Forumo BRE

ESPERANTO => Forumo pri vortoj => Fadeno komencita de: Miaohui je marto 19, 2014, 03:27:03 ptm

Titolo: upasako
Afiŝo de: Miaohui je marto 19, 2014, 03:27:03 ptm
upasak-o


 difino: Laika budhano kiu kondutas laŭ la kvin laikaj maksimoj de budho. sanskrite: upāsaka, palie: upāsaka, angle: Laity, lay adherent, lay follower, france: fidèle laïque, ĉine: 優娑塞, japane: ubasoku, sinsi
ekzemploj: "La kvar aroj de budhanoj estas: upasako, upasakino, bikŝuo, kaj bikŝuino."
observoj: MEV: "Laika budhisto... upāsaka <servisto, adepto> de upās <honori, sin doni al>".

Titolo: Re: upasako
Afiŝo de: Petro je marto 19, 2014, 08:20:13 ptm
Saluton ! Ĉu mi povas aldoni tiun koncernan dosieron ?
Kore
Petro
Titolo: Re: upasako
Afiŝo de: Miaohui je marto 19, 2014, 11:39:50 ptm
Dankon por via helpo.
En la "Ĉina-esperanta vortaro" kaj "Esperanta-cxina vortaro" de nia lando, la vorto estas "upsako", tamen mi opinias, ke "upasako" estas pli bona, cxar ĝi pli proksimas al la originala formo.