Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:35:21 atm

Titolo: 88. Simio kaj sojfaboj
Afiŝo de: Miaohui je septembro 19, 2014, 08:35:21 atm
88. Simio kaj sojfaboj

  Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed anstataŭ ke ĝi trovis la perditan, la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis disciplinon, sed ne pentis pro tio. Tiel ili perdis ĉiujn disciplinojn pro la malsingardemo kaj malatentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.