Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je februaro 17, 2014, 07:39:17 atm

Titolo: 16. Akvumi sukerkanon
Afiŝo de: Miaohui je februaro 17, 2014, 07:39:17 atm
  16. Akvumi sukerkanon

  Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: "Premion ricevos tiu, kiu plantos bone, kaj punon ricevos tiu, kiu plantos malbone."

  Unu el ili pensis: "Sukerkano estas dolĉa. Se mi premos el sukerkano dolĉan sukon kaj per ĝi akvumos mian plantaĵon de sukerkano, la sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia."

  Li premis sukon el sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon de sukerkano por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵo, kaj li perdis ĉion.

  Ankaŭ iuj en la mondo estas samaj. Ili minacas kaj ekspluatas popolojn por eltrudi ilian havaĵon profite de siaj riĉeco kaj potenco kun intenco akumuli riĉaĵon por fari bonon. Ilia klopodo al merito rezultigas al ili fatalaĵon simile al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon, sed perdis ĉion.