj verboj estas pli bonaj kaj efikaj .Ekz. "la aktivado pli fortigas aŭ intimigas la rilatojn inter Esperanto kaj Budhismo".kompreneble nur miaopinie.
Titolo: Re: Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 07:00:32 ptm
cxu "La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo"?Laŭ mia opinio la verbo "proksimigi " ne taŭgas en tiu frazo. Eble  aliaj verboj estas pli bonaj kaj efikaj .Ekz. "la aktivado pli fortigas aŭ intimigas la rilatojn inter Esperanto kaj Budhismo".kompreneble nur miaopinie.
Jes, viaj propono pri la esprimoj estas prava, kara amiko. Tamen konsultinte en la "gugolo" mi trovis, ke oni same uzas terminojn "proksima rilato" "intima rilato" "forta rilato", do mi estas iom dubema pri mia esprimo "proksimigi la rilaton..."