Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je februaro 14, 2014, 10:25:57 atm

Titolo: 13. Koleremo
Afiŝo de: Miaohui je februaro 14, 2014, 10:25:57 atm
  13. Koleremo

  Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.

  Ĝuste tiam tiu homo pasis preter la pordo kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolanton kaj batis lin per ambaŭ manoj.

  Oni demandis: “Kial vi batas lin?”

  La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diraĉis, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi batas lin.”

  Oni diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”

  Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.

  La drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉaĵoj. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri tio.