Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 21, 2013, 07:51:27 ptm

Titolo: 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
Afiŝo de: Miaohui je junio 21, 2013, 07:51:27 ptm
  32. La Budho kaj malsana monaĥo

  Iutage, la Budho vizitis monaĥejon. Li preterpasis ĉelon, en kiu kuŝis monaĥo suferanta de terura malsano. Kvankam en la monaĥejo loĝis aliaj monaĥoj, tamen neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, la Budho ekprizorgis la suferanton. Li alvenigis Anandan kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran litaĵon kaj mildigis lian doloron.

  Poste la Budho deadmonis la monaĥojn de ilia senhelpemo kaj kuraĝigis ilin prizorgi la malsanulojn kaj suferantojn. Li konkludis per diro: “Kiu ajn servas al malsanuloj kaj suferantoj, tiu servas simile al mi.”
Titolo: Re: 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
Afiŝo de: Petro je junio 22, 2013, 05:45:42 ptm
Vi uzis la vorton "ĉambro" por monaĥo, sed, laŭ mi, la ĝusta vorto estu ĉelo, ekz. por ermito, des pli ke tiu monaĥo estas malsana. Tiel oni povas kompreni, ke la Budho riskis sian vivon, helpante al tiu simpla homo.
Poste vi parolis pri "ignoro". Tie, la vorto povas esti ĝusta, ĉar temas pri intenca nescio. Tamen la intenco ne estis en la ago "ne zorgi", sed en la atento al aliaj, do mi lasas vin prijuĝi la aferon. Ĉu vi konis tiujn uzojn por tiuj vortoj ?
Fakte la uzo venas de supozebla situacio, por akiri efekton pli malpli oportunan. Tio ofte sugestas la povon de iu kontraŭ alia. Ekzemple, en Eŭropo, oni parolas pri "abundo" aŭ "malsufiĉeco" kiuj estas kontraŭdirantaj. Sed justa vorto estus
"sufiĉeco" por paroli pri la riĉaĵoj en nia mondo. Abundo povas esti konsiderata, kiel troa, rilate al ekologia vidpunkto.
Ni povus senfine diskuti...
Tamen, mi ŝatus koni vian opinion, tute diskrete, koncerne tiujn aferojn.
Ĉiam samideane, por ke la komunikado restu efektiva !
Dankeme
Petro
Titolo: Re: 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
Afiŝo de: Miaohui je junio 23, 2013, 10:43:10 ptm
Dankon por via atentigo, kara amiko!
Mi faris refojan korekton kaj bonvolu atentigi min se vi trovos aliajn erarojn.
Ĉion bonan al vi!
Titolo: Re: 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 07:05:38 ptm
Ekzerco 32. La Budho kaj malsana monaĥo
  1. Kiu helpis la malsanan monaĥon?
  2. Kial la Budho riproĉis la aliajn monaĥojn?
  3. Kion li diris kiam li konkludis sian parolon?