Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je julio 21, 2013, 03:34:33 atm

Titolo: Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je julio 21, 2013, 03:34:33 atm
Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi

  La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xi’an-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
  Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas arko.gong@qq.com (arko.gong@qq.com), kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn