Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 [24] 25 26 27 28 29 30 31 32 33
346
La vivo de la Budho / 2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
« je: aŭgusto 13, 2013, 10:52:43 atm »
  2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara

  Reĝo Bimbisara havis filon Reĝido Aĝatasatu, kiu estis bona amiko de Devadato malamika al la Budho. Ili kune pasigis multe da tempo kaj post nelonge Devadato konvinkis la junan reĝidon mortigi sian patron.

  En nokto silenta kaj malluma, Reĝido Aĝatasatu grimpis en la ĉambron de la reĝo kun tranĉilo ligita al sia kruro. Apenaŭ li grimpis al sia dormanta patro kiam la palaca gardisto kaptis lin, do la reĝo trovis lian planon. Reĝo Bimbisara pensis: “Mi jam restas reĝo dum tro longa tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasatu, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon.” Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo.

  Tuj kiam Aĝatasatu sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al sia patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. “Neniu vizitu lin krom mia patrino,” ordonis Aĝatasatu, “kaj donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato.”

  Sed Reĝo Bimbisara ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasatu. Lia lojala edzino sekrete portis al li manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasatu trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasatu denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de ŝia korpo. Fine Aĝatasatu trovis la agon de sia patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato.

  Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasatu malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la tuta palaco: “Alvenigu barbiron.”

  Tuj post kiam la barbiro venis, la reĝo diris al li furioze: “Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisara, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj metu salon kaj oleon sur la karnon. Poste piedirigu lin sur brulanta karbo ĝis lia morto.”

  Kiam Reĝo Bimbisara vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn. Li pensis: “Mia filo finfine konsciiĝis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj hararon por liberigi min el la malliberejo.” Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasatu per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro.

  Tiutage Aĝatasatu informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: “Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?”

  Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj murmuris nekredeme: “Kion vi diris, Aĝatasatu? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?”

  “Aĝatasatu, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li aŭdis tion, li ĝojplene tranĉis sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedecon, sed li preventis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?”

  “Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo. Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasatu? Diru al mi, Aĝatasatu, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin.”

  Kiam Aĝatasatu aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: “Kuru, kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto.” Sed neniu el ili sin movis. “Iru, mi ordonas vin! Liberigu mian patron antaŭ lia morto!” Aĝatasatu kriegis.

  Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: “Granda reĝo, via patro jam mortis matene.” Aĝatasatu genuiĝis kaj ploregis ĝis ege tordiĝis lia korpo. Li diris foje refoje: “Indulgu min, Paĉjo. Bonvolu indulgi min.”

  Aĝatasatu konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisara naskiĝis kiel ĉielano en la Catumaharaĝika Ĉielo.

347
La vivo de la Budho / 2-12. Ananda, la lojala helpanto
« je: aŭgusto 12, 2013, 10:41:11 atm »
  2-12. Ananda, la lojala helpanto

  La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj ekde sia iluminiĝo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon, akompanante lin en almozpetado kaj portante liajn bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj iam asistis lin, estis Nagasamala, Nagita, Upavana, Sunakata, Cunda, Sagata, Rada kaj Megija.

  Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Nagasamala iris al vojkruco, Nagasamala decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho proponis, ke ili prenu la alian. La monaĥo iris sole laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kaj la Budho atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin.

  En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo de Ĝantu, Megija, kiu akompanis lin, volis resti ĉe mangoarbaro por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megija foriris sole. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar lin ĉiam ĝenis diversaj malbonaj pensoj de krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj kiam li estis en la arbaro.

  Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monahejo en Savati, li diris: “Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diris: ‘Ni iru laŭ tiu ĉi vojo’, iuj el vi iris laŭ alia; iuj faligis miajn bovlon kaj robojn sur la teron. Elektu disĉiplon por ĉiam helpi min.” Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn.

  Ambaŭ Ŝariputa kaj Mogalana volontis servi al la Budho, sed la Budho ne konsentis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni prezentis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Ananda restis silenta kun deziro, ke li estu nomumita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke Ananda akceptu la devon.

  La Budho diris: “Ne necesas konsili al Ananda tion fari. Li helpos min laŭ sia propra volo.”

  Ananda konsentis regule servi la Budhon laŭ jenaj ok kondiĉoj:

  1. Li ne akceptos robojn ricevitajn de la Budho.

  2. Li ne akceptos manĝaĵon ricevitan de la Budho.

  3. Li ne dormos en la aroma ĉambro de la Budho.

  4. Li ne akompanos la Budhon al almozo laŭ la invito al li.

  5. La Budho devas konsenti pri la invitoj akceptitaj de li.

  6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksimo por vidi la Budhon.

  7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam li havas dubon por solvi.

  8. La Budho devas ripeti al li la predikojn faritajn dum lia foresto.

  Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Ananda fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj.

  Ananda estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodana kaj kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj aŭdinte la predikadon fare de Puna Mantaniputa, li atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco.

  Ekde kiam Ananda fariĝis helpanto de la Budho, li tagnokte servis al la Budho memvole kaj zorgeme ĝis lia lasta momento. Li estis fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la Budho, por protekti lin kontraŭ ĝenado en lia nokta dormo.

  Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Ananda estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentemaj, firmvolaj kaj bonkondutaj. Ananda faris multe por estigi monaĥinan komunumon. Kaj estas konate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiun vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monaĥejo.

  Kvankam Ananda havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la budha nirvaniĝo.

  Ananda vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj.

348
La vivo de la Budho / 2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
« je: aŭgusto 11, 2013, 05:10:39 atm »
  2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj

  Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.

  Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.

  Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”

  La Budho venigis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specoj de edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”

  “Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.

  “Suĝata, estas malbonaj kaj abomenindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”

  “Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”

  “Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”

  “Suĝata, estas bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”

  “Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”

  “Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”

  “Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de la edzo.”

  La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”

  Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi promesos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos edzino bona kaj komprenema.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpantino de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.

349
La somera esperanta kurso en Monaĥejo Tiefosi sukcese finiĝis. La tridek-taga kurso okazis en la nomo de “la Internacia somera kurso de Esperanto en Xi’an. Xi’an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI laboras kiel la ĉefa okaziganto. Miaohui instruis rapidan bazan kurson en la antaŭaj dek tagoj kaj sinjoro Jano instruis bekkurson en la postaj dudek tagoj. Pro manko de sufeĉe da libertempo, multaj kursanoj ne povis lerni ĝis la fino. Kvin kursanoj lernis ĝis la fino kaj sukcese trapasis la mezgradajn ekzamenojn skriban kaj parolan kun bonaj poentoj.
La brila rezulto de la instruado bone montras, ke la rekta metodo ankaŭ tre taŭgas por ĉinaj junuloj se la instruistoj faras bonan preparadon.
Poste, ni pretigos rapidan kurson dum la feriotempo de ĉina nacia festo kaj esperantan aktivadon en la novjara tago.

350
Esperanta novaĵo / La 32-a elsendo de Retradio BRE
« je: aŭgusto 10, 2013, 04:00:58 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 32-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1474
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

  Aktualaĵo
  La somera kurso de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi finiĝis sukcese
  Budhisma scio
  2-9. Malamo de Magandija
  2-10. La Demono Alavaka
  4. La kvin maksimoj
  Budhismaj rakontoj
  45. Prezo por Kontraŭleĝo
  46. Ekzekuto de Angiloj

Bonan aŭdeblecon al vi!

351
La vivo de la Budho / 2-10. Alavaka, la Demono
« je: aŭgusto 04, 2013, 07:58:56 atm »
  2-10. La Demono Alavaka

  Alavaka vivis proksime al urbo de Alavi per manĝado de homa karno. Li estis tiel ruza, feroca kaj potenca, ke oni rigardis lin kiel demonon.

  Iutage, la reĝo de Alavi ĉasis cervon en la ĝangalo, kaj estis kaptita de Alavaka. La reĝo petis por sin liberigi, sed la demono postulis per interŝanĝo de lia vivo, ke la reĝo sendu unu homon ĉiutage en la ĝangalon kiel oferaĵon.

  La reĝo konsentis pro timo pri sia propra vivo. Post tio, oni ĉiutage sendis unu malliberulon el la palaca malliberejo en la arbaron kun plado da rizo. Oni informis la viktimon, ke li gajnos sian liberecon post kiam li atingos iun certan arbon kaj metos la pladon tie. Poste, li povos foriri kien ajn laŭ sia plaĉo. En la komenco multaj malliberuloj volontis plenumi la “simplan” mision. Sed poste neniu revenis por informi la aliajn, kio okazis en la arbaro, do la malliberuloj baldaŭ eksuspektis kaj oni devis sendi ilin al la arbaro per forto.

  Post nelonge tute malpleniĝis la malliberejo. Kiel la reĝo plenumos sian promeson sendi homon ĉiutage por nutri la demonon? Liaj ministroj proponis, ke li faligu pakaĵojn de oro sur la stratojn. Se oni trovos tiujn, kiuj levis la pakaĵojn, tuj kaptos ilin kiel ŝtelistojn kaj sendos ilin al Alavaka. Kiam oni informiĝis pri tio, neniu kuraĝis preni la pakaĵojn. Kiel lasta metodo, la reĝo ekkaptis infanojn kiel oferaĵojn. La timigitaj familioj en la urbo ekfuĝis, lasante la stratojn dezertitaj kaj reĝon tute malesperiĝinta. Restis nur unu knabo, kaj li estis neniu alia ol la propra filo de la reĝo. La reĝo ordonis kontraŭvole, ke oni sendu la reĝidon al Alavaka en la sekva mateno.

  La Budho hazarde estis proksima al la urbo tiutage. Kiam li esploris la mondon per sia magia rigardo matene, li vidis, kio okazos. Pro kompatemo al la reĝo, reĝido kaj Alavaka, la Budho vojaĝis tutan tagon al la kaverno de la demono kaj atingis la enirejon vespere.

  La demono estis en la montaro, kaj la Budho demandis la pordgardiston, ĉu li rajtas tranokti en la kaverno. Kiam la gardisto forlasis por informi sian mastron pri la peto, la Budho rekte iris en la kavernon, sidiĝis sur la sidejon de la demono kaj ekinstruis Darmon al liaj edzinoj.

  Kiam la demono sciis, kio okazas, li hastis hejmen kun granda kolero. Kun eksterordinara potenco, li estigis timigan tondran ŝtormon, kiu tremigis kaj trafis la arbaron per tondro, fulmo, ventego kaj pluvo. Sed la Budho tute ne timiĝis.

  Alavaka atakis la Budhon ĵetante siajn pikilon kaj klabon al li, sed antaŭ ol la armiloj trafis la Budhon, ili falis ĉe la piedoj de la Honorulo.

  Ne povante fortimigi la Budhon, Alavaka demandis: “Ĉu estas prave, ke sanktulo kiel vi eniris kaj sidis inter la edzinoj de la mastro, kiam li forestis?” Je tio, la Budho stariĝis kaj forlasis la kavernon.

  Alavaka pensis: “Kiel malsaĝa mi estas, ke mi eĉ elspezis tiel grandan energion por fortimigi la asketon!” Do li petis, ke la Budho revenu en la kavernon. La demon ordonis la Budhon iri el la kaverno kaj en la kavernon trifoje esperante mortigi lin per lacigo. Ĉiufoje la Budho agis laŭ lia ordono. Sed kiam la demono petis la Budhon forlasi por la kvara fojo, la Budho rifuzis tion fari, dirante: “Mi ne plu obeos vin, Alavaka. Faru kion ajn vi povas, sed mi restos ĉi tie.”

  Ne povante devigi la Budhon fari laŭ lia ordono, Alavaka ŝanĝis sian metodon kaj diris: “Mi starigos kelkajn demandojn. Se vi ne povos respondi, mi elfosos vian koron, mortigos vin kaj ĵetos vin al la transa bordo de la rivero.”

  La Budho diris al li trankvile: “Neniu el homo, devao, asketo, bramo aŭ bramano povas fari tion al mi, sed se vi volas demandi pri io ajn, vi rajtas tion fari.”

  Alavaka prezentis iom da saĝaj demandoj lernitaj de siaj gepatroj, kiuj, siavice, lernis ilin de siaj gepatroj. La demono jam forgesis la respondojn, sed li memoris la demandojn skribinte ilin sur oraj folioj. La demandoj estis:

  “Kio estas la plej granda riĉaĵo por homo?

  Kio alportos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin?

  Kio estas la plej dolĉa el ĉiuj gustoj?

  Kio estas la plej bona maniero de homa vivo?”

  La Budho respondis:

  “La plej granda riĉaĵo por homo estas fido.

  La vera doktrino donos la plej grandan feliĉon kiam oni bone mastras ĝin.

  La plej dolĉa gusto estas vero.

  Saĝa vivado estas la deca metodo de homa vivo.”

  Alavaka faris multajn pliajn demandojn, kaj la Budho respondis ĉiujn el ili.

  La lasta demando estis: “Kiel homo ne bedaŭras pasante de la nuna vivo al la sekva?”

  La Budho respondis: “Tiu, kiu posedas la kvar virtojn, kiuj estas vereco, moralo, kuraĝo kaj malavareco, pentos nenion post la forpaso.”

  Kompreninte la parolojn de la Budho, Alavaka diris: “Nun mi scias, kio estas la sekreto de mia estonta bona feliĉo. Estas granda bono al mi, ke la Budho venis.” Alavaka sinklinis antaŭ la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel disĉiplon.

  En la sekva mateno, kiam la oficistoj de Alavi venis kun la juna filo de la reĝo, ili surpriziĝis je la vido, ke la Budho predikas al Alavaka, kiu aŭskultas la instruon tre atente. Kiam la knabo estis transdonita al Alavaka, tiu hontis pri sia estinta konduto. Anstataŭ preni la knabon kiel sian manĝaĵon, li karesis lin je la kapo, lin kisis kaj redonis al la oficistoj. Post tio, la Budho benis la infanon kaj Alavakan.

  La konvertiĝo de la hommanĝulo Avalaka bone montris, kiel la Budho konvertis sovaĝulon kaj ŝanĝis lin en ĝentilan disĉiplon per siaj grandaj saĝo kaj kompatemo.

352
La vivo de la Budho / 2-9. Malamo de Magandija
« je: aŭgusto 04, 2013, 05:03:04 atm »
  2-9. Malamo de Magandija

  Magandija estis knabino tiel bela, ke multaj riĉuloj deziris edziĝi al ŝi. Ŝia bramanaj gepatroj ĉiam rifuzis svatadojn,  trovinte neniun svataton taŭga por ŝi. Eĉ se ŝiaj gepatroj trovis konvenan viron por sia filino, la filino ne konsentis, dirante, ke ŝi edziniĝos al neniu krom reĝo. Magandija deziris bonan edziniĝon per sia beleco.

  Iutage, kiam la Budho vivis en la mondo, li rimarkis, ke la gepatroj de Magandija estas sufiĉe disvolvitaj spirite. Ili nur bezonis lian helpon por malfermi siajn okulojn al la Vero. La Budho iris al la loko, kie la bramano plenumis fajran oferadon ekster la vilaĝo.

  Kiam la patro de Magandija vidis la alvenantan Budhon, li tuj absorbiĝis de liaj beleco, trankvileco kaj gracia maniero. La bramano pensis, ke neniu viro estas pli bona por edziĝi al lia filino. “Ne foriru, monaĥo,” li kriis ekscitiĝinte. “Atendu ĉi tie ĝis mi venigos mian filinon por vidi vin. Vi estas ideala vivkunulo por ŝi, kaj ankaŭ ŝi estas konvena al vi.”

  La Budho diris nenion kaj restis silenta. Anstataŭ atendi, li lasis sian piedsignon sur la teron kaj foriris. La bramano hastis hejmen kun plezuro pri la okazonta afero en sia imago kaj diris al sia edzino: “Tuj beligu nian filinon, mia kara. Mi vidis viron konvenan al ŝi.” Kiam ili tri hastis al la loko, la Budho jam ne plu vidiĝis, kaj ili nur povis vidi la la piedsignon, kiun li lasis sur la tero.

  La edzino bone konis signojn. Ŝi pririgardis la signon kaj diris: “Mi ne opinias, ke tiu, kiu lasis la signon, povos edziĝi al nia filino. Ĝi apartenas al homo, kiu jam rezignis la mondajn plezurojn.”

  “Jen denove estas viaj signaĉoj,” grumblis la bramano, “Vi eĉ vidas krokodilojn en akva kavo kaj rabistojn en la mezo de la domo. Jen li sidas tie sub arbo. Ĉu vi iam vidis tiel belan viron, mia kara? Venu, mia filino. Ĉifoje via edziĝonto estas tiel perfekta, ke vi ne plu povos plendi.”

  La familio hastis al la Budho kaj la patro vokis lin: “Monaĥo, mi edzinigos mian filinon al vi.” La Budho rifuzis la proponon, klarigante, ke li jam rezignis ĉiujn mondajn plezurojn. Li diris al ili, kiel li sin detenis eĉ de la allogo farita de la filinoj de Marao. Li diris, ke homa korpo estas plena de malpuraĵoj kiel ajn bela ĝi estus.

  Aŭdinte tion, la bramano kaj lia edzino tuj komprenis, ke homa vivo en la mondo estas mizera kaj ne alkrociĝinda kiel ajn ĝi ŝajnas. Ambaŭ ili atingis aganamon, la trian ŝtupon de sankteco.

  Malfeliĉe, la aroganta Magandija, kiu ankoraŭ ne estis spirite disvolvita, ne povis kompreni la veran signifon de tiuj vortoj. Ŝi opiniis, ke la Budho insultis ŝin pro ŝia beleco. “Kiel tiu ĉi monaĥo rajtas insulti min kiam tiel multaj viroj dronas en mia beleco je la unua vido? Eĉ se li ne volas edziĝi al mi, li ne rajtas aserti, ke mia korpo estas plena de malpuraĵoj.” Firme pugniginte siajn manojn, ŝi murmuris detenante sian spiradon: “Atendu, monaĥo. Mi edziniĝos al potenca edzo kaj donos al vi lecionon.”

  Poste Magandija edziniĝis al la reĝo de Udena. Kiam ŝi aŭdis, ke la Budho jam eniris la urbon, ŝia malamo al li leviĝis en ŝi kaj ŝi instigis per subaĉeto, ke oni insultu kaj forpelu la Budhon.

  Anando, kiu akompanis la Budhon, ne volis resti kaj toleri la insultadon, sed la Budho admonis lin praktiki toleremon kaj paciencon. La Budho diris: “Kiel elefanto en la batalejo kontraŭstaras la sagojn elpafitajn, mi eĉ toleros la insulton de senreligiaj homoj.” La Budho diris, ke pro la povo de la Budho, la kaluminioj ne restos longe. La Budho kaj Anando restis daŭre en Udena, kaj ĉiuj kaluminioj finiĝis post mallonga tempo.

353
Esperanta novaĵo / La 31-a elsendo de Retradio BRE
« je: aŭgusto 03, 2013, 07:48:30 atm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 31-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1470
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

 

Elsendlisto:

Budhisma scio
2-7. La Budho kaj milionulo
2-8. La Budho kaj farmisto
3.Budhismo kaj ideo pri Dio
Budhisma muziko
Denaska rilato
Budhismaj rakontoj
42. Venĝo de Angiloj
43. Veneno Wang
44. Favoro al Helikoj

Bonan aŭdeblecon al vi!

354
Esperanta novaĵo / La 30-a Elsendo de Retradio BRE
« je: julio 27, 2013, 12:47:36 atm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 30-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1463
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:

Aktualaĵo
Budhisma scio
2-5. Devadato, malamiko de la Budho
2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
39. Terura Festeno
40. Vizito de Animo-kolektanto
41. Farmulo kaj Serpento

Bonan aŭdeblecon al vi!

355
Esperanta novaĵo / La 29-a Retradio BRE
« je: julio 27, 2013, 12:45:12 atm »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 29-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1459
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
Aktualaĵo
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio
La vivo de la Budho
2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
2-4. Visaka, granda subtenantino de Budhismo
Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj
Demandoj-3
Budhismaj rakontoj
36. Valora Vivo
37. Malfeliĉa Rakonto

Bonan aŭdeblecon al vi!

356
La vivo de la Budho / 2-8. La Budho kaj farmisto
« je: julio 25, 2013, 05:57:26 atm »
  2-8. La Budho kaj farmisto

  Iam la Budho estis en la vilaĝo de Ekanala en Magada. Pluvis kaj estis tempo por semado. Kiam la folioj ankoraŭ estis malsekaj pro roso en la frua mateno, la Budho iris al la kampo, kie laboris bramano kaj farmisto Kasibaradvaĝa kun laborantoj de kvincent plugiloj. La Budho atingis je la tempo por la bramano disdoni manĝaĵojn al siaj laborantoj. La Budho atendis, ke iu donos al li manĝaĵon. Sed kiam la bramano vidis la Budhon, li mokis lin kaj diris: “Mi plugas kaj semas, kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas. Asketo, vi ankaŭ devas kaj devis plugi kaj semi por manĝi.” 

  “Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas,” respondis la Budho. “Kaj jam plugis kaj semis, do mi manĝas.”

  La konfuzita bramano diris: “Vi asertis, ke vi plugas kaj semas, sed mi neniam vidis vin pluganta.”

  La Budho respondis: “Mi semas kredon kiel semojn. Mia disciplino estas la pluvo. Mia saĝo estas la jugo kaj plugilo. Mia modesteco estas la koltro. La menso estas ŝnuro. Atentemo estas la soko kaj vipo. Mi estas sindetenema en miaj kondutoj, paroloj kaj manĝaĵoj. Mi semis kun vereco. La feliĉo gajnita de mi estas liberiĝo el suferado. Kun persisteco mi portis mian jugon ĝis la atingo de nirvano. Mi jam tiel plugadis. La laboro donis rikolton de senmorteco. Tiel plugante oni fuĝas el ĉiuj suferoj.”

  Aŭdinte la klarigadon de la Budho, la bramano konsciis sian eraron kaj diris: “Bonvolu manĝi laktan rizon, Estimata Gotamo! La estimata Gotamo estas vera farmisto ĉar liaj plantaĵoj donos frukton de senmorteco! Dirante, la bramano plenigis grandan bovlon per lakta rizo kaj oferis ĝin al la Budho.

  La Budho rifuzis la manĝaĵon, dirante, ke li ne akceptas manĝaĵon interŝanĝitan per siaj instruoj.

  La bramano genuiĝis ĉe la piedoj de la Budho kaj petis, ke tiu ordinu lin kiel monaĥon. Post nelonge, Kasibaradvaĝa fariĝis arahanto.

357
La vivo de la Budho / 2-7. La Budho kaj milionulo
« je: julio 24, 2013, 05:31:54 ptm »
2-7. La Budho kaj milionulo

  Milionulo Anatapindika nomiĝis Sadaria, sed pro lia granda malavareco oni nomis lin Anatapindika, kiu signifas helpemulon al bezonantoj.

  Anatapindika volis aĉeti parkon grandan kaj belan por la Budho, sed ĝi apartenis al Reĝido Ĝeta, kiu ne volis vendi ĝin. Li finfine sukcesis elaĉeti ĝin de la reĝido per tiom da mono, ke li kovris la tutan spacon de la parko per ormoneroj. Li konstruigis la faman Ĝetavanan monaĥejon, en kiu la Budho pasigis multajn pluvsezonojn. La Budho pasigis plejparton de sia vivo en tiuj kvietaj cirkonstancoj kaj faris plej multajn predikadojn tie. Finfine, la Budho pasigis dudek kvar pluvsezonojn en la Ĝetavana Monaĥejo.

  La Budho faris kelkajn predikadojn al li por laikaj homoj. Du el la predikadoj estis pri malavareco kaj kvar feliĉoj. En la predikado pri malavareco, la Budho diris, ke la unua ŝtupo de la Budhiĝo estas praktikado de malavareco kiaj almozdono al monaĥoj kaj kostruado de monaĥejoj. La afero pli grava ol malavareco estas rifuĝo en la Tri Gemoj, kiuj estas la Budho, Darmo kaj Samgo), kaj observado al la Kvin Maksimoj, kiuj estas la kvin reguloj helpantaj al homoj disciplini siajn parolojn kaj kondutojn. La afero pli grava ol observado de la Kvin Maksimoj estas konstanta praktikado de meditado pri bonkoreco. Sed la plej meritoplena konduto laŭ la Budho estas disvolvi enrigardon en la efereran naturon de ĉiuj aferoj.

  En la predikado pri la kvar feliĉoj haveblaj por ordinaraj homoj, la Budho menciis la feliĉojn pri posedo, riĉaĵo, senŝuldo kaj senkulpo.

  La feliĉo pri posedo signifas homan kontentecon pri gajno de riĉaĵo per honestaj metodoj kaj diligenta laborado. La feliĉo pri riĉaĵo estas homa kontenteco en elspezo de la propra riĉaĵo dum la devoplenumado.

  La feliĉo pri senŝuldo estas homa kontenteco, kiun homo ĝuas kiam li scias bone, ke li havas nenian ŝuldon grandan aŭ malgrandan al aliaj.

  La feliĉo pri senkulpo estas kontenteco de homo, kies kondutoj korpa, parola kaj pensa ne kaŭzis malutilon al aliaj, kaj kiu estas libera de ĉiuj kulpoj.

  Kiam Anatapindika unuafoje renkontis la Budhon ĉe Sitavana arbaro proksima al Raĝagaha, lia fido al la Budho estis tiel forta, ke aŭroro aperis el lia korpo. Aŭdinte la Darmon unuafoje Anatapindika fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

358
Somera kurso de Esperanto en Tiefo-monaĥejo
2013-07-22
 
 
    Ekde la 20a de julio okazas la somera kurso de Esperanto en Tiefo-monaĥejo. La kurso daŭras tri semajnojn. Ĝi estas kunaranĝita de la ĉina sekcio de ILEI kaj la Xi'an-a Esperanto-Asocio. 16 gekursanoj venis el Ŝandong, Jianĝi, Hunan, Hubei, Helongjiang, Hebei, Tianjin kaj Interna Mongolio. Plej granda parto de la kursanoj estas junaj universitatanoj. Jano, esperantisto el Usono, estas la ĉefgvidanto de la kurso. Oni uzas la lernolibron BEK-kurso. BEK estas mallongigo de Bela Esperanta Kurso. La kurso celas paroligi la lernantojn en Esperanto.

 

    Tiefo-monaĥejo situas okcidente de la urbo Xi'an. Okazis multfoje Esperanto-kursoj en tiu ĉi monaĥejo. En la monaĥejo loĝas monaĥo nomata Miaohui, kiu flue parolas Esperanton. Li ofte organizas Esperanto-kursojn kaj instruas Esperanton en la monaĥejo. La abato de la monaĥejo multe subtenas niajn Esperanto-agadojn. La monaĥejo jam akceptis esperantistojn el Francio, Koreio, Belgio, Svislando, Svedio, Rusio, Italio, Pollando, Mongolio, Barato, Brazilo, Germanio kaj aliaj landoj.




(Raporto de Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

Transpublikigita el http://esperanto.china.org.cn/2013-07/22/content_29494448.htm

http://www.espero.com.cn/2013-07/22/content_29494761.htm
 

359
Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi

  La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
  Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas arko.gong@qq.com, kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn

360
Esperanta novaĵo / Necesas ĉina redaktoro de Esperanto
« je: julio 16, 2013, 05:47:59 atm »
Mi ricevis mesaĝon de eksterlanda samideano kaj transpublikigos ĉi tie por ke li realigu sian deziron laŭ eble plej rapide.

Jen estas lia originala mesaĝo:

Saluton

Transdonu tiun mesaĝon al iu ajn interesata homo, mi petas.

Mi nomiĝas John Cooper, mi estas Aŭstralia Esperanta verkisto. Mi nuntempe elserĉas ĉinan Esperantiston, kiu volas redakti mian libron. La libro enhavas preskaŭ 18,000 vortojn, kaj mi povas pagi 350$ Australiajn dolarojn al la redaktoro. Por gajni tiun laboron, la redaktoro devas havi altan nivelon de Esperanteskribado, egale al C1 aŭ C2 je la Komuna eŭropa referenckadro. Mi bezonos, ke li plibonigu ne nur gramatikajn, sed ankaŭ stilajn problemojn. Li ne devas posedi atestojn pri lia kapablo, sed devas almenaŭ pruvi sin. Se interesata, bonvolu kontakti min ĉe j_cooper23@mail.com

Ĝis poste
John Cooper
la 15-an de Julio 2013

Paĝoj: 1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 [24] 25 26 27 28 29 30 31 32 33