Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 [7] 8 9 10
61
Esperanta aktivado / Ho Ĉi Minh kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Michaelea je decembro 23, 2014, 07:52:19 atm »
Ho Ĉi Minh kaj Esperanto

La? artikolo de ?ina Radio Internacia, Ho Ĉi Minh interesi?is pri esperanto kaj e? povis paroli ?in. En la artikolo, oni povas legi :
   
« Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis anka? Esperanton, kaj Ho Ĉi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ?is 1917 Ho Ĉi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis anka? Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ?atis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkonti?oj.
Post la A?gusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj ?inan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis anka? Esperanton por elsendi siajn nova?ojn tra la mondo. Prezidanto Ho Ĉi Minh sugestis al tiama direktoro de "Vo?o de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ?iutaga radio-elsendo en Esperanto da?ris de septembro 1945 ?is la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.
En 1954, post la subskribo de la ?eneva Konvencio por paco en Hindo?inio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Ĉi Minh. En tiu renkonti?o Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "?i tie ?eestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Ĉi Minh montri?is ?oja kaj de tiu ?i momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. ...
En 1968, unu jaro anta? sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Ĉi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "?iuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontakti?i unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. »
62
Budhismo kaj Esperanto / Re: Budhismo kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Petro je decembro 23, 2014, 05:53:34 atm »
Mi ne sciis pri tio. Dankon por la informo kaj bonvenon en la forumo al la novaj anoj!
Ĉion bonan por ĉiuj.
Petro
63
Budhismo kaj Esperanto / Re: Budhismo kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 19, 2014, 08:47:17 ptm »
Jes, li estis bona esperantisto, kaj certe, faris grandan helpon al Esperanto. Kaj krome, mi opinias, ke la cxina esperanta radio fondiĝis laŭ la inspiro de la vjetnama esperanta radio. Dankon por via rekomendo pri la artikolo.
64
Budhismo kaj Esperanto / Budhismo kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Michaelea je decembro 18, 2014, 04:39:50 atm »
  Ho Ĉi Minh kaj Esperanto

  Laŭ artikolo de Ĉina Radio Internacia, Ho Ĉi Minh interesiĝis pri esperanto kaj eĉ povis paroli ?in. En la artikolo, oni povas legi :

     

  « Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Ĉi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Ĉi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

  Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj Ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Ĉi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voĉo de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

  En 1954, post la subskribo de la ?eneva Konvencio por paco en Hindo?inio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Ĉi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Ĉi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. ...

  En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Ĉi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. »
65
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Monaĥejo Ŝeĵŭesi
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 12, 2014, 06:27:03 atm »
Jen halo super la porda halo. Ĝi estas tre konvena por meditejo, tamen mi ankaŭ volas uzi ĝin kiel nian klasĉambron budhisman kaj esperantan laŭ bezono.
66
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Monaĥejo Ŝeĵŭesi
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 12, 2014, 06:19:17 atm »
Estas nur unu korto en la monaĥejo, ambaŭ flanke de kiu estas du duetaĝaj domoj aparte por viroj kaj virinoj. La ĉefa halo estas kontraŭ tiu de la pordo, kaj ambaŭ la porda halo estas kvar malgrandaj haloj ambaŭ flanke.
67
Budhismaj Monaĥejoj / Monaĥejo Ŝeŝjŭesi
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 12, 2014, 04:48:36 atm »
Antaŭ hieraŭ mi venis al Monaĥejo Ŝeŝjŭesi laŭ invito de mia budhana amiko kaj kunlerninto. Li transprenis la respondecon administri malgrandan monaĥejon en malgranda vilaĝo ĉe Urbo Pingyang de Urbo Ŭenĝou, Provinco Zhejiang. Li proponis, ke mi ekloĝu en tiu ĉi monaĥejo por daŭrigi mian laboron instrui Esperanton kaj samtempe eduki budhanajn esperantistojn por kune realigi mian revon disvastigi budhismon pere de Esperanto kaj disvastigi Esperanton per budhismo. Mi akceptis la inviton kaj decidis doni bazan kurson de Esperanto dum la vintra feriotempo.
Jen kelkaj fotoj de la monaĥejo. Per la fotoj vi povas vidi, ke la monaĥejo estas tre malgranda, sed kompakta, kun unu korto kaj du duetaĝaj loĝdomoj aparte por viroj kaj virinoj.
68
Esperanta novaĵo / Aperis nova aŭdlibro "Amo al la vivoj" kun bildoj
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 09, 2014, 05:37:09 atm »
Nun mi jam alŝutis novan aŭdlibron "Amo al la vivoj". Ĝikonsistas el rakontoj besto-protektaj en antikva Ĉinio.
69
Forumo pri vortoj / karmo kaj vipako
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 07, 2014, 06:35:05 atm »
Laŭ PIV: vipak/o ☸ La rezulto de karmo.

 karm/o
1 Θ En hinduismo, ĝainismo k budhismo, postrestinta inercio de homa faro (ago, diro aŭ penso); unu el la faktoroj, kiuj influas onian postan vivon.
2 ☸
a) Kaŭzo de la homa ekzisto.
b) Homa faro.
c) Karmo 1. ➞ vipako.
70
Esperanta novaĵo / Re: Novaj rubrikoj aperis en la retejo
« Lasta afiŝo de Miaohui je decembro 05, 2014, 08:51:40 ptm »
Laŭ testado, la rakontoj ankaŭ estas aŭdeblaj en la poŝtelefono kondicxe ke en la postelefono instaliĝis flashplayer.
Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 [7] 8 9 10