Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 [11] 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 33
151
Sutro de cent paraboloj / 58. Dividi heredaĵon
« je: aprilo 23, 2014, 06:54:09 ptm »
58. Dividi heredaĵon

  Iam en regno Marao vivis kŝatria nobelo. Li suferis de grava malsano kaj sciis, ke li baldaŭ mortos. Li do ordonis siajn du filojn: "Dividu la heredaĵon laŭdece post mia forpaso."

  La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa faris la dividon ne egale.

  Stulta maljunulo alvenis kaj proponis al ili: "Mi havas bonan metodon, por ke vi dividu la havaĵon tute egale. apartigu ĉion el la heredaĵoj. Kiel fari tion? Vi apartigu ĉiun el la vestaĵoj, teleroj kaj boteloj, pelvoj kaj urnoj, kaj ankaŭ moneroj. Tiel vi duigos ĉiujn heredaĵojn tute egale."

  Oni mokridis lin pri tio.

  Anoj de aliaj religioj erare pratikas apartan respondon de debato. Ekzistas kvar metodoj por debato. El ili estas definitiva respondo. Ekzemple “Ĉiuj homoj mortas,” estas definitiva respondo. “Mortintoj renaskiĝos”, “Homoj ĉesigintaj amon ne plu renaskiĝas” kaj “Homo kun amo renaskiĝas” estas apartaj respondoj. Se iu demandas: “Ĉu homo estas la plej bona?” Vi devas konfirmi: “Ĉu via demando temas pri la tri malbonaj statoj aŭ la ĉielaj statoj? Se via demando temas pri la malbonaj statoj, homo estas la plej bona. Se via demando temas pri la ĉieluloj, homo estas la malpli bona.” Tio estas konfirma respondo. Se oni demandas pri la dek kvar malfacilaĵoj, kiel “Ĉu la mondo kaj vivestaĵoj havas bordon aŭ ne?”, “Ĉu ili havas komencon aŭ ne?”, kaj aliaj, vi devas uzi rezignan respondon. Sed homoj el aliaj religioj estas malsaĝaj. Ili sin opinias sufiĉe saĝaj kaj anstataŭigas la kvar demandojn de debato per aparta respondo kvazaŭ la malsaĝulo, kiu apartigis la moneron por dividi la havaĵon.

152
Sutro de cent paraboloj / 57. Flati la prestiĝulon
« je: aprilo 21, 2014, 03:32:29 ptm »
  57. Flati la prestiĝulon

  Iam estis riĉa prestiĝulo. Ĉiuj liaj subuloj estimis lin por gajni favoron.

  Post kiam li kraĉis, ili konkure forviŝis la malpuraĵon per piedoj.

  Malsaĝa subulo neniam trovis ŝancon por tio. Li do pensis: "Se kraĉaĵo de la prestiĝulo falos sur la teron, ĉiuj forviŝos ĝin per piedo. Do mi devas fari tion la unua tuj kiam li ĝin elbuŝigos."

  Apenaŭ la prestiĝulo pretis kraĉi, la malsaĝulo levis sian piedon kaj tretis lian buŝon. Pro tio vundiĝis la prestiĝulo je la lipoj kaj dentoj.

  La prestiĝulo demandis la malsaĝulon: "Pro kio vi intence piedbatis min je la buŝo?"

  La malsaĝulo respondis: "Se via kraĉaĵo falas sur la teron, la flatemuloj forviŝas ĝin per piedo. Kvankam ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis bonan ŝancon. Do por gajni vian favoron mi volis piede forviŝi la kraĉaĵon apenaŭ vi pretis elkraĉi."

  Ĉio okazas laŭ kaŭzo kaj kondiĉo. Se oni klopodas antaŭ la okazo, ili akiros nur ĉagrenon. Do homoj devas kompreni la diferencon de ĝusta tempo kaj malĝusta tempo por sia ago.

153
Sutro de cent paraboloj / 56. Postulo al "Nenio"
« je: aprilo 21, 2014, 02:56:34 ptm »
  56. Postulo al "Nenio"

  Iam du viroj kune promenis. Ili vidis, ke iu portas ĉaron da sezamo sur la vojo, sed neniel povas movi la ĉaron el danĝera loko. Tiam, la ĉaristo petis: "Helpu min movi la ĉaron el la danĝero."

  La viroj demandis: "Per kio vi rekompencos nin?"

  La ĉaristo respondis: "Per nenio."

  Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, iu el ili diris al la ĉaristo: "Donu al ni la rekompencon."

  La ĉaristo respondis: "Nenion."

  La postulanto insistis: "Do donu al ni la Nenion."

  La alia viro diris kun rido: "Li tute ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ insistas?"

  La postulanto respondis: "Li ja promesis al ni la Nenion, do li devas rekompenci nin per ĝi."

  La alia viro diris: "'Nenio' estas nur abstrakta vorto, sed tute ne konkreta objekto."

  Pro la kroĉiĝo al “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en la stato de Nenio. Dum la tiel nomata “nenio” de la dua homo estas stato de senformo, senvolo kaj senago.

154
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 2. 17-21
« je: aprilo 21, 2014, 12:56:20 ptm »
  17. D: Kion signifas “kaŭzo kaj rezulto senĉese interkonektiĝas sen rompiĝo”?

  R: Ĉiuj darmoj estas produktitaj de kaŭzo kaj kondiĉo. Kvankam efemera, konstante estiĝanta kaj malestiĝanta, ili estas konstante konektitaj sen interrompiĝo kiel fluanta akvo. Se la antaŭaj malestiĝas, tuj sekvas la postaj sen interrompiĝo. Kaŭzoj produktantaj rezultojn en konstantaj serioj sen interrompiĝo. Tio estas vidpunkto laŭ la vertikala senso en tempo. Se oni rigardas horizontale, estas sennombraj diferencoj inter la variintaj specoj de kaŭzoj kaj rezultoj. Malgraŭ la kompleksaj rilatoj inter diversaj specoj de kaŭzoj, ili estas regitaj de antaŭaj reguloj sen konfuziĝo. Ĉiuspeca kaŭzo produktas rezultojn de la sama speco. Ekzemple, bona kaŭzo kondukas al bona rezulto. Kaŭzoj estigas konformajn rezultojn, kaj rezultoj korespondas al kaŭzoj. Unu speca kaŭzo ne povas estigi alispecan rezulton. Kiel ekzemple, se iu semas melonajn semojn, li rikoltas fruktojn de melonoj sed ne sojfaboj. Budhismo kredas, ke la leĝo de kaŭzoj estas fiksita kaj ĝi estas neŝanĝebla eĉ por la budhoj en sinsekvaj epokoj de estinteco, estanteco kaj estonteco. Tio estas la simpla ekspliko pri la konceptoj, ke “kaŭzoj kaj efektoj senĉese konektiĝas sen interrompiĝo”, “diversaj kaŭzoj kaj efektoj falas en diferentajn specojn”, “Kaŭzo kaj rezulto transiĝas en harmonio kaj en obeo unu al la alia” kaj “kaŭzo kaj efekto funkcias en ordo sen konfuziĝo”. Budhismo ankaŭ oponas la vidpunkton, ke fenomeno ne povas denove estiĝi post sia malestiĝo, kaj nomas tion “nihilisma vidpunkto”. Pri la budhisma analizo de kaŭzo, kondiĉo kaj efekto, estas teorioj de ses kaŭzoj, kvar kondiĉoj kaj kvin efektoj, pri kiuj mi ne diskutas detale ĉi tie.

  18: D: Pri la teorio de Dependa Origino menciita supre, ĉu troviĝas iu ajn sutro aŭ verko uzebla por plua pristudo?

  R: Ekzistas multe da sutroj kaj verkoj, kiuj diskutas pri la teorio de Dependa Origino. Kiel ekzemple, la antaŭe menciitaj dekunu signifoj de kaŭzo kaj efekto estis cititaj el leginda verko “Fenbie Yuanqi Ĉusheng Famen Jin”. Krome estas instruoplenaj la koncernaj partoj de “komentario pri Abidarmakoŝa-ŝastro” (Abidarmakoŝa-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Xuanzang kaj la “komentario pri la granda perfekteco de saĝo” ( Mahaprajnaparamita-ŝastra) tradukita en la ĉina lingvo de Kumaraĝivo.

  19. D: Post via ekspliko pri la dekunu signifoj de Dependa Origino, baziĝinta sur la kvar ĉefaj punktoj de “ne kreinto, senegoo, efemereco kaj sinsekvo de kaŭzo kaj rezulto”, mi jam havas bazan scion pri la teorio de Dependa Origino. Ĉu ni povas diri, ke tio estas la budhisma interpretado pri universa ekzisteco aŭ budhisma kosmologio?

  R: La kvar ĉefaj punktoj efektive resumiĝis en du vidpunktojn de “Efemereco” kaj “Senegoo”. “Efemereco” signifas la konstantecon de estiĝo kaj malestiĝo. Ĝi ankaŭ inkluzivas la konceptojn de “estiĝo kaj malestiĝo de momentero al momentero”, kaj “konstanteco de kaŭzo kaj rezulto”. “Senegoo” signifas, ke ne troviĝas decida povo ambaŭ de si mem aŭ de la universo. Do la signifo de “Sen kreinto” estas efektive inkluzivita en la koncepto de “Senegoo”. Ni resumis la budhisman interpretadon de universa ekzisteco per “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, kaj al ĉiuj darmoj mankas egoo” (sabbe sankhara anicca, sabbe dhamma anatta). Tio ankaŭ povas nomiĝi la ĝenerala leĝo de ĉiuj darmoj. Jen kial la doktrinoj de “Efemereco” kaj “Senegoo” estas rigarditaj kiel Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana).

  20. D: Kio estas la signifo de Darmaj Sigeloj (Dhamma-lakkhana)?

  R: Sigelo signifas markon aŭ stampon. Imperia sigelo atestas la autoritecon de dokumentoj kaj permeson cirkuli ilin sen malhelpo. Ni uzas ĝin ĉi tie same por esprimi principajn doktrinojn de Budhismo. Se iu ajn doktrino konformas al “Darmaj Sigeloj”, oni povas rigardi ĝin kiel veran instruon de la Budho. Se oni mastras la “Darmajn Sigelojn”, ili povas kompreni ĉiujn darmojn sen malhelpo. Jen kial ili nomiĝas “Darmaj Sigeloj”. Se ni aldonas “Nirvano estas serena” post “Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj” kaj “al ĉiuj darmoj mankas egoo”, ni nomas ilin Tri sigeloj de la Darmo. Aldoninte “Ĉiuj malpuraj darmoj kondukas al sufero” ni havas la Kvar Sigelojn de la Darmo.

  21. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de “Ĉiuj kleŝoj kondukas al sufero”?

  R: Kleŝo signifas mensan afliktiĝon. Laŭ opinio de Budhismo, ordinaraj homoj ne komprenas la veron, ke ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas kondiĉe laŭ la naturo de efemereco kaj senegoo. Ili avide kroĉiĝas al la efemeraj aferoj, kaj persiste serĉas “min” aŭ “mian” spite la darmojn de senegoo. Tio nomiĝas iluzio, kiu kondukas al mensa afliktiĝo (kleŝo), do ĝi ankaŭ nomiĝas mensa afliktiĝo (kleŝo). Ekzistas multaj specoj de afliktiĝoj, kiel avido, (raga) kolero aŭ malamo (dosa), iluzio (moha aŭ avijja) aŭ senscieco pri la vero de efemereco kaj senegoo. Ni prenas tiujn tri kiel tri venenojn. Kune kun aroganteco (mana), suspektemo aŭ dubo, kaj eraraj vidpunktoj (micĉa-ditti, kiel la kredo en eterneco aŭ sassata-ditthi, la kredo en malkonstanteco aŭ ucĉeda-ditthi), ili estas ses fundamentaj kleŝoj. Kleŝoj estigas diversajn karmojn. Karmojn montras agoj de la korpo, (kaya-kamma), parolo (vacl-kamma) kaj menso (mano-kamma). Kleŝo kaj karmo kondukas al estonta renaskiĝo de korpo kaj menso (nama-rupa) kiel ĉielulo, homo, inferulo, demono aŭ besto. Se estiĝas kleŝoj, rekreiĝas karmoj kaj denove reestiĝas la korpo kaj menso. Tiu ĉi cirklo de vivo kaj morto (samsaro) daŭras senfine kaj konsistigas suferon. Kiam ni parolas pri la homa vivo, ni ĝenerale kredas, ke ekzistas ok specaj suferoj (dŭkha), kiuj estas la suferoj de naskiĝo, kiu estas doloro suferata en la utero kaj dum la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, apartiĝo de la amata afero, kontakto kun la malamata afero, senkapableco akiri deziraĵon, kaj kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj. La kroĉiĝo al la kvin kuniĝoj estas kleŝo, kiu estigas korpon, senson, percepton, sensformiĝon kaj konscion. La kvin kuniĝoj siavice estigas kleŝon, do ili nomiĝas kuniĝoj de kleŝo. La fluo de la kvin kuniĝoj konstante ŝanĝiĝas, kaj estas plena de suferoj el naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Do la kvin kuniĝoj estas suferaj. Ni povas resumi, ke laŭ diro de budhoj, en la mondo plenas senfina sufero, kiu estas nek estigita per si mem, nek dependa al iuj dio-kreintoj, nek estiĝinta per hazardeco. La suferoj estiĝas pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kiel ni diris antaŭe, kleŝoj estigas karmojn, kaj karmoj estigas suferojn de naskiĝo kaj morto. Jen la budhisma ekspliko pri Dependa Origino de sufero. Por pli vasta analizo, mi parolos pri “la dek du ligoj de Dependa Origino”.

155
Sutro de cent paraboloj / 55. Lojala Subulo
« je: aprilo 19, 2014, 11:19:46 ptm »
  55. Lojala Subulo

  Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la subulon: "Kion vi deziras? Mi donacos ĉion ajn al vi laŭ via deziro."

  Sed la subulo respondis: "Kiam vi bezonas razi vian barbon, bonvolu lasi min fari tion por vi."

  La reĝo respondis: "Se plaĉas al vi tion fari, mi plenumos vian deziron."

  Tiu malsaĝulo estis mokita ĉiuj aliaj. Li povus akiri altan rangon kaj duonan teritorion, sed li postulis nur humilan okupon.

  Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj. Estas tiel malfacile akiri la homan vivon, renkonti budhismon kaj budhan instruon, kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra truo de la ligna tabulo sur la maro. Sed kiam ili havas malfacile atingeblan homan vivon kaj budhismon, ili kontentiĝas pri observado de nur malmulte da disciplinoj pro sia malsaĝo kaj ne plu klopodas por la perfekta nirvano. Ili ne havas ambicion pri la progreso, sed kontentiĝas pri la malĝustaj aferoj.

156
Sutro de cent paraboloj / 54. La kapo kaj vosto
« je: aprilo 19, 2014, 11:08:03 ptm »
  54. La kapo kaj vosto

  Iam vivis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: "Mi devas rampi antaŭe." La kapo respondis: "Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?" Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉis arbon kaj neniel sin movis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.

  Iuj instruistoj kaj lernantoj ankaŭ kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj, sed ili ĉiam gvidas antaŭe; la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro la juneco, la lernantoj ne bone scias disciplinojn kaj ofte rompas ilin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj renaskiĝas en infero pro la rilato inter si.

157
Forumo pri vortoj / Prova vorto "pratjekabudho"
« je: aprilo 19, 2014, 10:46:00 ptm »
Pratjekabudho: (Sanskrito: pratyekabuddha; Pali-lingvo: Paccekabuddha): Arahanto en la dua ŝtupo de Hinajana budhismo. Pratjekabudho naskiĝis en la mondo sen budhismo, tamen li iluminiĝis per meditado pri principo de kaŭzo kaj rezulto.

158
Forumo pri vortoj / Prova vorto "ŝravako"
« je: aprilo 19, 2014, 10:03:47 ptm »
ŝravako: (sanskrito: srāvaka; Pali: Sāvaka)  Budha disĉiplo arahantiĝinta per praktikado de budhismo. Ŝravako apartenas al la unua ŝtupo de hinajana budhismo.



159
Forumo pri vortoj / Prova vorto "joĝano"
« je: aprilo 19, 2014, 09:02:04 ptm »
Joĝano: (pali-lingvo: yojana; sanskrito: Yojana)
Laŭ "Vortaro de Pali lingvo" ĝi estas  longunuo de ĉirkaŭ 14 kilometroj.
Laŭ  "Pali-Engliŝ Dictionary"  ĝi distancas cirkaŭ 7 mejlojn.
Laŭ "The seeker's glossary of Buddhism" la longeco varias je 9.6, 18, kaj 24 kilometroj.

160
Sutro de cent paraboloj / 53. Reciproka venĝo
« je: aprilo 18, 2014, 08:04:49 ptm »
53. Reciproka venĝo

  Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn masaĝi po unu el la piedoj aparte de tempo al tempo.

  La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia.

  Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono.

  Post kiam li revenis, li koleris pro tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.

  Iuj lernantoj de budhismo ankaŭ kondutas same. La lernantoj de mahajano riproĉis hinajanon, dum la lernantoj de hinajano reciprokis ilin pri mahajano, kaj tiel ili detruas budhisman instruon de ambaŭ skoloj.

161
Sutro de cent paraboloj / 52. Mizikisto kaj la reĝo
« je: aprilo 18, 2014, 07:57:49 ptm »
52. Muzikisto kaj la reĝo

  Iam antaŭe, muzikisto ludis muzikon por la reĝo kaj tiu promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam la muzikisto postulis la pagon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson.

  La reĝo do diris al li: "Vi ludis muzikon, kiu nur plaĉis al miaj oreloj. Kaj mi promesis pri pago ankaŭ por plaĉi al viaj oreloj.”

  La rezulto en la homa vivo ankaŭ estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondo de homoj kaj ĉieluloj povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al sono de muziko.

162
Sutro de cent paraboloj / 51. Komuna servistino
« je: aprilo 18, 2014, 07:57:35 ptm »
51. Komuna servistino

  Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu miajn vestaĵojn." Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?" Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.

  Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj.

163
Esperanta novaĵo / La 68-a elsendo de Retradio BRE
« je: aprilo 17, 2014, 04:12:32 ptm »
  Retradio 68/2014-04-20
  Saluton, karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 68-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1657
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
  Elsendlisto
  Budhisma sutro
  31. Dungi metiiston de argilaĵo
  32. Komercisto ŝtelinta oron
  33. Haki arbon por preni frukton
  Budhismaj rakonto
  3-8. La rakonto de paŝtisto Nando
  Budhisma muziko
  Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
  Budisma scio
  Demandoj 1-9 de ĉapitro 2
  Valora homa vivo
  Vasta animstato
  Bonan aŭdeblecon al vi!

164
Sutro de cent paraboloj / 50. Kuraci la ĝibon
« je: aprilo 17, 2014, 09:21:34 atm »
50. Kuraci ĝibon

  Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj konsultis kuraciston por resaniĝi. La kuracisto ŝmiris buteron sur la korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian malutilon. Mortinte, ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn pro sufero.

165
Sutro de cent paraboloj / 49. Disputo pri la trovitaj haroj
« je: aprilo 17, 2014, 09:21:14 atm »
  49. Disputo pri la trovitaj haroj

  Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.

  Unu el ili diris: "Jen barbo de ermito."

  La alia diris: "Ne, tio estas haroj de bruna urso."

  Tiam ĉe la rivero loĝis ermito. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti de li instruon. La ermito tuj elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo."

  La ermito ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 [11] 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 ... 33