Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 [33]
481
Feliĉa homa vivo / Plej amema patrino
« je: januaro 10, 2013, 10:58:25 atm »
   
  Oni kutime opinias, ke adoptaj patrinoj ne estas tiel amemaj al siaj adoptaj infanoj, tamen tion neas iu retamikino, kiu rakontis al mi pri sia adopta patrino antaŭ nelonge.

   Ekde la infaneco ŝi estis adoptita de virino, kiu havas grandan aĝon kaj longan edzinecon, sed ne propran infanon. La adoptaj gepatroj dorlotis ŝin kiel sian propran infanon. Kiam ŝi estis tri aŭ kvar jara, ŝia adopta patrino naskis ĉarman kaj amindan bebon, kiu plaĉis al ĉiuj en la familio. La knabino estis tro dorlotita kaj ĵaluzema. Vidinte la plaĉan bebon, ŝi malamegis lin timante, ke tiu forrabos de ŝi la gepatran amon. Profite de la okazo resti sola kun la bebo, ŝi puŝis la bebon de sur la lito kaj kaŭzis lian morton pro la falo. Kiam la adopta patrino revenis hejmen, ŝi estis trafita de la timinda vidaĵo. Tamen anstataŭ puni la knabineton, ŝi prenis ŝin en sian sinon kaj ploregis dolore. Baldaŭ la adopta patro revenis, kaj la patrino tuj mensogis, ke ŝi mem faligis la bebon pro malatento dum la nutrado al li. Regate de granda kolero, la adobta patro prenis longan bastonon kaj bategis la edzinon. La knabineto timiĝis, kaj tuj sin kaŝis en la sinon de la bonkora patrino. Tolerante la bategon de la patro, la patrino laŭ eble protektis la knabineton per sia korpo.
   
  De post tio, ili tri daŭre vivis kiel antaŭe. La adopta patrino ne plu naskis bebon, kaj la knabino estis amata kiel antaŭe. Post nelonge, la adopta patro forpasis pro malsano kaŭzita de troa tristeco. La patrino rifuzis fondi novan familion. Ŝi nur tenis la malfacilan vivon kune kun sia adopta filino.

  Dudek jaroj forpasis, kaj la bonkora patrino kuŝis sur la lito en mortula vesto. Akompanate de la bonkora maljunulino, la filino estis plena de bedaŭro, ke ŝi rabis la feliĉon de la patrino havi propran filon. Ŝi povis fari nenion ol ploregi ĉe sia patrino. Rigardante ŝin ameme, la maljunulino diris malfacile kun mallaŭta voĉo: "Estu trankvila, mia kara. Mi ne ellasis la sekreton!" Dirinte, ŝi eligis sian lastan spiron kaj forpasis kun rideto sur la vizaĝo.

482
Verkado kaj tradukado / MOVITA: Por bone lerni Esperanton
« je: januaro 09, 2013, 09:59:33 ptm »

483
Pri Esperanto / MOVITA: Mi flugos al Koreio la 16an de Jan. 2013
« je: januaro 09, 2013, 09:56:29 ptm »

484
Saluton, kara samideano.
Ekde nun mi publikigas mian tradukon "Bona demando kaj bona respondo" en alia forumo "http://www.budhano.cn/forumo/index.php?topic=19.0" Mi esperas, ke vi korektu por mi dum via tralegado, kaj samtempe viaj opinioj, komentoj pri la traduko kaj pliaj demandoj pri budhismo estas bonvenaj ĉi tie.

485
Budhismaj Monaĥejoj / Monaĥejo Tiefosi
« je: januaro 09, 2013, 09:44:52 ptm »
Monaĥejo Tiefosi 
 havas longan historion. Laŭ historiaj notoj, Malvermeta Monaĥejo konstruiĝis sur Malvarmeta Monto dum la lasta periodo de Sui-dinastio (581-619 p.K). Dum Ming-dinastio (1368-1644 p.K) en la monaĥejo prezidis Monaĥoj Ljaŭkun, Ljaŭĉan, Ljaŭŝji kaj Ljaŭĉe, kies pentraĵoj estas vivecaj kaj restas ĝis nun. Tiam la monaĥejo estis prospera kaj en ĝi loĝis pli mil monaĥoj kaj multaj upasakoj. Dum la regperiodo de Reĝo Wanli en Ming-dinastio, incendio okazis en la monaĥejo, kaj ĉio forbruliĝis krom nur fera budha statuo alta de 2.2 metroj. Oni movis la feran statuon ĉe la montpiedon, kie estis ruino de malnova stacio ĉe la Silka Vojo. Nova monaĥejo konstruiĝis en la nomo Tiefosi (Monaĥejo de Fera Budho) pro la fera statuo. Poste fuĝantoj kaj vagantoj ekkonstruis dometojn kaj fiksloĝiĝis ĉe la monaĥejo, kaj kaj de tio iom post iom estiĝis granda vilaĝo, kies nomo estas ankaŭ Tiefosi.

  En la periodo de la Ĉina Respubliko multaj haloj en la monaĥejo malkonstruiĝis por fondi lernejon, kaj restis nur malnova halo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Poste oni detruis ankaŭ la malnovan halon kaj detruis la feran statuon de la budho en tiama politika movado. En la monaĥejo restas nur tolaj pentraĵoj de tri budhoj kaj de ceremonio por elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn. Oni konservis la ilin aparte en la Kultura Domo de la Gubernio kaj Muzeo de imperiestrina tombejo en Monteto Qianlin kiel historiajn restaĵojn. Post la efektiviĝo de registara politiko pri religioj, ke oni havas rajton kaj liberecon por sia kredo, la lokaj budhanoj invitis Majstron Ĝenŭen (Zhenwen) por refondi la monaĥejon. Majstro Ĝenŭen monaĥiĝis en 1941, ordiniĝis kiel bikŝuo en Monaĥejo Gŭanĝi (Guangji) de Pekino, kaj iam estis estroj en diversaj monaĥejoj en Pekino, Sicŭan (Sicuan) kaj aliaj lokoj sinsekve.

  En 1985 Majsro Ĝenŭen decidis konstruigi la monaĥejon en la loko de la antaŭa monaĥejo post la interkonsiliĝo kun lokaj registaroj kaj gvitantoj, kaj komencis la konstruadon. Li farigis feran budhan statuon altan je du metroj en 1991, kaj konstruigis halon por ĝi. Tiel la monaĥejo konformiĝis kun sia nomo.

  Nun en la monaĥejo estas tri pordoj, pordaj haloj, turoj por tamburo kaj sonorilo, halo de Ĉielaj Reĝoj, Halo por la Budho, Halo por Fera Budho, Etaĝdomo por Budhismaj Sutroj, Halo por Predikado, Halo por Patrono de budhismo, Halo por Patriarkoj, Manĝejo, Abatejo, Liberejo kaj duetaĝaj loĝdomoj. La konstruaĵoj kovras areon de 16000 kvadrataj metroj. Kun kompakta aranĝo kaj fajnaj strukturoj de konstruaĵoj, Tiefosi fariĝis fama monaĥejo por lerni kaj praktiki budhismon. Nun en la monaĥejo estas tri ekzempleroj da Tripitakaj Verkoj de Budhismo. La sonoj de matena sonorilado, vespera tamburado kaj la recitado de sutroj aŭdiĝas eĉ malproksime. Sennombraj homoj budhaniĝis en la monaĥejo.

  Post la forpaso de Majstro Ĝenŭen en 2000, Majstro Ŝoŭjan (Ŝouyang), lia disĉiplo, transprenis la respondecon administri la monaĥejon laŭ lia volo. Majstro Ŝoujan kolektis monkontribuon kaj konstruigis halojn por Budhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo kune kun apartaj statuoj en la monaĥejo, kaj konstruigis pagodon kaj pagodan korton sur la Malvarmeta Monto. Krom tio, li ankaŭ gvidis budhanojn de la monaĥejo planti arbojn kaj florojn, kaj tiel faris la monaĥejon pli bela kaj kvieta.

  Nun la konstruado de la monaĥejo jam atingis la antaŭan celon, kaj konstruaĵoj jam havas deziritan skalon. Do oni elkore bonvenigas budhanojn el diversaj budhismaj skoloj kaj diversaj landoj, kaj eklaboras por eduki budhanojn. Nun ni jam fondis apartajn kursojn por budhismo kaj Esperanto, por provizi pli favorajn kondiĉon kaj medion por budhismaj praktikado, lernado, disvastigo, kaj ankaŭ diversaj aktivadoj pri budhismo kaj Esperanto.

 

486
Bona demando kaj bona respondo / 1. Kio estas Budhismo
« je: januaro 09, 2013, 09:22:36 ptm »
1. Kio estas Budhismo
  
  Demando: Kio estas Budhismo?
  Respondo: La nomo Budhismo devenis el la vorto 'bodhi', kiu signifas iluminiĝon. Do ni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis el la sperto de Sinjoro Sidarto Gotamo, konata kiel Budho Ŝakjamunio, kiu iluminiĝis en la aĝo de 35 jaroj. Nun Budhismo estas pli ol 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 380 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis azia filozofio, sed nun ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.
  
  Demando: Do Budhismo estas nur filozofio, ĉu ne?
  Respondo: La vorto "filozofio" devenis el du vortoj 'philo' signifanta amon kaj 'sophia' signifanta saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo. Ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas pene disvolvi nian intelektan kapablon ĝisplene por perfekta komprenado. Ĝi ankaŭ instruas nin disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas ne nur ordinara filozofio, sed la plej supera filozofio.
  
  Demando: Kiu estis la Budho?
  Respondo: En la jaro 563 a.K. bebo naskiĝis en reĝa familio de Norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li profunde kortuŝiĝis pri la suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon al homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, iris al la grandaj religiaj instruistoj en tiu tempo kaj lernis de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj la metodon sin liberigi de tio. Fine, post ses-jaraj studado, klopodado kaj meditado li subite iluminiĝis kaj spertis, ke ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Poste li vivis 45 jarojn, dum kiuj li travojaĝis nordan Hindion por instrui sian eltrovon al homoj. Liaj kompato kaj pacienco estis legendaj kaj li havis milojn da sekvantoj. Kiam li forpasis en la 80-a jaro, li estis maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena.
  
  Demando: Se li nomiĝis "Budho" nur post la iluminiĝo, kio estis lia nomo antaŭ tio?
  Respondo: La familia aŭ klana nomo de la Budho estis Gotamo, kiu signifas "plejbonan bovon". Bovo estis simbolo de riĉeco kaj prestiĝo en tiu tempo. Lia propra nomo estis "Sidarto", kiu signifas "realigtan celon". Oni kutime supozas, ke tian nomon reganto donis al sia filo.
  
  Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho, ke li forlasis siajn edzinon kaj infanon?  
  Respondo: Probable ne estis facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis longatempe antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis fari elekton, ĉu li sin dediĉu al la familio aŭ la mondo. Fine, li sin dediĉis al la tuta mondo pro sia granda kompato, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Anstataŭ malrespondeco, eble tio estis la plej signifoplena ofero, kiun li faris.
  
  Demando: Se la Budho jam mortis, kiel li povas helpi nin?
  Respondo: Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ inspiras kaj ĝojigas nin. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed kiam ni legas iliajn kondutojn kaj atingojn, ni ankoraŭ ricevas inspiron por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas homojn; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras homojn kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur la Budho havas tiel grandan potencon milojn da jaroj post sia morto.
  Demando: Ĉu la Budho estis dio?
  Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estas dio, la infano de dio kaj eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin mem kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.
  
  Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?
  Respondo: Estas diversaj adoroj. Kiam oni adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos la laŭdojn, ricevos la oferojn kaj respondos la preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. La alia adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Ni stariĝas kiam instruisto venas en la klasĉambron; ni manpremas kun altrangulo kiam ni renkontas lin; ni salutas kiam oni ludas nacian himnon. Ĉio tio estas gestoj de respekto kaj adoro, kaj montras nian admiron al speciala persono aŭ afero. Jen adoro, kiun budhanoj praktikas.

  Statuo de la Budho kun ambaŭ manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas, ke ni strebu por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la incensa aromo rememorigas nin pri trapenetra influo de virto; la lampo rememorigas nin pri lumo de scio, kaj la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankemon al la Budho pro liaj instruoj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.
  
  Demando: Sed mi aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
  Respondo: Tiu onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. La difino pri idolo en vortaro estas "bildo aŭ statuo adorata kiel dio". Ni jam scias, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estas dio. Kiel ili kredus, ke peco da ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti diversajn kredojn de si.
  En Taŭismo, oni uzas la desegnon de "Jino kaj jango" por simboli konkordon inter kontraŭaj aferoj. En Siĥismo, oni prenas glavon kiel simbolon de spirita lukto. En Kristanismo, oni rigardas fiŝon kiel simbolon de Krista ĉeesto kaj la krucon kiel simbolon de lia sindediĉo. En Budhismo, la statuo de la Budho rememorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo kaj pri la fakto, ke Budhismo estas homocentra anstataŭ diocentra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenemon. Do la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel la diro, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrian formon.
  
  Demando: Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
  Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ ignori tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas klopodi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vere, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj ne nur troviĝas en Budhismo, sed ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. 
  Estas vortoj en budhismaj verkoj:
  Se iu suferas de malsano, sed ne petas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne petas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9
  Oni rajtas juĝi nek Budhismon nek ajnan religion se ili ne praktikas ĝin konvene. Se vi volas scii la verajn instruojn de Budhismo, legu budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene. 
  
  Demando: Mi ofte vidas vorton "Darmo", kion ĝi signifas?
  Respondo: La vorto "Darmo" (sanskrite "Dharma") havas multajn signifojn, sed en Budhismo la ĉefa signifo estas vero, realeco, efektiveco kaj la vera fenomeno de aferoj. Ni konsideras la budhajn instruojn kiel veron, do ni mencias ilin kiel Darmon.
  Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
  Respondo: Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, Budhiĝis kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante monaĥejojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.
  
  Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
  Respondo: Se temas pri ekonomia povreco per malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malalta vivkvalito per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando ekonomie potenca kaj riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas ignoritaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al infanoj kaj toksiĝemo estas ĉefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj eksgeedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradiciajn budhismajn landojn, vi trovos tre malsaman situacion.
  Gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksgeedziĝo kaj memmortigo estas raraj, kaj ankoraŭ fortaj estas tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respekto al aliuloj. Kvankam ekonomie postiĝintaj, ili eble havas pli superan vivkvaliton ol lando kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj. 
  
  Demando: Kial ni malofte aŭdas pri filantropiaj aferoj de budhanoj?
  Respondo: Eble pro tio, ke budhanoj ne opinias sian bonfaron fanfaroninda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian harmonion. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Premion Magsaysay pro sia bonega laboro inter toksomaniuloj. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara laborado helpi senhejmajn infanojn en kamparoj. Kaj kiel grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel sian religian praktikon same kiel faras aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.
  
  Demando: Kial estas tiel multaj malsamaj specoj de Budhismo?
  Respondo: Tiel multaj estas la specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, kristaligita sukero, siropo kaj sukera pulvoro, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉe. Oni produktas sukeron en malsamajn formojn por diversaj uzoj. Budhismo estas sama. Troviĝas Teravada Budhismo, Zena Budhismo, Purlanda Budhismo, Jogacara Budhismo kaj Vaĝrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston de libereco.
  Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Oni interpretas Budhismon dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj forme, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Noblaj Veroj kaj Nobla Okera Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj inkluzive de Budhismo jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diferenco inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unuj al aliaj.
  
  Demando: Vi certe estimas Budhismon, do laŭ mi vi opinias nur vian religion vera dum ĉiujn aliajn falsaj.
  Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas post diligenta kaj grandanima esplorado pri aliaj religioj. Kiam vi studas malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komunaĵoj ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de la homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke homoj bezonas ŝanĝi siajn sintenon kaj konduton por plibonigi sian nunan situacion. Ĉiuj instruas etikon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, malavarecon kaj socian respondecon, kaj ĉiuj akceptas la ekzitecon de iuj absolutaj formoj. Ili uzas diversajn lingvojn, nomojn kaj simbolojn por priskribi kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, aperas maltoleremo, aroganteco kaj mempraveco.
  Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Jen estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. Ĝi estas cawan." Poste la anglo elprenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj, dirante: "Mi povas pruvi, ke ĝi estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei, kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi estas certe pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas la ĉinan lingvon ol aliajn lingvojn, do ĝi estas bei. " Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Malgraŭ ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, ĝia utileco estas teni akvon por trinki. Ĉesigu la argumenton, sed trinku; ĉesigu la kverelon, sed mildigu vian soifon." Jen budhana sinteno al aliaj relgioj.
  
  Demando: Iuj diras, ke ĉiuj religioj efektive estas samaj. Ĉu vi konsentas kun ili?
  Respondo: Religioj estas fenomenoj tro komplikaj kaj diversaj por resumi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhanoj eble diras, ke ĉi tiu aserto havas elementojn de ambaŭ vero kaj malvero. Budhismo instruas, ke ne troviĝas dio, sed ekzemple Kristanismo instruas, ke ekzistas dio. Budhismo diras, ke Iluminiĝo estas havebla por ĉiu, kiu purigis sian menson, dum Kristanismo insistas, ke la saviĝo estas akirebla nur por tiuj, kiuj kredas je Jesuo. Mi opinias, ke tio estas tre gravaj diferencoj. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:
  "Se mi parolus lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonoranta kupro aŭ tintanta cimbalo. Se mi posedus la profetpovon kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉiajn sciojn, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo sed ne havus amon, per tio mi nenion profitus. Amo estas pacienca kaj bonkora; Amo ne envias; amo nek fanfaronas nek arogantas, nek kondutas maldece, nek ĉasas sinprofiton, nek facile koleriĝas, nek malpuriĝas de malbono, nek ĝojas pri maljusteco sed kunĝojas pri vereco. Ĝi ĉiam toleras, ĉiam fidas kaj ĉiam persistas." I. Kor. 13-7
  Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj supernaturaj potencoj haveblaj por ni, nia kapablo profeti estontecon, kaj la forto de nia kredo aŭ ĉiaj ekscesaj gestoj fareblaj. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj, Budhismo kaj Kristanismo certe estas malsamaj. Sed pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj. La saman dirus Budhismo kaj aliaj religioj.
  
  Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?
  Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone difini la vorton "scienco". Laŭ vortaro scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo eksplikanta ĝeneralajn naturajn leĝojn depende de la videblaj kaj pruveblaj faktoj. Ĝi estas branĉo de la scio, ĉion el kiu oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la Kvar Noblaj Veroj, la esencaj instruoj de Budhismo, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero asertas, ke sufero havas naturan kaŭzon, kiu estas avido difinebla, spertebla kaj mezurebla por ni. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, sufero estas forigebla simple per forigo de sia kaŭzo anstataŭ dependo de supernatura estulo, kredo aŭ preĝoj. Tio estas facile komprenebla. La kvara Nobla Vero, metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de speciala konduto. La konduto estas ankaŭ pruvebla. Kiel scienco, Budhismo forigas la koncepton pri supernatura estaĵo kaj eksplikas la originon kaj okazon de la universo laŭ naturaj leĝoj. Ĉio ĉi certe montras la sciencan spiriton. Krome, la Budho konstante konsilis, ke ni esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto anstataŭ blinde kredi. Tio sendube havas sciencan trajton. La Budho diris en la fama Kalama Sutro:
  "Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ famo aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ antaŭjuĝo al ideo aŭ alies ŝajna kapablo, kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed sekvu la aferon tiam, kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda laŭ la vidpunkto de saĝuloj, kaj oni pruvas per praktikado kaj observado, ke ĝi kondukas al feliĉo." A.I,188
  Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifoplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:
  "La religio de la estonteco estos kosma religio. Ĝi transcendus personan dion kaj evitus dogmojn kaj teologion. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi baziĝus sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj naturaj kaj psikaj aferoj kaj signifoplena unueco. Budhismo konformas al tiu ĉi priskribo. Se estas iu ajn religio, kiu povas kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi estas neniu alia ol Budhismo."
  
  Demando: Foje mi aŭdis, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas ĉi tiu termino?
  Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okera Vojo alian nomon, majĵima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas esti rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj, kaj fine ili fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj eksceson. Antikvaj romanoj kutime diris pri "Modereco en ĉiuj aferoj", kaj budhanoj tute konsentas kun tio.

  Demando: Mi legis, ke Budhismo nur estas speco de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj Hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj. Ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortojn karmo, samadio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kaŭzas homan opinion, ke ambaŭ religioj estas samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas tra la eksteraj similecoj, ni vidas, ke ambaŭ religioj estas evidente malsamaj. Ekzemple hinduoj kredas je supernatura dio dum budhanoj ne. Unu el la ĉefaj instruoj de hinduisma socia filozofio estas la ideo pri kasto, kiun Budhismo firme kontraŭas. Puriga rito estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi ne havas sian lokon en Budhismo. En budhismaj verkoj ofte estas priskriboj pri budhaj kritikoj al la instruoj de bramanoj, la hinduismaj pastroj, kaj ili ankaŭ tre emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.

  Demando: Sed la Budho vere kopiis de Hinduismo la ideon pri Karmo, ĉu ne?
  Respondo: Hinduismo vere instruas doktrinojn pri karmo kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed ĝiaj priskriboj pri ambaŭ instruoj estas tre malsamaj ol la budhismaj. Ekzemple Hinduismo diras, ke ni estas destinitaj de nia karmo dum Budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de unu vivo al la alia dum Budhismo neas, ke ekzistas tia animo. Budhismo diras, ke ĝi estas konstante ŝanĝebla fluo de reestiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter ambaŭ religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se la instruoj de Budhismo kaj Hinduismo estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpripense kopiis la ideon de aliaj.
  Foje okazis, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluado estis bona ekzemplo. En la jaro 1858, ĵus antaŭ ol eldoni sian faman libron La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon unu de la alia, sed per sia aparta studado pri la sama fenomeno ili ekhavis la saman konkludon pri tio. Do eĉ se hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke hinduismaj sanktuloj akiris per enrigardo disvolvita en la meditado malklaran ideon pri la karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj precize.

487
Verkoj kaj tradukoj / Traduko:BONA DEMANDO KAJ BONA RESPONDO
« je: januaro 09, 2013, 08:51:01 ptm »
ENHAVO

   Antaŭparolo
   1-1. Kio estas Budhismo
   1-2. Kio estas Budhismo
   1-3. Kio estas Budhismo
   2. Bazaj Konceptoj pri Budhismo
   3. Budhismo kaj Ideo pri Dio
   4. La Kvin Principoj
   5. Reenkarniĝo
   6. Meditado
   7. Saĝo kaj Kompato
   8. Vegetarismo
   9. Fortuno kaj sorto
   10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
   11. La Budhismaj Verkoj
   12. Historio kaj Disvolviĝo
   13. Budhaniĝo
   14. Iom da Diroj de la Budho
  Pri la Aŭturo........................................................ 127
    

490
Budhismo kaj Esperanto / Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi
« je: januaro 09, 2013, 01:45:35 ptm »
  Ekde la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie oni subtenas Esperanton.
  En la aktivado ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijing, Suzhou, Ĉangsha kaj Wŭan. Okazis en la monaĥejo budhisma kurso pri homa vivo kaj diversaj kunsidoj pri Esperanto. Oni rondvojaĝis en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj faris recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” sinsekve en la ĉina lingvo kaj Esperanto. Samideanoj Yuan Yongming kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado pli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj Budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboradon inter ambaŭ kampoj.

491
Budhismo kaj Esperanto / Eldoniĝis la disko "Budhismaj Rakontoj"
« je: januaro 09, 2013, 01:33:44 ptm »
   
  Saluton, karaj samideanoj!
  En la fino de la jaro 2012 eldoniĝis la esperanta disko “Budhismaj Rakontoj” per fervora helpo de samideanoj budhanaj kaj esperantistaj. En la disko estas 93 rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho Ŝakjamunio, kreinto de Budhismo. La interesajn rakontojn esperantigis Miaohui kaj voĉlegis sinjoro Zhao Jiangping el Ĉina Radio Internacia. Ni distribuas la eldonitajn diskojn senpage, kaj ĉiuj interesiĝantoj pri tio povas skribi al Miaohui por havi kompleron. La retadreso de miaohui estas: miaohui@budhano.cn  La rakontoj estas ankaŭ aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj ĉe la podkasto de la Retejo “Budhana Retejo Esperantista”. La adreso de la retejo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
  Nun ni klopodas por pretigi eldonan kotizon de la libro “Budhismaj Rakontoj” konforma al la disko. La eldonitajn librojn ni ankaŭ distribuos senpage al samideanoj. Ĉiuj monkontribuo kaj helpo pri tio estas bonvenaj.


492
Esperanta novaĵo / Bonvenon al ĉiuj samideanoj
« je: januaro 09, 2013, 11:20:23 atm »
Hodiaŭ mi sukcese instalis foruman sistemon, kiu subtenas Esperanton. Mi do prenos ĝin kiel forumon en mia esperanta retejo. Per la forumo ni povos komuniki pri diversaj aferoj en Esperanto pli facile.

Paĝoj: 1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 [33]