Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:12:36 ptm

Titolo: 84. Bati hundojn pro luna eklipso
Afiŝo de: Miaohui je septembro 10, 2014, 03:12:36 ptm
  84. Bati hundojn pro luna eklipso

  Iam antaŭe, kiam la reĝo de asuroj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis la malheliĝon de la luno al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Pro liberiĝi el sufero de la malamo, kolero kaj malsaĝo, ili kuŝis sur la dornoj kaj sin turmentis per varmo, simile al la malsaĝuloj, kiuj batis hundojn pro la luna eklipso.