Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:36:49 ptm

Titolo: Interhelpado necesas
Afiŝo de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:36:49 ptm
Hieraŭ mi tajpis frazon en babilejo de QQ, eraran.Poste du el miaj amikoj, certe kun suficxe bona kaj alta nivelo en nia esperantujo ,tuj korektis ĝin sed ne en la publikejo tamen en duopa babilejo .eraro cxefe rilatas al la vorto" garantii",kaj mi mistajpis garantigi.Tio montras ,ke el  nia esperantistaro amasas multaj bonkoraj esperantistoj kompreneble helpemaj .Fakte ,ni ,esperantistoj devas helpi unu la alian dum nia lernado . praktikado kaj ekzercado.Kun optimisto mi havas multajn vortojn por interŝanĝi ,cxar ni ambaŭ estas amantaj esperanton kaj laŭ eble plej multe faras propagandadon kaj disvolviĝon de nia lingvo . 
Titolo: Re: Interhelpado necesas
Afiŝo de: Petro je marto 03, 2013, 12:39:52 atm
Kara samideano,
Mi tute konsentas kun vi. Mi pretas helpi laŭ miaj scioj kaj petas reciprokecon.
Kore kaj amike
Petro
Titolo: Re: Interhelpado necesas
Afiŝo de: verdeca je marto 04, 2013, 05:33:57 ptm
Elkoran dankon al mia kara amiko Petro pro via konsento pri reciproka helpo.En nia vivo certe de tempo al tempo naskiĝas problemoj aŭ malfacilaĵoj malfacile solveblaj de si mem ,do ni bezonas alies helpon .Tio povas harmonigi nian mondon miaopinie.Ĉar nur oni donacas helpojn reciproke inter ni kaj nia vivo fariĝas pli glata kaj facila.