Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:09:41 atm

Titolo: 69. Rapida Manĝado
Afiŝo de: Miaohui je junio 03, 2014, 05:09:41 atm
69. Rapida Manĝado

  Iam antaŭe, iu vojaĝis de la Norda Hindio al la suda. Li longe loĝis tie kaj prenis lokan junulinon kiel sian edzinon.

  Foje, apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li tuj englutegis haste spite al varmego.

  La edzino surpriziĝis kaj demandis: "Ĉi tie estas neniu rabisto por prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel rapide anstataŭ dece kaj malrapide?"

  Li respondis: "Jen sekreto. Mi ne rajtas malkaŝi al vi." Aŭdinde tion, la edzino des pli miris, kaj insistis pri la demando.

  La edzo respondis post longa hezito. Li diris: "Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste."

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili ne povas distingi bonon kaj malbonon, sed senhonte faras diversajn malbonojn, dirante, ke ili tiel kondutas ekde sia avo kaj ne rezignos tion ĝismorte, simile al la malsaĝulo, kiu imitis rapidan manĝadon, opiniante, ke tio estas bona metodo.