Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 07, 2014, 08:36:05 ptm

Titolo: 1. Malaĝulo manĝas salon
Afiŝo de: Miaohui je januaro 07, 2014, 08:36:05 ptm
  1. Malsaĝulo manĝas salon

  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en la manĝaĵon.

  Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, la malsaĝulo pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne farus la manĝaĵon des pli bongusta?”

  La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro sia malsaĝo. Tio damaĝis lian gustosenton kaj suferigis lin.

  Tio signifas, ke iuj praktikantoj de aliaj religioj sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj kiam ili aŭdis, ke oni povas atingi sukceson en sia religia praktikado per abstinado de manĝo, sed ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similis al la malsaĝulo, kiu manĝis nur salon, opiniante, ke ĝi estas bongusta, sed fine suferis pro tio.