Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 03, 2014, 04:48:09 atm

Titolo: 67. La Lasta kuko
Afiŝo de: Miaohui je junio 03, 2014, 04:48:09 atm
67. La Lasta kuko

  Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaŭ manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: "Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la lastan kukon." Post la interkonsento, neniu el ili ekparolis plue por la kuko.

  Post momento, entrudiĝis rabisto por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn.

  Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. La edzo ankoraŭ sin tenis silenta kvankam li vidis tion.

  La edzino ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis sian edzon: "Malsaĝulo! Kial vi ne krias pri la rabisto pro la kuko? "

  La edzo aplaŭdis per la manoj kaj diris kun rido: "Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos neniom al vi."

  Neniu el la homoj povis sin deteni de rido kiam ili informiĝis pri tio.

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili sin ŝajnigas trankvilaj kaj silentaj por famo kaj profito, sed suferas atencon de diversaj rabistoj el siaj kleŝoj, kaj eĉ ne timas perdon de bono kaj falon en tri amarajn vivstatojn. Kvankam ili deziras al la liberiĝo, tamen ili absorbiĝas en amuziĝo kun la kvin deziroj. Ili eĉ ne scias la danĝeron droninte en la suferego tute simile al la malsaĝulo.