Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 06, 2014, 03:42:38 ptm

Titolo: 32. Komercisto ŝtelinta oron
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 06, 2014, 03:42:38 ptm
32. Komercisto ŝtelinta oron

  Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon.

  Aĉetanto de oro bruligis oringoton de komercisto por taksi ĝian verecon. Poste, la alia komercisto ŝtelis la bruligitan oron kaj kaŝis ĝin en sian kotonon.

  La kotono tute cindriĝis pro la bruligita oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis ambaŭ oron kaj kotonon.

  Iuj de aliaj religioj same plagiatis instruon de Budhismo kaj aldonis ĝin en sian doktrinon kun mensogo, ke ĝi estas ilia doktrino anstataŭ budhisma instruo. Tamen tio detruis ilian doktrinon kaj malkaŝis ilian ŝteladon. La afero similis al la malkaŝiĝo pri la ŝtelado de oro.