Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 09, 2013, 07:58:41 ptm

Titolo: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: verdeca je januaro 09, 2013, 07:58:41 ptm
Pasintjare en Japanio okazis terura cunamo ,kaj ĝi igis pli 20 000 homojn perdi sian karan vivon kaj oni scivole demandis ,cxu en Japanio ofte okazas cunamo,la respondo jesas .do la termino CUNAMO  fariĝas esperantlingva vorto ĝuste devenanta  el la japana lingvo .kaj en nia lando ofte okazas tajfuno pricipe somere kaj aŭtune ,kaj ankaŭ la termino TAJFUNO fariĝas esperantlingva vorto el la cxina lingvo.Kvankam mi malmulte sciis terminojn tamen mi ŝatas lerni .cxar mi volas fari vocxan interparoladon kun diverslandaj geesperantistoj.Hieraŭ mi organizis konversacion en skajpo kaj ĝin partoprenis ne nur cxinaj sed ankaŭ eŭropaj kaj amerikaj esperantistoj ,kaj la etoso estis internacia .kaj mi pasis mian vesperan tempon kun miaj geamikoj kun granda ĝojo kaj plezuro.Ĉu tian sperton vi havis
Titolo: Re: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: Petro je marto 01, 2013, 06:13:47 atm
Kara Verdeca, mi nomiĝas Petro el Francio. Mi respondis al via demando pri tajfuno sed ne vidis respondon al mia afiŝo ĉi teme. "tajfuno" estas PIVa vorto, kies difino tekstas tiel : "ciklono, aŭ ŝtorma forta vento, relative ofta en Japanio kaj Ĉinio inter Majo kaj Novembro. Mi esperas, ke vi vidis ĉeeston de nova dosiero pri vortoj, por trovi ĝustajn signifojn, eĉ en detalaj nuancoj. Se vi konas tiajn vortojn, pri kiuj vi estas dubema, ne hezitu partopreni en la difinoj, kiel ĉiuj Esperantistoj, kiel en la uzoj, kiam ni serĉas la plej taŭgajn vortojn por uzoj ne bone konataj.
Dankon por viaj dezirataj kontribuoj.
Kore
Petro
Titolo: Re: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: verdeca je marto 01, 2013, 05:52:36 ptm
Elkoran dankon al mia franca amiko Petro pro via komentado pri la cxinlingvo-devena termina vorto" tajfuno".Via komentado estas tute ĝusta laŭ mia opinio.Kvankam nur kelkaj vortoj cxinaj fariĝas esperantlingvaj vortoj ,tamen tio signifas ,ke esperanto konsistas el la tutmondaj lingvoj.
Titolo: Re: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: Petro je marto 03, 2013, 12:35:20 atm
Nedankinde, kara amiko. Mi petas vin, ke vi serĉu aliajn vortojn el la ĉina, kiujn oni ne trovas en la PIV, se eblas. En ĉindevena libro, nome "Bronza Tigro", esperantigita de 'Seimin" (kiu estas tiu samideano, mi tute ne scias !), Ĉina Esperanto Eldonejo, mi jam trovis kelkajn, mi jam parolis pri "osmanto", kiu estas "sweet olive" en la angla lingvo. Mi ne konas tiun arbon, sed estas belaj fotoj kaj priskribo, kiuj sufiĉos, laŭ mi. Ni povas aserti, ke osmanto respondas al la specio Osmanthus fragrans. Ĉu tiu ĉi venas de Ĉinio? Eble jes, ni vidos ĉu aliaj homoj konsentos fari el tiu radiko internacian radikon, ĉu ne ?
Mi alte taksas vian kunlaboron kaj salutas.
Sincere via,
Petro
Titolo: Re: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: verdeca je marto 04, 2013, 05:52:19 ptm
Jes. ankaŭ somanto estas nova vorto en nia esperantujo,ankaŭ mi  kelkfoje vidis ĝin tamen ĝi ne  devenas el la cxina lingvo .En mia memoro mia instruisto diris al mi ,ke ĝi devenas el la japana lingvo.Nur bedaŭrinde mi ne scipovas la japanan lingvon ,do mi ne povas certi, cxu ĝi fakte devenas el la japana lingvo aŭ ne
Titolo: Re: Termino kutime devenas el rilata lando
Afiŝo de: Petro je marto 04, 2013, 06:59:59 ptm
Ni povas aldoni "osmanto" al nia "trezoro", kiel japandevena, ĉu ? La kutimo fari bonsajojn el normalaj arboj venas de Japanio. Mi esperas, ke Japanoj reĝustiĝos la aferon, kiam ili ekscios pri tio.
Ĝis, kara amiko,
Petro