Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 [22] 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33
316
La vivo de la Budho / 2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
« je: oktobro 16, 2013, 05:51:57 atm »
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  “Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.' Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.

  Kiam Reĝo Aĝatasatu informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj konvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Ananda, kiu estis nur sotapana en tiu tempo.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankorŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La kunsido komenciĝis post tri monatoj de la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de unu al alia generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.

317
La vivo de la Budho / 2-31. La lastaj vortoj de la Budho
« je: oktobro 15, 2013, 04:57:23 ptm »
  2-31. La lastaj vortoj de la Budho

  Post la parolado al Subada, la Budho denove diris al Ananda: “Ananda, eble iuj el vi diros, ‘Neniun instruiston ni havos sen Budho, la supera instruisto.’ Ne, Ananda, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”

  Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la budho, darmo aŭ samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”

  Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.

  La Budho diris: “Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ silentis.

  Tiam Ananda diris al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la budho, darmo kaj samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto.”

  “Por vi, Ananda,” diris la Budho, “tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Ananda, mi scias bone, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie estas sotapana, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo.”

  Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:

  “Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj. Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon.”

  Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.

  La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la plenluna tago de majo, la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.

318
La vivo de la Budho / 2-30. Subada, la lasta disĉiplo
« je: oktobro 12, 2013, 04:16:32 ptm »
  2-30. Subada, la lasta disĉiplo de la Budho

  Vaganta ermito Subada hazarde restis en Kusinaga kaj decideme iris al la Budho kiam li informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subada havis problemojn ne solveblajn, sed li certis, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.

  Do Subada iris en la sala-arbaron kaj demandis al Ananda, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Ananda respondis: “Amiko Subada, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin.”

  Subada petis trifoje, sed Ananda respondis ĉiufoje en sama maniero.

  La Budho kaptis vortojn de la parolo inter Ananda kaj Subada. Li vokis Anandan al si kaj diris: “Ne detenu Subadan de vizito al mi, Ananda. Lasu lin veni. Kion ajn Subada demandos min, tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. ”

  Akirinte la permeson, Subada proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: “Gotamo, multaj famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iom el ili trovis la veron dum aliaj ne?”

  “Sufiĉe, Subada,” respondis la Budho, “Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero.”

  “Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj jam fariĝis sotapana, sakadagami, agami aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, al la mondo neniam mankas geniaj arahantoj.”

  Poste Subada petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis pri tio. Tiel Subada fariĝis la lasta konvertinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondana estis la unua konvertinto kaj disĉiplo en la ĉerva parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.

  Subada fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la instruo de la Budho.

319
La vivo de la Budho / 2-29. La lasta manĝo de la Budho
« je: oktobro 12, 2013, 03:54:52 ptm »
  2-29. La lasta manĝo de la Budho

  Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pava, Cunda, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadava aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.

  La Budho konsilis, ke Cunda servu al li nur per sukaramadava pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post manĝo, la Budho diris al Cunda: “Cunda, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadava. Mi certas, ke neniu krom la Budho en la mondo povos digesti la manĝaĵon.”

  “Jes, Sinjoro,” respondis Cunda kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinaga malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo.

  La Budho sin banis lastafoje en Kakuta rivero. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble iuj faros Cundan bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Ananda, se tio okazos, vi devas informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĵus antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.

  Poste li diris: “Ananda, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi.”

   Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Ananda: “Ananda, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.”
   
  Momenton poste oni rimarkis, ke Ananda estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la majstro tiel bonkora!”
   
  La Budho sendis por Ananda kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Ananda! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”

  “Ananda, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Ananda. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”

  “Nun vi povas iri, Ananda. Sed iru en Kusinaga kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos en nirvanon. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ lia forpaso.”

  Ananda akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinaga por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinaga iris al ambaŭ sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.

  Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:

  1. Lumbini, la naskiĝloko de la Budho

  2. Bodigaja, kie la Budho iluminiĝis

  3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje

  4. Kusinaga, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.

320
Esperanta novaĵo / La 41-a elsendo de Retradio BRE
« je: oktobro 12, 2013, 12:37:09 ptm »
Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 41-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1524

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio

2-27. La lasta malsano de la Budho

2-28. La lastaj tagoj de la Budho

Bonaj demandoj kaj bonaj respodnoj

12. Historio kaj Disvolviĝo

 Budhismaj rakontoj

66. Viro kun Bova Kapo

Bonan aŭdeblecon al vi!



321
La vivo de la Budho / 2-28. La lastaj tagoj de la Budho
« je: oktobro 08, 2013, 05:32:29 atm »
  2-28. La lastaj tagoj de la Budho

  Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro.

  Kiam la Budho atingis sian okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis.

  En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinaga, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaha kaj Savati, en kiuj plenas de homoj, komercistoj kaj reĝoj.

  Li ekvojaĝis de Raĝagaha, la ĉefurbo de Magada. Li iris per piedoj, akompanate de Ananda kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahula kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalana kaj Sariputa, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho.

  En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.

  Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disĉiplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.

  La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla okera vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi liajn disĉiplojn liberiĝi el ĉiuj suferoj.

322
La vivo de la Budho / 2-27. La lasta malsano de la Budho
« je: oktobro 08, 2013, 05:17:06 atm »
  2-27. La lasta malsano de la Budho

  Nelonge post kiam la Budho venis al Beluva en la pluva sezono, li subite malsaniĝis. La grava malsano forte atakis lin kun mortigaj doloroj. Sed per pura menso kaj memregado li eltenis tion senplende. Li pensis: “Mi devas prediki al la disĉiploj kaj adiaŭi la komunumon antaŭ mia morto. Mi subigu la malsanon per mia forta volo.” Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis.

  Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Ananda iris al li, sidiĝis apude kaj diris: “Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi havas iom da trankvileco, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol doni la lastan instruon al la komunumo.”

  “Do, Ananda, ĉu la komunumo ion deziras de mi?” demandis la Budho. “Nun la Perfektulo ne opinias, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Ananda, mi jam maljuniĝis kaj venis al mi la vivfino. Finiĝos mia homa vivo. Do Ananda, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝu en nenio alia. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj.”

  Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluva.

  La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesali kun bovlo por almozpeti. Kiam li revenis, li diris al Ananda: “Prenu maton, Ananda. Ni iru al Capala Sanktejo por pasigi la tagon.”

  Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj de ĉiuj sanktejoj en Vesali, kaj diris al Ananda poste:

  “Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi tre longe se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe.”

  Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne kaptis la aludon kaj sekve petis la Budhon vivi pli longe pro sia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Ananda preterlasis la okazon pro konfuziĝo en la menso.

  La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Ananda eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.

  La Budho iris eksteren. Li instruis al la serĉantoj de la Vero kiel vidi la veran naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi longe, kaj anoncis al Ananda, ke li forpasos post tri monatoj.

  Nur tiam Ananda ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu pli longe por la bono kaj feliĉo de ĉiuj vivestaĵoj.

  “Jam sufiĉe, Ananda, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en la Granda Arbaro,” diris la Budho.

  Kiam ili iris en la Grandan Halon, la Budho diris: “Ananda, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesali. Petu ilin kolektiĝi en la Serva halo.” Kiam ĉiuj monaĥoj alvenis, li diris al ili: “ Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn, por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj.”

  “Ĉiuj vivestaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. Forpasos la Honorulo ĉe la fino de tri monatoj. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observos la Darmon kaj Disĉiplinon, tiu forlasos la rondon de renaskiĝoj kaj liberiĝos el la sufero.”

  Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojigan informon pri lia baldaŭa forpaso. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damarama. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li estas nek lojala nek fidela al la Budho.

  Oni raportis tion al la Budho, kiu alvenigis Damaraman por ke li ekspliku al la aliaj, kial li ne alvenis. Damarama klarigis, ke la Budho forpasos post tri monatoj, do li pensis, ke estas la plej bona metodo honori la instruiston, se li atingos arahantecon antaŭ la forpaso de la Budho.

  “Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damarama. Li honoras min plej multe ol tiuj, kiuj praktikas mian instruon plej bone,” laŭdis la Budho.

  La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pava.

323
Esperanta novaĵo / La 40-a elsendo de Retradio BRE
« je: oktobro 05, 2013, 12:38:20 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 40-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1520
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
Budhisma scio 1
2-25. La spegulo de la Darmo
2-26. Budha sinteno al mirakloj
Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
Budhismaj rakontoj
63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
64. Esti bovo por Dek Unu Vivdaŭroj
65. Plugadi kiel Bovo
Bonan aŭdeblecon al vi!

324
Budhismo kaj Esperanto / Raporto de nia aktivado en naŭ monatoj de 2013
« je: oktobro 02, 2013, 09:18:15 ptm »
  Raporto de nia aktivado en 2013
  1. En la novjara tago de 2013 ni okazigis novjaran aktivadon en la monahhejo. La partoprenantoj el disversaj lokoj en Ĉinio kune recitis Amo-sutron en Esperanto kaj china lingvo, okazigis budhanighan ceremonion en Esperanto kaj kunsidon pri budhismo kaj Esperanto.
  2. Ni eldonis la lumdiskon de “Budhismaj Rakontoj (Pri la antaŭaj vivoj de la Budho)” por distribui senpage al samideanoj tutmondaj. Ĝi estas la tria esperanta traduko de Miaohui kaj vochlegita de samideano Zhao Jianping en Ĉina Radio Internacia.
  3. Ekde la jarkomenco ni funkciigas esperantan retradion BRE pri Budhismo. En la unua jaro ni elsendas foje chiusemajne, kaj nun jam disaŭdighis la 39-a elsendo. La ligo de nia elsendo: http://www.budhano.cn/podkasto
  4. En marto ni gastigis baratan samideanon sinjoro Adi en Monahhejo Tiefosi. Li estas vojaghisto kaj profesoro pri arto en barata universitato. Dum sia restado en la monahhejo li faris ekspozicion de pentraĵoj kaj intershanghis siajn spertojn kaj artaĵojn kun lokaj artistoj per interpretado fare de Miaohui. La lokaj artistoj proponis speciale inviti lin en Ĉinion por pli oficiala ekspozicio de pentraĵoj kaj interkomunikado pri pentrarto. Tio des pli bone montris avantaghon de Esperanto en la loka regiono.
  5. La unua internacia esperanta kunsido pri Budhismo okazis en Monahhejo Tiefosi la deksesan kaj deksepan de marto. Samideanoj el Ĉinio, Barato kaj Brazilo partoprenis en la kunsido kaj interkomunikis pri barata budhismo, japana budhismo, china budhismo, brazila budhismo kaj korea ubunlismo rekte en Esperanto. Majstro Ŝouyang, abato de Monahhejo Tiefosi, speciale faris instruon pri meditado laŭ metodo de Zen-budhismo kaj Miaohui prezidis budhisman kurson. Kaj krome, ni ankaŭ faris kunsidon pri instruado kaj sinjorino Arko prelegis pri la aktivado de ILEI. En la kunsido pri esperanta instruado ni ankaŭ interkonsentis pri la estonta kunlaboro inter Monahhejo Tiefosi, Xi’an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI, ke ekde chijare ni kune laboru kaj okazigu Xi’an-a internacian someran kurson de Esperanto chiusomere en Monahhejo Tiefosi. Krome, chiuj partoprenantoj de la kunsidoj ankaŭ vizitis la lokan parton de antikva silka vojo.
  6. En aprilo Miaohui speciale vojaghis al Urbo Zhenjiang en Provinco Jiangsu kun du budhanaj esperantistinoj por viziti tri francajn samideanojn kaj restis che ili dum du tagoj. Dum la kunestado kaj komunikado, Miaohui akceptis la intervjuon de franca samideano por lia radio. Reveninte al Xi’an, Miaohui renkontighis kun franca samideanino, kiu vizitis Ĉinion en turisma grupo. Dum la intervidighoj kun francaj gesamideanoj, Miaohui donacis centojn da diskoj de esperantaj tradukaĵoj pri Budhismo, por ke ili disdonu al aliaj samideanoj en Francio.
  7. Miaohui vojaghis al Urbo Ŭan en majo kaj partoprenis en jara kunsido de Hubei-a Esperanto-ligo, kie li faris prelegon pri la okazonta somera kurso de Esperanto en Monahhejo Tiefosi, kaj ankaŭ faris kurson pri instruado de Esperanto en rapida metodo.
  8. En junio ni okazigis esperantan konsidon pri Budhismo kaj Esperanto en Monahhejo Tiefosi. Sinjoro Ĉielismo prezidis kunsidon pri esperantaj historio kaj pratikado, kaj Miaohui prezidis kunsidon pri Budhismo kaj Medioprotektado. En la kunsidoj ni uzis nur Esperanton. La partoprenantoj venis chefe el Urboj Suzhou, Xi’an kaj Qianxian.
  9. De la dudeka de julio ghis la oka de aŭgusto ni okazigis sukcesplene monatan kurson en la nomo de la internacia somera kurso de Esperanto. La kurso konsistis el du shtupoj sinsekve por komencantoj kaj progresintoj. Miaohui gvidis dektagan kurson por komencantoj kaj poste itala samideano Jano gvidis dekoktagan bekkurson por progresintoj. Fine kvin kursanoj partoprenis en la ekzamenoj skriba kaj parola, kaj sukcese trapasis ilin. Sinjorino Arko, estrino de Ĉina ILEI pretigis la ekzamenajn paperojn kaj prezidis la ekzamenojn.
  10. En la nuna tempo ni ekpreparis la baldaŭajn retajn kursojn pri Esperanto kaj budhismo, vintroferia kurso de Esperanto kaj ankaŭ novjara aktivado de Esperanto en Monahhejo Tiefosi.
  11. Ekde decembro ni aldonos novajn programerojn en nian retan radion kaj samtempe provos lanchi esperantan rettelevidon pri budhismo. Se ni sukcesos en la videa elsendado per interreto, ni tion faros konstante kiel nian retan televidon. Ni petas helpojn de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj por la enhavo de niaj programeroj kaj ankaŭ ekonomia subteno por nia aktivado.

325
La vivo de la Budho / 2-26. Budha sinteno al mirakloj
« je: septembro 28, 2013, 01:50:56 ptm »
2-26. Budha sinteno al mirakloj

  Kiam la Budho vivis en Nalanda ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: “Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.”

  La Budho respondis: “Kevada, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere.” La Budho respondis same kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specaj supernaturaj povoj:

  Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.

  Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.

  Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.

  Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojn,suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el la suferado.

  La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita “miraklo”, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.

  La nuraj mirakloj,kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plenan de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon efemeran, suferan kaj sendependan de la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.

  Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindola.

  Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de alta loko kaj instigis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.

  Pindola Baradŭaĝa flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la amaso de la monaĥoj, dirante: “Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.”

326
Esperanta novaĵo / La 39-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 27, 2013, 07:18:47 ptm »

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 39-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1504
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
Budhisma scio 1
2-23. Monaĥina komunumo
2-24. Budha sinteno pri kastismo
Inter ni
Intervjuo de franca radio al Miaohui
Budhisma scio 2
Ĉapitro 10. Monaĥoj kaj monaĥinoj
Budhisma rakonto
62. Rakonto pri Cerva Bambuo

Bonan aŭdeblecon al vi!

327
Esperanta novaĵo / La 38-a Elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 21, 2013, 05:57:15 atm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 38-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1500
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Budhisma scio
  2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
  2-22. Monaĥo strebanta tro pene
  Ĉapitro 9. Fortuno kaj Sorto
  Budhisma muziko
  klara luno en sennuba ĉielo
  Budhismaj rakontoj
  59. Resaniĝo de Li Jingwen
  60. Bonkora Oficisto
  61. Majstro Xin

Bonan aŭdeblecon al vi!

328
Esperanta novaĵo / La 37-a elsendo de Retradio BRE
« je: septembro 13, 2013, 02:50:19 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 37-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1496
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
 2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho
 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Ĉapitro 8. Vegetarismo
 Budhisma muziko
 Budhisma muziko ludita per Ĝengo
 Budhismaj rakontoj
 56. Sovaĝaj Anseroj
 57. Perlo Donacita de Serpento
 58. Servistino Savita de Testudo

Bonan aŭdeblecon al vi!

329
La vivo de la Budho / 2-25. La spegulo de la Darmo
« je: septembro 09, 2013, 04:49:51 atm »
  2-25. La spegulo de la Darmo

  La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaha akompanate de Ananda kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo kaj restis tie iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.

  Ili haltis ĉe loko nomata Brika Halo en malgranda vilaĝo Nadika. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Ananda volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.

  La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Estas tute nature por homoj morti. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam homoj mortas. Do mi donos al vi kurson nomatan “La Spegulo de la Darmo” per kiu nobla disĉiplo povas prediki per si mem: “Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas Sotapana anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.”

  “Ananda, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pripensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.”

  “Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki per si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, besta mondo, anima mondo kaj aliaj statoj suferaj kaj malfeliĉaj.”

  Post la kurso ĉe Nadika, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis sian vojon al Vesali.

330
La vivo de la Budho / 2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
« je: septembro 08, 2013, 04:13:03 ptm »
  2-24. Budha sinteno pri kastismo

  Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, homaj pozicioj en la socio estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:

  La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.

  La militistoj

  La komercistoj

  La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigarditaj kiel sklavoj.

  La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.

  La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.

  Neniu estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;

  Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo;

  Oni estas netuŝebelulo laŭ siaj kondutoj;

  Oni estas bramano laŭ siaj kondutoj.

Paĝoj: 1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 [22] 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33