Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je februaro 24, 2014, 10:56:43 ptm

Titolo: 18. Proksimiĝi al la akrilo
Afiŝo de: Miaohui je februaro 24, 2014, 10:56:43 ptm
  18. Proksimiĝi al akrigilo

  Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.

  Ricevinte la mortan kamelon, la malriĉulo tuj eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, do li ekserĉis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis malgrandan akrigilon en la supera etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la senfeligadon.

  Tiel li supreniris multfoje por akrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Ne plu volante supreniri por akrigi la tranĉilon, li portis la kamelon sur la superan etaĝon por proksimiĝi al la malgranda akrigilo. Oni mokridis lin pri lia stultaĵo.

  Iuj malsaĝuloj detruas disciplinojn nur por sin profitigi per trezoro, kiun ili deziras uzi en bonfaro por renaskiĝi en la paradizo. Ili rikoltas tro malmulte kontraŭ la granda elspezo kvazaŭ ili portus mortan kamelon al supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.