Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Olivier

Paĝoj: [1]
1
Forumo pri Budhismo / Dika budho
« je: marto 31, 2013, 12:08:15 atm »
Mi demandas min kial oni ofte reprezentas budhon kiel dika homo...mi opinias, rilative al sia epoko kaj al sia spirita vivo, li devas esti maldikan homon...ĉu iu havas klarigon pri tiu stranga afero ? Dankon pro via respondo.

2
Budhisma albumo / La greka Budho
« je: marto 22, 2013, 06:53:17 atm »
Budho laŭ la greka-budhisma arto de Gandhara
Musée Guimet, Paris

3
Forumo pri Budhismo / Kiam grekoj renkontis Budhon...
« je: marto 22, 2013, 06:47:17 atm »
Dum la IVa jarcento aK, la macedono Aleksandro lanĉis siajn armeojn al la konkerado de Azio cele al venki la persan malamikon. Post lia morto, en la jaro 323 aK, disvolviĝis greka reĝlando, la ŝtato de Gandhara kies la teritorioj egalas je la aktualaj zonoj de nordorienta Pakistano kaj orienta Afganio. Tiu lando troviĝis je la kruciĝo de la grandaj civilizacioj kiel la greka, la persa kaj la barata. Tiuj riĉaj influencoj impulsis la kreadon de elektita civilizacio kaj kultura sinkretismo kiuj miksis la grekajn pensadon kaj arton kun budhismo. Oni nomis la arton kreitan en tiu provinco : la grek-budhisma arto.
Ekzemple, en la antikva urbo de Aï Khanoum, en la aktuala nordoriento de Afganio, oni povis trovi belan grekan urbon kun stupoj, hindaj kaj grekaj temploj. Greka kaj persa influencoj videblis kun la reprezentadoj de Bodhisatvo aŭ aliajn personojn de la budha mitologio.
Tiel, iuj statuoj (vidu unu el ili en la paĝo "Budhisma albumo") montras budhon sub la trajto de Apolon, la suna dio de la antikvaj grekoj. Aliaj reprezantadoj figuras Budhon je la bildo de la heroo Heraklo.

La unuaj reprezantadoj de Budho naskiĝis en tiu regiono kaj same, ankaŭ ŝajnas ke la mahayana skolo havas sian devenon tie. Eble la renkonto inter la greka pensado kaj barata budhismo donis naskiĝon je tiu reformo de budhismo. Tio montras ankaŭ ke okcidenta kaj orienta pensado ne estas tiel malsimilaj kiel oni kutimas pensi. Ili povas sin influi unu la alian.

Tiu arta stilo daŭrigis ĝis la 7a jarcento. Por vidi nun kelkajn mirindaĵojn de tiu epoko, necesas viziti paskitanaj muzeoj sed en mia lando, en Francio, kelkaj el ili estas videblaj en la pariza museo nomata Musée Guimet....kiun mi vizitis en 2009 ! Bonan memoraĵon ! Do se iam vi venas en Parizo, ne hezitu vidi la gandharan arton.

http://www.guimet.fr/fr/component/glossaire/?word=Gandh%C3%A2ra

Paĝoj: [1]