Forumo BRE

BUDDHISMO => La vivo de la Budho => Fadeno komencita de: Miaohui je aŭgusto 30, 2013, 09:05:20 ptm

Titolo: 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 30, 2013, 09:05:20 ptm
  2-20. La kverelado ĉe Kosambi

  En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambi. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du grupoj de monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri disciplina kodo dum la alia el spertuloj pri la budhaj instruoj.

  La Budho klopodis laŭ multaj metodoj por ĉesigi la kvereladon, sed post kiam ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj, kaj retiriĝis al Pailejaka Arbaro finfine.

  Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis lian bezonon. Ĝi purigis liberan spacon en la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. La elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho ĉiutage. Vidinte la agon de la elefanto, iutage ankaŭ simio alportis abelejon al la Budho kiel sian oferaĵon.

  Trovinte, ke la Budho foriris sole al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter monaĥoj, loĝantoj de Kosambi ne plu donis almozon al la kverelantoj. La informo pri tio atingis Anandan en Savati. En la fino de la pluva sezono Ananda speciale vizitis la Budhon kaj informis lin, ke lian instruon deziras homoj, precipe tiuj en Savati. Tiel la Budho revenis al Savati konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis peti pardonon de la Budho. Pro la kverelado en Kosambi, la Budho faris instruon, en kiu li diris:

  “Oni devas esti kun saĝaj homoj, sed ne la malsaĝaj.

  Estus pli bone vivi sole se ni ne povas trovi bonajn amikojn.

  Ne kunestu kun malsaĝuloj.”
Titolo: Re: 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Afiŝo de: Petro je aŭgusto 30, 2013, 11:38:01 ptm
Kara,
Jen maloportunaj vortoj, kiujn mi ne komprenis:
"vinajaj reguloj": kio estas tio ? (nova vorto ? vidu la kunmetitan dosieron)
"similio": ĉu "simio", eble ? (tria alineo, kvara frazo)
"gonajn": ĉu "bonajn" ? (sesa alineo)
Kore
Petro
Titolo: Re: 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Afiŝo de: Miaohui je aŭgusto 31, 2013, 07:14:02 atm
Jes, ankaŭ Vinaja estas nova vorto en nova PIV.
La tajperarojn montritajn de vi mi jam korektis dum mi ĝisdatigis la tradukon. Dankon por via helpo!
Titolo: Re: 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Afiŝo de: Miaohui je junio 22, 2014, 11:49:56 ptm
Ekzerco 2-20. La kverelo de Kosambi
  1. Kiuj du partioj kverelis?
  2. Kiu prizorgis la Budhon kiam li estis en Pailejaka Arbaro?
  3. Kion faris la homoj en Kosambi?
  4. Kio estis la admono de la Budho?