Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 10, 2014, 10:36:46 atm

Titolo: 3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
Afiŝo de: Miaohui je januaro 10, 2014, 10:36:46 atm
  3. Malsaĝulo vundita pro la piroj

  Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese ĵetis pirojn sur lian kapon kaj vundis lin. La malsaĝulo eltenis tion silente anstataŭ forkuri.

  Vidinte tion, alia homo diris al li: "Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis via vundiĝo?"

  La malsaĝulo respondis: "La malsaĝa batanto havas nur forton anstataŭ saĝon. Vidinte, ke mia kapo estas senhara, li prenis ĝin kiel ŝtonon. Li batadis mian kapon per piroj kaj vundis ĝin."

  La homo diris: "Vi mem estas malsaĝa, kial vi opinias, ke la alia estas tia? Se vi ne estus malsaĝa, kial vi ne scias forkuri anstataŭ esti senĉese batita ĝis via kapvundiĝo."

  Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ praktiki meditadon, observi regulojn kaj lerni instruon, ili nur atentas pri la ekstera majesteco por allogi profiton. Ili agas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiga batado sed opinias, ke la alia estas malsaĝa.