Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 10, 2014, 02:17:37 ptm

Titolo: 80. Klistero
Afiŝo de: Miaohui je septembro 10, 2014, 02:17:37 ptm
80. Klistero

  Iam iu suferis de interna malsano kaj petis helpon de kuracisto. La kuracisto proponis, ke li ricevu kuracadon per klistero, kaj ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo.

  Sed la malsanulo englutis la preparitan klisteraĵon antaŭ la reveno de la kuracisto. Pro tio lia ventro ŝveliĝis kaj ege suferigis lin. Li neniel plu povis elteni.

  Reveninte, la kuracisto demandis al la malsanulo mirigite: "Kio okazas al vi? "La malsanulo respondis: "Mi englutis la medicinaĵon kaj suferas de tio neelteneble."

  La kuracisto riproĉis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel uzi ĝin." Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Ili volas lerni diversajn metodojn de meditado kaj kontemplado. Kiam ili bezonas kontempladon pri malpuraĵo, ili praktikas spiran meditadon. Kaj kiam ili bezonas spiran meditadon, ili kontemplas pri la ses sferoj. Ili praktikas mise kaj senvice, suferis de turmentiĝo kaj eĉ perdas la vivon pro tio. Anstataŭ peti instruon de bona instruisto, ili mispraktikis la meditan metodon, simile al la malsaĝulo, kiu manĝis la malpuraĵon.