Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je oktobro 06, 2014, 09:15:29 atm

Titolo: Postskribo
Afiŝo de: Miaohui je oktobro 06, 2014, 09:15:29 atm
Kvarversoj

  La komentarion mi faris kun humuraĵoj

  La ĝustecon de la senco decidas ĝia akordeco al la vero.

  Mia komentario similas al maldolĉa medicinaĵo

  Miksita kun sukero por kuraci seriozan malsanon.

  La ĝusta senco kun humuraĵo similas al la efika medicinaĵo.

  La ĝusta darmo kaj la nirvano lumigas la homan mondon.

  Oni prenas laksigaĵon por purigi sian korpon,

  Kaj tia inspiro venis el mia profunda meditado.

  Oni pakas medicinaĵon Agado per folioj,

  Kiujn ili ĵetas ŝmirinte vundon per la medicinaĵo.

  La humuraĵo similas al la folia pakumo, en kiu estas la vero.

  La saĝuloj prenas la veron kaj ĵetas la humuraĵon.

  Honorinda Sangasna verkis “La florkronojn de malsaĝuloj”.