Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 15, 2014, 06:58:48 ptm

Titolo: 43. Granda ofero por bagatelaĵo
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 15, 2014, 06:58:48 ptm
43. Granda ofero por bagatelaĵo

  Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.

  Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.