Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 18, 2014, 07:57:35 ptm

Titolo: 51. Komuna servistino
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 18, 2014, 07:57:35 ptm
51. Komuna servistino

  Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu miajn vestaĵojn." Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?" Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.

  Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj.