Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je januaro 09, 2013, 11:20:23 atm

Titolo: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 11:20:23 atm
Hodiaŭ mi sukcese instalis foruman sistemon, kiu subtenas Esperanton. Mi do prenos ĝin kiel forumon en mia esperanta retejo. Per la forumo ni povos komuniki pri diversaj aferoj en Esperanto pli facile.
Titolo: Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
Afiŝo de: anniespera je januaro 09, 2013, 01:07:37 ptm


 :)
Titolo: Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
Afiŝo de: Zhao Venki je januaro 09, 2013, 01:19:30 ptm
Bona forumo! ;D
Titolo: Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:21:53 ptm
Bonvenon al vi, karaj samideanoj!
Titolo: Re: Bonvenon al cxiuj samideanoj
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 01:24:45 ptm


 :)

Mi opinias, ke vi perdis la enhavon por la respondo antaŭ via afiŝo.
Titolo: Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: anniespera je januaro 09, 2013, 01:36:49 ptm

Eble jes.  :)
Titolo: Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: verdeca je januaro 09, 2013, 06:16:57 ptm
Nia majstro Miaohui ĉiam serĉas Ŝancon por propagandi kaj disvolvi nian lingvon.Kvankam Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo tamen ankaŬ fremda lingvo krom denaskaj esperantistoj Ĝi estas ,do oni devas konsumi ne nur multe da libera tempo sed ankaŬ multe da energio por ellerni Ĝin .Tamen feliĉe nia majstro Miaohui laŬeble liveras al ni bonan kondiĉon por nia lernado.Mi kiel lernanto de Esperanto elkore dankas lin pro lia granda kontribuado .
Titolo: Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: Miaohui je januaro 09, 2013, 06:48:50 ptm
Vi estas tro modesta, kara amiko.
Mi konsentas kun vi pri la lernado de Esperanto. Laŭ mi, spertaj esperantistoj estas kultiritaj en la praktikado post la lernado, sed ne la lernado, kiu nur donas al ni bonan bazon por plua praktikado. Mi esperas, ke la forumo donos al ni pli da ŝanco praktiki nian lingvon.
Se bezonas, ni povas lanĉi novan kategoriojn  kaj subkategoriojn por kontentigi disversajn interesojn de samideanoj. Do viaj opinioj kaj proponoj por plibonigi nian forumon estas bonvenaj. :D
Titolo: Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: Petro je februaro 24, 2013, 02:39:42 atm
Por diversigi novajn kategoriojn en la fadenoj, mi proponas krei : "vortojn (kiel serĉi)", "frazojn (kiel komponi aŭ kompreni)", "tekstojn (kiel verki)", "artaĵojn (kiel krei)", "analogojn aŭ sinonimoj (aŭ per kio oni anstataŭigas esprimon, en proksima senco)".
La celo estas ĉiam peti al si argumentarojn por serĉado aŭ kreado (aŭ eĉ majstra artlaborado). Same, la problemo povas kuŝi en frazoj aŭ tekstoj, aŭ eĉ artaĵoj, same kiel en analogaj esprimoj.
Mi klarigas : ni ĉiuj serĉas vortojn, sed kiel serĉi ? Ĉu per argumentaro (Ĉu la vorto taŭgas por esprimi ion) aŭ per celado (kion la vorto devas bildigi ?) ?
Mi esperas, ke vi komprenos min. Se estiĝas duboj pri tio, ne hezitu skribi al mi. Se vi vidas mankojn en miaj esprimoj, aŭ erarojn en mia pensmaniero, same faru. Ni ĉiuj estas verkistoj, kaj artaj kreantoj, se eblas.
Kore
Petro
Titolo: Re: Bonvenon al ĉiuj samideanoj
Afiŝo de: Miaohui je februaro 25, 2013, 07:44:04 ptm
Dankon por via trafa propono. Do se eble, ni aldonos specialajn kategoriojn kaj forumojn por tio. Kaj ĉu vi volontas kiel modifisto aŭ prizorganto de la kategorioj kaj forumoj?