Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 28, 2014, 07:05:15 atm

Titolo: 8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el reĝa trezorejo
Afiŝo de: Miaohui je januaro 28, 2014, 07:05:15 atm
  8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo

  Iam antaŭe paŝtisto priŝtelis trezorejon de la reĝo kaj forkuris malproksimem. La reĝo elsendis homojn al diversaj lokoj por kapti lin. Fine oni trovis kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestaĵojn. Li respondis: "La vestaĵojn mi heredis de mia avo."

  La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestaĵoj. La vestaĵoj ne apartenis al la paŝtisto, do li tute ne sciis kiel sin vesti per ili konvene. Li surpiedigis tion, kion oni portis sur la manoj kaj surkapigis tion, kion oni surhavis ĉirkaŭ la talio.

  Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj parolis pri tio. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj apartenus al via avo, vi devus scii kiel surporti ilin. Kiel vi surportis ilin malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestaĵoj ne apartenas al vi, sed estas priŝtelitaj de vi."

  Mi prenas la rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas la Budhon kaj la trezoro simbolas la Darmon. La malsaĝa paŝtisto simbolas kredantojn de aliaj religioj. Preninte la budhan instruon, ili metas ĝin en sian doktrinon kiel sian propran scion. Tamen pro ilia nekompreno al ĝi, ili uzas ĝin malĝuste kaj mistifikas aliajn homojn, anstataŭ klarigi la veran signifon. Ili similas al la paŝtisto, kiu ŝtelis trezorajn vestaĵojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili, nek povis sin vesti per ili konvene.