Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 [31] 32 33
451
Esperanta novaĵo / Informo pri Internacia festivalo de infana kinofarado
« je: februaro 27, 2013, 03:56:21 atm »

Jen informo pri internacia festivalo de infana kinofarado. Pri la detalaĵo bonvolu legi la aldonaĵon en tiu cxi paĝo.

452
Bona demando kaj bona respondo / 6. Meditado
« je: februaro 26, 2013, 06:25:08 atm »
6. Meditado
  
  Demando: Kio estas meditado?
  Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La palia vorto por meditado estas "bhavana", kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".
  
  Demando: Ĉu meditado estas grava?
  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscias, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesas al si mem: "Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca." Sed post horo li krias al sia edzino senkonscie simple pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.
    
  Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
  Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ kontraŭ la trafikaj reguloj, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel depresion, senracian timon aŭ skizofrenion. Opiniante, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas, sed iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elĉerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditado estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.
  
  Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
  Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, kiu estas "anapana sati" en la palia lingvo, kaj Ama Meditado, kiu estas "meta bhavana" en la palia lingvo.
    
  Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron, kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona maniero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspiroj kaj elspiroj. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj tirantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.
  
  Demando: Kiom longe mi devas mediti?
  Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.
  
  Demando: Kio estas Ama Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?
  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj regule praktikas ĝin, vi povas ekpraktiki Aman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine pri malamata persono, bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.
  
  Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado?
  Respondo: Se vi regule praktikas Aman Meditadon kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.
  Demando: Kiel tio eblas?
  Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Ama Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.
  
  Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
  Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.
  
  Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.
  Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti pri tio, kio okazas al ili sen penso pri la okazaĵo aŭ reago kontraŭ la okazaĵo.

  Demando: Kio estas la celo de tio?
  Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcesas ĝuste kompreni ĝin. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas doni positivan efekton sur nian vivon. La alia praktika avantaĝo de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo ne pro tio, ke ni jam disvolvas nian firman volon, sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.
  
  Demando: Do ĉu mi pravas se mi diras, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?
  Respondo: Jes. Tio estas la komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi", kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen "mi", kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
  
  Demando: Tio aŭdiĝas tre timinda.
  Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis per la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo iom post iom malfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperas same kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da personeca, socia kaj eĉ internacia konfliktoj originis el egoo kaj racia aŭ nacia fieroj, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" aŭ "Tio apartenas al ni!" Laŭ Budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.
  
  Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timinda. Kiel iluminiĝinto vivas sen senso de memo aŭ posedanteco?
  Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas vivi kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe ol la bezono por ĉiam esti pli bona kaj supera ol aliuloj? Aŭ ĉu vi ne sentas abomenon al la ĝeninda sento, ke vi eble perdos ĝin?" Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Nur neiluminiĝintaj homoj kiaj vi kaj mi havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.

 
  Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe oni devas mediti antaŭ ol ili iluminiĝas?
  Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.
  
  Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
  Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruistojn pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

  Demando: Mi aŭdis, ke psikiatroj kaj psikologoj vaste praktikas meditadon en la nuna tempo, ĉu vere?
  Respondo: Jes, vere. Nun meditado estas fame konata pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝin praktikas multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj en la nuna tempo same kiel en la antikveco.

453
Lernado kaj instruado / Sperto pri Mia Praktiko de Esperanta Parolado
« je: februaro 25, 2013, 07:39:28 ptm »
  

  Plaĉis al mi esperantaj legado, verkado kaj tradukado, sed tute ne parolado pro tio, ke mi ne interesiĝas pri interkomunikado. Kiam mi estis libera, mi preferis resti hejme legante, verkante aŭ tradukante. Tia kutimo daŭris ĝis mia relernado de Esperanto post multjara silentado. Sed mia neparolema kutimo ŝanĝiĝis pro la instigo de Sinjoro Michel el Francio.

  Mi ekuzis skajpon tuj post kiam mi ekrelernis Esperanton por praktiki mian lingvon, tamen pro mia mallerteco en parolado mi nur kuraĝis skribi anstataŭ babili kun aliaj en Esperanto. Foje mi hazarde ricevis salutmesaĝon el franca samideano Michel, kiu diras, ke li interesiĝas pri mi kaj volas kontaktiĝi kun mi. Mi konsentis, kaj ni ekreciprokis mesaĝojn. Samideano Michel havas kutimon paroli esperante, kaj parolas tre bone kaj flue, sed lia parolo estis malfacile komprenebla por mi. Li ĉiam volis paroligi min, sed tio tiel nervozigis min, ke mi ekkaŝis min de li kaj alilandaj samideanoj, kiuj emas paroli esperante. Foje, li sendis al mi eksteratendan mesaĝon, ke li vojaĝos al Ĉinio kaj vizitos min dum la restsado en nia lando! Mi tuj ekagis por praktiki miajn esperantajn paroladon kaj aŭdadon. Mi ne volis fariĝi surdmutulo antaŭ li. Mi ekaŭskultis sondokumentojn kaj disaŭdigojn esperantajn, kaj ankaŭ provis praktiki mian paroladon kun aliaj samideanoj kaj eĉ komencantoj. Tio iom post iom progresigis min. Dum la unua gastiĝo de Michel ĉe mi, ni interbabilis, sed ne tre multe. Dum la babilado mi konfesis al li honeste, ke mi ne tute komprenas lin. Li respondis, ke li ankaŭ ne tute komprenas min. Tio ridigis ĉiujn samideanojn en la ĉambro.

  Ekde tiam mi ekpraktikis aŭde kaj parole kiam mi havis liberan tempon, do dum la aliaj gastiĝoj de Michel, ni babilis pli kaj pli multe, kaj mi povis rakonti al li historietojn libere.

  Poste mi invitis usonan samideanon Sinjoron Dennis instrui BEKkurson en Duobao-monaĥejo. Antaŭ lia alveno mi intense praktikigis min aŭde kaj parole por esti lia interpretisto. Mi estis nervoza antaŭ la renkontiĝo, timante, ke mi ne komprenos lian esperanton, sed mi tuj trovis, ke lia parolo estas tute facile komprenebla! Dum la instruado de Sinjoro Dennis, mi jen aŭskultis, jen parolis kun li kaj aliaj samideanoj. Tio progresigis min tre multe. Adiaŭinte lin, mi bonvenigis hispanan samideanon Augusto, kaj trovis, ke lia parolo ne estas tiel malfacile komprenebla kiel oni informis min antaŭe. Antaŭ nelonge mi aranĝis la gastiĝon de pola samideano Sinjoro Daniel kaj praktikis multe ĉe li.

  Jen mia sperto: Ĉiuj povos fariĝi lertuloj se ili kuraĝas praktiki.

454
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la oka elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 25, 2013, 01:40:40 atm »
Saluton, karaj amikoj!
  Jam ekdisaŭdiĝis la oka elsendo de Retradio BRE. La elsendo daŭras 44 minutojn kaj konsisas el :
  Legendo pri la lanterna festo
  Budhisma scio: Ĉapitro 5: Renaskiĝo
  Budhisma rakonto: Kapro kaj pastro
  Rakonto: Rakonto pri fingringo
  Mi elkore esperas, ke nia elsendo povos doni al vi ĝuon kaj scion. La adreso por la elsendo: http://www.budhano.cn/podkasto
  Ĉion bonan al vi!

455
Bona demando kaj bona respondo / 5. Renaskiĝo
« je: februaro 22, 2013, 06:00:46 atm »
5. Renaskiĝo
  
  Demando: De kie ni homoj venas kaj kien ni iras?
  Respondo: Ekzistas tri eventualaj respondoj al la demando. La kredantoj de dio aŭ dioj kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili ekzistas per la volo de dio. Ili pasigas la vivon kaj poste iras al la eterna paradizo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Aliaj homoj kiel humanistoj kaj sciencistoj deklaras, ke individuo venas el embriiĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas, poste mortas kaj ĉesas ekzisti. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj.
  La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum la naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko ŝajnas maljusta, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro sia konduto dum nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. Oni ne indas eternan suferadon pro siaj nekredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj. Same, bona konduto de 60 aŭ 70 jaroj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la paradizo. La dua ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas multe pli da sciencaj atestoj por sin subteni, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditaj. Kiamaniere la fenomeno tiel mirinde kompleksa kiel homa konscio disvolviĝas dum nur naŭ monatoj ekde la simpla kuniĝo de spermatozoo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio estas konata branĉo de scienco, do la fenomeno kiel telepatio estas pli kaj pli malfacila por esti konforma al materialisma mensmodelo.
  Budhismo prezentas la plej kontentigan eksplikon pri tio, de kie homoj venas kaj kien ili iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj disvolviĝintaj kaj kulturitaj en tiu ĉi vivo denove formiĝas en la fekundigita ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas sian personecon kulturitan de mensaj karakteroj ambaŭ veninta el la pasinta vivo kaj formiĝinta en la nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝas kaj estas modifita de la konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado, gepatra influo kaj socio. Post morto de la homo, la menso denove sin formas en nova fekundigita ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj reenkarniĝo daŭras ĝis la ĉeso de la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido, malamo kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ reenkarniĝi, la menso atingas staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera atingo de Budhismo kaj celo de la vivo.
  
  Demando: Kiel la menso iras de unu korpo al alia?
  Respondo: Imagu, kiel funkcias radiaj ondoj. Radiaj ondoj estiĝas el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muziko. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, de kie ili disaŭdiĝas kiel vortoj kaj muziko. Tio similas al menso. Je morto de homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas allogita kaj ricevita de fekundigita ovo. Dum kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en la cerbo, de kie ĝi poste "disaŭdiĝas" kiel la nova personeco.
  
  Demando: Ĉu tio ne estas la animo aŭ memo, kiu pasas de unu korpo al la alia kiam iu renaskiĝas?
  Respondo: Laŭ la Budho ne. Fakte, li instruis, ke la kredo pri eterna animo aŭ memo estas iluzio kreita de egoo kaj ĝi poste akcelas la egoon. Kiam ni vidas, ke ne estas eterna memo, malaperas egoismo, narcisismo, orgojlo kaj memcentreco. La individuo estas fluo, sed ne fortika roko.
  
  Demando: Tio aŭdiĝas kondtraŭdira. Se ne estas egoo, eble ankaŭ ne ekzistas identeco, kaj se ne ekzistas identeco, kiel ni povas diri, ke ni renaskiĝis?
  Respondo: Ĝi similas al futbala teamo, kiu daŭras 95 jarojn. Dum la periodo centoj da ludantoj aliĝis al la teamo, ludis en la teamo por kvin aŭ dek jaroj, forlasis kaj estis anstataŭitaj de aliaj ludantoj. Eĉ se neniu el la antaŭaj ludantoj ankoraŭ troviĝas aŭ eĉ vivas en la teamo, estas valide diri, ke la teamo ekzistas. Malgraŭ la senĉesa ŝanĝiĝo, la identeco estas rekonebla. La ludantoj estas malmolaj, nefluaj estaĵoj, sed el kio konsistas la identeco de la teamo? Ĝiaj nomo, memoraĵoj pri la pasintaj atingoj, la sentoj, kiujn la ludantoj kaj subtenantoj havas al ĝi, la strategio de la unuo, kaj aliaj. Identeco ankaŭ estas sama. Malgraŭ tio, ke ambaŭ korpo kaj menso senĉese ŝanĝiĝas, estas ankoraŭ valide diri, ke la renaskiĝinta persono estas kontinueco de la mortinta homo - ne pro tio, ke iu sensanĝinta memo iras de unu al alia, sed pro tio, ke la identeco persistas en memoroj, inklinoj, trajtoj, mensaj kutimoj, kaj psikologiaj tendencoj.

  Demando: Bone, se ni ĉiuj vivis antaŭe, kial ni ne povas memori niajn antaŭajn vivojn?
  Respondo: Iuj homoj povas memori siajn antaŭajn vivojn almenaŭ dum sia infaneco. Sed estas vere, ke plej multaj homoj ne povas tion fari. Estas kelkaj kaŭzoj pri tio. Eble la naŭ monatoj en la utero antaŭ la renaskiĝo forigas ĉiujn aŭ plej multajn memorojn. Eble la ŝoko de ĉiuj trudiĝintaj novaj sentoj ĉe la naskiĝo post naŭ monatoj forigas ĉiujn antaŭajn memorojn.
  
  Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?
  Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj, en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj renaskiĝas en ĉielo; iuj renaskiĝas en infero; iuj renaskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas simile kiel homo. Same, anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisto, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe maltrankvilon kaj ĉagrenon. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.
  
  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?
  Respondo: Karmo estas la plej grava sed ne la ununura faktoro influanta, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agadon" kaj aludas la intencan aktivadon de niaj menso, parolo kaj korpo. Alivorte, nia nuna stato estiĝis multe pro tio, kiel ni pensis kaj kondutis en la pasinteco. Same, niaj nunaj penso kaj konduto influas, kia ni estos en la estonteco. Ĝentila kaj amema homo inklinas renaskiĝi en ĉiela stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe ĝuas plezurajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela inklinas renaskiĝi en infera stato aŭ kiel homo ĉefe travivanta malplezurojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, ardajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn inklinas renaskiĝi kiel malsata spirito, aŭ kiel homo suferanta pro avido kaj deziro. Ĉiu mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo simple daŭros en la sekva, do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.
  
  Demando: Vi menciis inferon. Ne diru, ke vi budhanoj kredas je infero.
  Respondo: Budhanoj ne kredas je infero se per infero vi diras pri la loko, kien juĝanta dio ĵetas ĉiujn siajn nekredantojn por puni ilin eterne. Budhano diras, ke tia ideo nur estas produkto de malsana kaj venĝema menso. Budhismaj terminoj "niraya" Kaj "apaya" kutime estas tradukitaj kiel infero, tamen ili signifas "degeneradon" Kaj "perdon". Krome, kruela kaj egoisma homo kreas por si mensan staton kaj sperton, kiuj estas ĉefe negativaj. La Budho diris: "La malsaĝuloj diras, ke infero estas sub la maro. Sed mi diras, ke infero estas nomo pri dolora sento ."(S.IV, 206)
  Mi montros al vi ekzemplon. Paranojulo vidas danĝeron, komploton kaj perfidon ĉie kvankam troviĝas nenio el tio. Estas lia penso, kiu faras lin konstante suspekti, timi kaj maltrankviliĝi. Neniu juĝas kaj poste kondamnas lin al negativa ekzisto. Li kreis tion por si mem. Plue, tia homo ĉiam havas eblecon sin liberigi el sia negativa penso kaj tiel, laŭ Budhismo, infero estas ne eterna. Ni ĉiam havas alian ŝancon.
  
  Demando: Do ni ne estas destinitaj de nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.
  Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Tio estas tuta celo de Budhismo. Jen kial unu el la ŝtupoj de la Nobla Okera Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco kaj kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas la viktimoj de tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des pli malfacile por homoj ŝanĝi ilin. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn okazojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj kondukas al malplezuraj rezultoj, kaj disvolvi la mensajn kutimojn kun plezuraj rezultoj. Meditado estas unu el la metodoj uzataj por modifi la mensan kutimon kiel paroladon aŭ sindetenon de parolado kaj agon aŭ sindetenon de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado por purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en la antaŭa vivo, tiaj tendencoj reaperis ankaŭ en la nuna vivo. Se ili estas iniciatitaj kaj disvolvitaj en tiu ĉi vivo, ili fariĝos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la sekva vivo. Tio baziĝas sur simpla kaj evidenta fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompeblaj. Kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi malfacile incitiĝas de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj travivaĵoj kutime estas pli feliĉaj.
  Nun ni faru alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasinta vivo, sed en la nuna vivo, vi ignoras plifortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble ne plu restos en via estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, eble malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos en la nuna aŭ sekva vivo, kaj alkondukos ĉiujn malagrablajn travivaĵojn, kiujn tiuj sintenoj kreis.
  Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj de pasinta vivo, vi vivas en nuna tempo kun tendencoj malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en via sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj liberiĝi el iliaj malagrablaj efektivoj.
  
  Demando: Ĉu Budhismo instruas, ke estas libera volo?
  Respondo: La Budho diris, ke estas tri falsaj vidpunktoj pri homa sperto. Ili estas, ke ĉio okazas hazarde, ke ĉio okazas pro la volo de supera dio kaj ke ĉio estas kaŭzita de pasinta karmo (Anguttara Nikaya 1173). Kiel mi diris antaŭe, nia karmo influas nin, sed ne determinas nin. Homa volo similas al rajdo de ĉevalo. Mi volas, ke la ĉevalo iru laŭ unu vojo je certa rapideco paŝa aŭ galopa, sed ĝi havas sian propran ideon. Se mi havas sperton kaj memfidon, mi povas farigi al ĝi kion mi volas. Se la ĉevalo opinias, ke mi estas malforta aŭ sensperta, ĝi ne atentas pri mia volo kaj faras precize tion, kion ĝi volas. Krome, la ĉevalo havas limitigitan kapablon ekster mia volo. Se mi volas ĝin iri 50 kilometrojn ĉiŭore, sed ĝi ne estas sufiĉe forta por iri tiel rapide, tio ne okazas malgraŭ kiom forte mi pelas kaj puŝas ĝin. Plezura rajdo sur ĉevalo konsistas el multaj faktoroj kaj tio estas sama kiel homa volo. Do vi povas diri, ke ni ne havas liberan volon. Kiel ĉiuj aliaj aferoj, nia volo estas limigita de kondiĉoj.
  Kompreneble, ju pli ni disvolvas nian volon, des pli da pacienco kaj persisteco ni havas, des pli ni povas ŝanĝiĝi en aktivaj metodoj. Tio estas la tuta celo de la Nobla Okera Vojo.
  
  Demando: Ĉu estas eble en la sekva vivo kontakti homojn, kiujn vi jam konas en tiu ĉi vivo?
  Respondo: Jes, certe. Iam vivis maljuna sinjoro kaj lia edzino, kiuj geedziĝis por multaj jaroj kaj profunde amas unu la alian. Ili diris al la Budho, ke ili amas unu la alian kaj volas fari la samon ankaŭ en la sekva vivo. La Budho respondis, ke se ilia intimeco estas forta, kaj se ili havas similajn nivelojn de fido, virto, malavareco kaj komprenemo, tio povos okazi. Kiam du homoj renkontiĝas kaj tuj havas reciprokan intimecon, kiu disvolviĝas en senĉesan kaj profundan amikecon aŭ amon, budhanoj povas diri, ke eble ili havis itiman rilaton en la antaŭa vivo. Tio ankaŭ estas alia pozitiva aspekto de renaskiĝo, ke la rilato inter homoj povas daŭri post morto.
  
  Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atesto, ke ni renaskiĝas post la morto?
  Respondo: Ne nur troviĝas scienca atesto subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas atestojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atesto por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atesto pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis al ŝi centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝis la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo same kiel ŝia priskribo ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis pro trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginia Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*.
  * legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, ĉarlotteville USA 1975.
  
  Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj.
  Respondo: Vi ne povas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin.
  Demando: Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?
  Respondo: La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Sed ni jam vidis, ke troviĝas atesto pri la okazo de la renaskiĝo, ĝi ne povas esti superstiĉo.
  
  Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
  Respondo: Jes. Thomas Hŭley, kiu respondecis pri la konduko de scienco al la brita lerneja sistemo en la 19-a jarcento, kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis:
  "En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon por konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo... Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin kiel absurdaĵon. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, ĉar oni povas provizi la grandan argumenton de analogeco."
  Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis:
  "Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Ŝanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis en unu jaro antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj travivaĵoj. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Hindianoj opinias, ke la reenkarniĝoj estas ordinaraj aferoj; la miriga afero en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Oni povas rigardi tiun ĉi kaj similajn kazojn kiel pliajn pruvojn pri la teorio de la nedetruebleco de memoro."
  Profesoro Julian Hŭley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas al sciencaj pensoj. Li skribis:
  "Troviĝas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto, simile al certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la nova materiala strukturo. La spirita individuo neniam pensas aŭ sentas ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso sen korpo... Mi povas pripensi, ke io eligita portas la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel radia mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso."
  Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al ni duan ŝancon por disvolviĝi. Henry Ford skribis :
  "Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en la nuna vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo trankviligas mian menson... Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni."
  Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi ankaŭ konsolas nin. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!
  
  Demando: Ĉio ĉi tio estas tre intelekte konvinka, tamen mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ havas iom da dubo.
  Respondo: Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiujn ideojn, kiujn vi komprenas kaj de kiuj profitas sen kredo pri renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.

456
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la sepa elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 17, 2013, 11:34:02 ptm »
Ekaŭdiĝis la sepa elsendo de Retradio BRE. La elsendo daŭras iom pli ol 40 minutoj kaj konsistas el budhisma scio, ĉina muziko,rakontoj kaj aliaj. Jen estas la sendlisto:

Aktualaĵo: Irana samideano vizitis Monaĥejon Tiefosi

Budhisma scio: Ĉapitro 4 de “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”

Ĉina muziko: “Danco de ora serpento”

Verketo: Budhana sintemp pri monda paco
Rakontoj: Reĝo Ĉentan kaj la reto
                     Vento kaj luno
                     Museto kaj lamao

La adreso por aŭskulto kaj elŝuto estas:  http://www.budhano.cn/podkasto
Bonvenon en nia elsendo, karaj amikoj!

457
Esperanta novaĵo / Irana samideano vizitis Monaĥejon Tiefosi
« je: februaro 15, 2013, 05:02:02 atm »
En la dekdua de februaro, Irana samideano Saed vizitis Monaĥejon Tiefosi akompanate de sinjoro Ĉielismo kaj Wan Ŝubin, estroj de Xi'an-a Esperanto-asocio. Ni faris interkomunadon pri Esperanto kaj aplikado de Esperanto en religia rondo,La estroj de la asocio speciale inspektis loĝkondiĉon por eksterlandaj instruistoj de eventuala somera semestro esperanta en tiu ĉi jaro.
Krome ni ankaŭ faris rondiron en la monaĥejo, vizitis la estintan restadejon de la monaĥejo kaj ankaŭ la lokan kavernan domon.

458
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la sesa elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 10, 2013, 08:20:07 ptm »
Ekdisaŭdiĝis lasesa elsendo de Retradio BRE. La elsendo konsistis el ĉina muziko, scio pri printempa festo kaj Bodisatvo Maitrejo, Budhisma rakonto "Reĝo Banjana Cervo" kaj vera rakonto "Mi ne estas sentaŭgulo". La lasta rakonto temas pri amiko, kiu retrovis sian memfidon en sia homa vivo kaj akiris sukceson pro helpo al aliaj ĵus kiam li decidis memmortigi pro deprimiteco. La elsendo daŭras iom pli ol 40 minutoj. La adreso por aŭskulti kaj elŝuti estas: http://www.budhano.cn/podkasto

459
Bona demando kaj bona respondo / 4. La kvin maksimoj
« je: februaro 07, 2013, 10:19:43 atm »
4. La kvin maksimoj

  Demando: Aliaj religioj akiris ideon pri ĝusteco kaj eraro el la ordonoj de dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta aŭ erara?
  Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el avido, malamo kaj iluzio, kaj ili kondukas nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el malavido, amo kaj saĝo, kaj ili helpas nin purigi la vojon al nirvano. En dio-centraj religioj vi bezonas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta aŭ erara, sed en homo-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundajn memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta aŭ erara. Etikoj baziĝintaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta aŭ erara, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj.
Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam mia intenco estas malproksima de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur al mi, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona laŭ la diro de la Budho. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.
  
  Demando: Ĉu Budhismo havas kodon de moralo?
  Respondo: Jes, la Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas nek mortigi nek damaĝi vivestaĵojn; la dua estas ne ŝteli; la tria estas ne fari seksan miskonduton; la kvara estas ne mensogi kaj la kvina estas ne preni alkoholaĵon kaj narkotaĵojn.
  
  Demando: Sed iam estas certe bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.
  Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziras vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de memzorgo (bona) kaj abomeno (malbona). La ago profitigos vin mem (bona), sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon (malbona). Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.
  
  Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.
  Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero kaj vivestaĵo havas siajn proprajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti tre atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi la delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, elsuĉi ĝian lastan sukon, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝas; riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimiĝas al malapero kaj montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ klimato ŝanĝiĝas. Se oni ne tiel haste farus ekspluaton, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.
  
  Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?
  Respondo: Laŭ diro de la Budho vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

  
  Demando: Se virino estas perfortita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?
  Respondo: Infano estiĝinta pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Tiu ne devas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas terura ŝoko por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tian, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ kriplajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi la vivon de la patrino. Sed mi diras honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj motivoj por detrui vivon.
  
  Demando: Se iu memmortigis, ĉu li rompis la unuan maksimon?
  Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble tiu faras tion pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj vivoj, dum memmortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la propra vivo, do tio kontraŭas maksimon. Sed la homoj, kiuj kontemplas memmortigon aŭ intencas memmortigi, ne bezonas sciigon, ke iliaj agoj estas eraraj. Ili bezonas niajn subtenon kaj komprenon. Ni devas komprenigi al ili, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo kaj subiĝo al ĝi, sed ne solvo al ĝi.
  
  Demando: Diru al mi pri la dua maksimo.
  Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por nin deteni de nia avido kaj por respekti alies posedaĵon.

  
  Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?
  Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por igi iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estu fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.
  
  Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?
  Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.

  Demando: se edziĝinta viro adultis je needziniĝinta virino, li rompis la trian maksimon. Sed kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi rompis la maksimon?
  Respondo: La cefa afero, kiu decidas, ĉu konduto estas bona aŭ malbona, estas homa intenco (cetana). Se la virino ne sciis, ke la viro estas edziĝinta, ŝi ne rompis la maksimon. Se ŝi suspektis, ke la viro edziĝis, sed decidis ne demandi lin por ke ŝi estu neniam certa kaj tiel evitu la respondecon, eble ŝi ne rompis la maksimon, sed kondutis en ia malbona fido kaj faris iom da negativa karmo por si mem. Kiel mi diris antaŭe, ne ĉiu ago estas 100% bona aŭ 100% malbona. Multaj aferoj faritaj de ni estas miksaĵo de bono, malbono kaj neŭtralo, kaj rezultas miksajn karmojn. Ni devas ĉiam klopode konduti kun senkaŝemo, honesteco kaj sincereco.
  
  Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo?
  Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generadon, amuziĝon, esprimon de amo kaj intimeco inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo, kie la loĝantara eksplodo jam fariĝis la ĉefa problemo, naskolimigo vere estas bona metodo.
  
  Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?
  Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en la socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhanoj estas tiuj, kiuj klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidindaj kaj honestaj.
  
  Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo en la mano kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?
  Respondo: Se mi havus bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogus kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol negativa mensogo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifus, ke mi savus vivon, mi devus tion fari. Mi ĉiam povas kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povas revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimojn ni devas observi kun granda zorgo kaj nur ignori en tre ekstremaj okazoj.
  
  Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?
  Respondo: Oni ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas sole, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konsolon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko estas detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.
  
  Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.
  Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?
  
  Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?
  Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Oni povas fumi kaj ankoraŭ esti vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estas ne konsilinda, tamen ĝi ne kontraŭas la maksimojn.
  
  Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.
  Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas nian praktikadon per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos paroli veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:
  "Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliintimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, neriproĉebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj ŝatataj de plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas en konvena tempo, kio estas prava kaj trafa pri darmo kaj pri maksimo. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn." M.I, I79

460
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la kvina elsendo de Retradio BRE
« je: februaro 03, 2013, 11:44:29 ptm »
Saluton, karaj amikoj!
Ĵus eksendiĝis la kvina Retradio BRE. La elsendo daŭras iom pli ol 36 minutoj. Jen nia sendlisto:

Budhisma scio
Budhisma rakonto: Prezisto
Budhisma muziko
Rakonto: Rankoro inter la patro kaj filo
Rakonto: Propono de majstro

La adreso de Retradio BRE: http://www.budhano.cn/podkasto
http://www.budhano.cn/pod/retradio/2013-02-03.mp3

461
Bona demando kaj bona respondo / 3.Budhismo kaj ideo pri Dio
« je: februaro 02, 2013, 06:26:59 atm »
3.Budhismo kaj ideo pri Dio
  
  Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?
  Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:
  "Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88
  Primitivuloj sin trovis en danĝera kaj malfavora mondo. Ilin konstante akompanis timoj pri sovaĝaj bestoj, pri neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, pri damaĝo aŭ malsano kaj ankaŭ pri naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam la aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli kredemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas en sia vivo. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. La Budho anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ per senracia kredo.
  La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj deklaras, ke dio estas vira; iuj deklaras, ke dio estas virina kaj iuj deklaras, ke dio estas neŭtra. Iuj deklaras, ke dio estas unuopa, kaj aliaj deklaras, ke dio estas triopa kun tri naturoj. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉe da atesto por pruvi la ekziston de la dio adorata de ili sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke malgraŭ tiel multe da malsamaj religioj uzas tiel multan inteligentecon en tiel multaj centjaroj por pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Ili eĉ ne povas konsenti inter si mem, kia estas la dio, kiun ili adoras. Budhanoj prokrastas la prijuĝojn ĝis aperos tia atesto.
  La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li sentas la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencio pri multaj budhanoj, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandajn senkapablecojn kaj handikapecojn, gigantajn senesperojn kaj malfacilaĵojn per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton.
  Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al la menso kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno. 
  
  Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?
  Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, kiuj provas respondi tiun ĉi demandon. En antikva tempo tiaj mitoj estis konvenaj, sed en la 21-a jarcento, la tempo de fiziko, astronomio kaj geologio, sciencaj faktoj jam anstataŭis tiajn mitojn. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen dependo de ideo pri dio.
  
  Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?
  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iras pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.
  
  Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazis mirakloj?
  Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvoj de ekzisto de dio. Ni aŭdis senrespondecajn deklarojn, ke resaniĝo okazis, sed ni neniam havis rektan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis nerektan raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ atrofiitan kruron, sed ni neniam vidis Ikso-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara.
  Ĉiuokaze, iam okazis aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.
  Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.
  Respondo: Ne. Iam antaŭe ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Observi la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por certigi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.
  
  Demando: Iuj homoj diras, ke ĉie estas la atesto pri la Dio. Ili diras, ke ĉiuj beleco de naturo kaj komplekseco de homa korpo estas pruvoj de plialta intelekto kaj bonkora kreinto.
  Respondo: Malfortune la ideo rompiĝas tuj kiam oni rigardas al la alia flanko de la naturo, kie estas lepraj bakterioj, kanceraj ĉeloj, parazitaj vermoj, sangsuĉaj insektoj kaj pestaj ratoj. Kiel la estaĵo de plialta intelekto povus projekti la aferojn, kiuj kaŭzas tiel multe da mizeroj kaj suferoj? Do haltu por konsideri, kiom da homoj mortas aŭ vundiĝas en tertremoj, malsekecoj, inundoj kaj cunamoj. Se vere ekzistus bonkora estaĵo, kial li kreus tiajn aferojn aŭ lasus ilin okazi?
  
  Demando: Se mi fariĝus budhano, mi estus soleca en la universo. Homoj, kiuj kredas je ia dio, ĉiam povas peti de li helpon kaj protekton kiam ili havas krizon. Mi opinias, ke tio estas kredo pli konsola.
  Respondo: Homoj, kiuj kredas je dio, pensas, ke dio helpas kaj protektas ilin. Sed fakte ne, ĉar ne ekzistas dio. La konsolo kaj fido eble sentitaj de ili venis de iliaj kredo, menso, sed de nenio, kion dio faris por ili. Ne estas atesto, ke homoj kredantaj je dio havas malpli da akcidentoj, vivas pli longe, suferas malpli da kancero, faras plibone en ekzamenoj kaj estas pli riĉaj aŭ malsamaj de homoj sen kredo je dio. Giganta jeto povas porti 600 pasaĝerojn. Se la jeto hazarde kraŝas, mortas ĉiuj 600 homoj, ĉu kredantoj de dio aŭ ne. Kiam okazis cunamo en 2004, 230000 homoj mortis pro tio, kaj el la viktimoj estis kristanoj, islamanoj, hinduoj kaj aliaj, kiuj kredas je dio, kaj ankaŭ budhanoj, kiuj ne kredas je dio.
  Ĉiuj el ni havas psikologian rimedon kaj inteligentecon por trakti malfacilojn en la vivo. Ni devas klopodi disvovi kaj plifortigi tiujn rimedojn anstataŭ dependi de plezurigaj sed netrovitaj kredoj.
  
  Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?
  Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava kaj ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la perfektan homon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco.
  Ni kredas, ke ĉio estas en la manoj de ĉiuj homoj se ili klopodas per gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:
  "Neniu savas nin krom ni mem,
  Neniu povas kaj devas tion fari.
  Ni mem devas iri la vojon,
  Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65

462
Bona demando kaj bona respondo / 2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
« je: februaro 02, 2013, 06:26:15 atm »
2. Bazaj konceptoj pri Budhismo
  
  Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?
  Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas al la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la ringo kaj spokoj de rado centriĝas al la aksingo.
  La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili nobligas tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konforme al la realo, ili estas veroj.
  
  Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?
  Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Estas ne eble vivi sen sperto de doloro aŭ malĝojo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.


  Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?
  Respondo: La vortaro difinas pesimismon kiel ''la kutiman penson, ke ĉiuj okazaĵoj estos malbonaj." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli potenca ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj kaj nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas suferojn fizikajn kaj psikajn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas per la sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj deziras eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al la kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: sufero kaj kiel eviti la suferon.

  Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
  Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiajn suferojn. Kiam ni esploras psikan suferon, ni povas facile eltrovi, kiel avido kaŭzas ĝin. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu plenumu nian deziron, sed li ne tiel agas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas feliĉon al ni, ĉar post nelonge ni perdos intereson, sentos enuecon pri ĝi kaj ekdeziros alian. Do se ni diras simple, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii vian feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian avidon. Avido forrabas de ni kontentecon kaj feliĉon. 
  
  Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?
  Respondo: Dumvivaj deziro kaj avido por ĉi tio kaj tio, kaj precipe avido al konstanta ekzisteco kreas potencan energion, kiu kaŭzas renaskiĝon al individuo. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon. Kiel mi diris antaŭe, la korpo estas sentema al vundiĝo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi pro laboro; ĝi maljuniĝas kaj fine mortas. Tiel avido kondukas al ni fizikan suferon ĉar ĝi kaŭzas al ni renaskiĝon.
    
  Demando: Ĉio tio estas tre bona, sed se ni vere tute ĉesigus deziron, ni nenion akirus aŭ atingus.
  Respondo: Vere. Sed laŭ diroj de la Budho, kiam al ni suferon kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontenteco pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj ke ni strebu por la bezono sed modifu la deziron. Li instruis al ni, ke nia bezono estas kontentigebla, sed nia deziro estas senfina kiel senfundaĵo. Ni devas labori por nia bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla, sed iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas la celo de nia vivo, akiro aŭ feliĉo kaj kontenteco?

  Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas pruvo, ke tio vere okazas?
  Respondo: Estas abundaj pruvoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros tion pli detale iom poste.
  
  
  Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo estas atingebla. Eble ĝi estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj ĉar en ĝi la Budho garantiis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas haveblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen ĝeninda volo, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. Tiam ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj. Tiel, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo al niaj propraj egoismaj deziroj, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.
  
  Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?
  Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni paroli kaj eĉ pensi pri ĝi. Vortoj kaj pensoj taŭgas nur por priskribi dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek malakordo, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo, memo kaj koncepto pri memo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:
  "Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204 
  
  Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?
  Respondo: Ne, ne estas tiu pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte tia dimensio estas la mondo, kiun ni spertas, ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco. Tio estas Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
  "Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiĝo, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiĝo." Ud, 80
  Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni devas daŭre praktiki ĝis tiam.
  
  Demando: Se trajto de Nirvano estas manko de deziro kaj avido, kiel ni povas atingi ĝin per deziro atingi ĝin?
  Respondo: Same kiel klopodo por atingi iun ajn celon, oni devas koncentri siajn penadon kaj energion por atingi Nirvanon. Tamen frue aŭ malfrue kiam via kompreno profundiĝas, vi ekkomprenas, ke Nirvano estas stato de sendeziro kaj kompletaj scio, kontenteco kaj perfekteco anstataŭ ekstera afero, kiun vi povas "akiri". Kiam vi komprenas tion, via deziro malpliiĝas kaj fine ĉesas. Tiam vi jam atingas Nirvanon.
  
  Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?
  Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo nomiĝas la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikado al la ok aferoj ĝis ili fariĝas perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havigi al si bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.

463
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la kvara elsendo de Retradio BRE
« je: januaro 27, 2013, 06:46:03 ptm »
Posttagmeze ekdisaŭdiĝis la kvara elsendo de Retradio BRE. En iom pli ol kvindek minutoj estas programeroj de budhisma scio, verko pri ies vera vivsperto ŝanĝi la sorton per sia propra bonfaro. Budhismaj rakontoj "Reĝido kaj akvademono" kaj mallonga rakonto, en kiu knabino helpis junulon kiam li estis en malfacila tempo, sed poste ricevis lian helpon kiam ŝi suferis de grava malsano. La adreso por la aŭskultado: http://www.budhano.cn/podkasto

464
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la tria retradio de BRE
« je: januaro 22, 2013, 05:14:48 atm »
En la pasinta dimanĉo ekdisaŭdiĝis la tria retradio de BRE. En iom pli ol kvindek minutoj ni aŭskultos informon kaj scion pri ĉina tradicia festo "La oka tago de la dekdua lunmonato", budhisma scio, artikolo pri kunlaboro inter Budhismo kaj Esperanto kaj du rakontojn. La lasta rakonto estas noto de veraj faktoj, ke humanaj hundinoj savis homojn. Mi esperas, ke nia elsendo donos al vi pli da ĝuo.

465
Adreso por elŝuti elektrajn librojn: http://i-espero.info/files/elibroj/

eo - alos & velkov - tabuaj vortoj en esperanto.pdf  114K
eo - andersen, hans christian - fabeloj 1.pdf  1.3M
eo - andersen, hans christian - fabeloj 2.pdf  1.7M
eo - andersen, hans christian - fabeloj 3.pdf  1.9M
eo - andersen, hans christian - fabeloj 4.pdf  1.5M
eo - arbes, jakub - rakontoj.pdf  505K
eo - baudouin, charles - la arto de memdisciplino.pdf  458K
eo - baum, l.frank - doroteo kaj la sorĉisto en oz.pdf  4.9M
eo - baum, l.frank - glinda de oz.pdf  3.3M
eo - baum, l.frank - la birdotimigilo de oz.pdf  5.1M
eo - baum, l.frank - la eksterordinara lando oz.pdf  5.4M
eo - baum, l.frank - la magio de oz.pdf  4.8M
eo - baum, l.frank - la miksĉifona knabino de oz.pdf  13M
eo - baum, l.frank - la mirinda sorĉisto de oz.pdf  17M
eo - baum, l.frank - la perdito princino de oz.pdf  5.7M
eo - baum, l.frank - la smeralda urbo de oz..pdf  6.0M
eo - baum, l.frank - la stana lignohakisto de oz.pdf  4.9M
eo - baum, l.frank - la vojo al oz.pdf  4.5M
eo - baum, l.frank - ozma de oz.pdf  3.9M
eo - baum, l.frank - rinkitinko en oz.pdf  6.0M
eo - baum, l.frank - tiktoko de oz.pdf  6.8M
eo - beaucaire, louis - kruko kaj baniko en bervalo.pdf  439K
eo - bengtsson, frans g. - orm la ruĜa.pdf  2.0M
eo - bergman, sten - tra sovaĜa kamĉatko.pdf  8.3M
eo - bjornson, bjornstjerne - synnove solbakken.pdf  316K
eo - borroughs, edgar rice - princino de marso.pdf  528K
eo - boulton, marjorie - ne nur leteroj de plum-amikoj.pdf  387K
eo - bronte, charlotte - jane eyre 1.pdf  1.8M
eo - bronte, charlotte - jane eyre 2.pdf  1.9M
eo - bukowski, charles - kie brulas, Ĝentlemanoj.pdf  248K
eo - bunin, ivan - facila spiro.pdf  89K
eo - cankar, ivan - la domo de maria helpantino.pdf  645K
eo - capek, karel - la blanka malsano.pdf  367K
eo - capek, karel - libro de apokrifoj.pdf  479K
eo - capek, karel - milito kontraŬ salamandroj.pdf  825K
eo - capek, karel - nau fabeloj.pdf  580K
eo - capek, karel - r.u.r..pdf  377K
eo - carlsson, magda - sveda poemaro.pdf  2.1M
eo - carroll, lewis - la aventuroj de alico en mirlando.pdf  1.6M
eo - carroll, lewis - la aventuroj de alico sub la tero.pdf  6.5M
eo - carroll, lewis - trans la spegulo kaj kion alico trovis tie.pdf  2.0M
eo - chesterton, g.k. - la naiveco de pastro brown.pdf  1.1M
eo - christie, agatha - murdo en la orienta ekspreso.pdf  561K
eo - codjo, jean - dialogo inter surduloj.pdf  191K
eo - codjo, jean - la paŜo senelirejen.pdf  155K
eo - collodi, carlo - la aventuroj de pinokjo.pdf  929K
eo - conan doyle, arthur - la viro kun la tordita lipo.pdf  133K
eo - ĉeĤa kaj slovaka antologio 1.pdf  2.5M
eo - ĉeĤa kaj slovaka antologio 2.pdf  2.7M
eo - degreef, j.d. - radianta lotuso.pdf  487K
eo - dek du amrakontoj.pdf  561K
eo - dickens, charles - kristnaska kanto.pdf  342K
eo - dickens, charles - la batalo de l'vivo.pdf  391K
eo - dorosmai, janos - fabloj kaj aforismoj.pdf  657K
eo - drezen, ernest - zamenhof.pdf  415K
eo - engholm, stellan - al torento.pdf  257K
eo - engholm, stellan - homoj sur la tero.pdf  1.4M
eo - engholm, stellan - infanoj entorento.pdf  966K
eo - engholm, stellan - vivo vokas.pdf  665K
eo - eposoj el antikva ugarito.pdf  516K
eo - feldbaum, sigvard - juda saĜo.pdf  501K
eo - ferber, edna - fanny.pdf  724K
eo - froschel, georg - ho ve, miaj Ŝuoj.pdf  502K
eo - fundamento de esperanto.pdf  1.2M
eo - galeski, viktor - kalejdoskopo.pdf  200K
eo - gogol, nikolaj - skribaĴoj de frenezulo.pdf  135K
eo - goldoni, carlo - kurioza okazaĴo.pdf  837K
eo - goldsmith, oliver - Ŝi humiliĜas por venki.pdf  314K
eo - grimm fratoj - elektitaj fabeloj.pdf  1.5M
eo - haecker, theodor - vergilio.pdf  719K
eo - harry, ralph - la diplomato kiu ridis.pdf  443K
eo - hasek, jaroslav - la brava soldato svejk 1.pdf  2.1M
eo - hasek, jaroslav - la brava soldato svejk 2.pdf  1.1M
eo - hasek, jaroslav - la brava soldato svejk 3.pdf  1.4M
eo - hasek, jaroslav - la brava soldato svejk 4.pdf  537K
eo - holmberg, ake - ture sventon en londono.pdf  499K
eo - hoog, h.a.de - du malsanoj en esperanto.pdf  413K
eo - jerome, jerome k. - tri viroi en boato.pdf  1.5M
eo - jirasek, alois - malnovaj mitoj ĉeĤaj.pdf  3.6M
eo - johansson, sten - denaska kongresano.pdf  287K
eo - jokai, mor - la du salikoj de nagyenyed.pdf  111K
eo - kabe - internacia krestomatio.pdf  430K
eo - kardec, allan - kio estas spiritismo.pdf  903K
eo - kardec, allan - la libro de la spiritoj.pdf  1.6M
eo - karinthy, frigyes - norda vento.pdf  221K
eo - karinthy, frigyes - vojaĜo al faremido.pdf  163K
eo - korczak, janusz - bonhumoraj rakontoj.pdf  192K
eo - kozik, frantisek - la plej eminenta inter pierotoj.pdf  3.8M
eo - kumicic, eugen - surprizitaj nuptofestantoj.pdf  1.0M
eo - la deka logo.pdf  1.7M
eo - lagerkvist - mariamne.pdf  222K
eo - lagerlof, selma - gosta berling.pdf  4.0M
eo - lagerlof, selma - la infanoj de betlehem.pdf  125K
eo - lagerlof, selma - la junulino el stormyr.pdf  289K
eo - lagerlof, selma - la mono de sinjoro arne.pdf  387K
eo - lagerof, selma - la ringo de la generalo.pdf  484K
eo - langlet, valdemar - vojaĜimpresoj.pdf  9.6M
eo - lengyel, paul de - libro de l'humoraĴo.pdf  1.2M
eo - lindgren, astrid - emilo de smolando.pdf  1.1M
eo - lindgren, astrid - la fratoj leonkoro.pdf  1.8M
eo - lindgren, astrid - pipi Ŝtrumpolonga.pdf  1.2M
eo - lindgren, astrid - ronjo, rabista filino.pdf  875K
eo - linnankoski, johannes - batalo pri la domo heikkila.pdf  194K
eo - loira, augusto j.- cent dek tri humoraĴoj.pdf  141K
eo - luin, franko - spuroj de miaj paŜoj.pdf  394K
eo - lundkvist, artur - la volo de l'ĉielo.pdf  609K
eo - luyken, heinrich a. - pro iŜtar.pdf  1.6M
eo - machar, j.s. - benedek.pdf  167K
eo - makedonaj perloj.pdf  5.0M
eo - malnova testamento 1.pdf  1.6M
eo - malnova testamento 2.pdf  1.6M
eo - malnova testamento 3.pdf  1.7M
eo - malnova testamento 4.pdf  2.3M
eo - marx & engels - manifesto de la komunista partio.pdf  743K
eo - matthias, ulrich - fajron sentas me interne.pdf  315K
eo - mihalski, eugeno - prologo.pdf  196K
eo - mikszath, kalman - fraulino el oro.pdf  153K
eo - mikszath, kalman - makulo tre nigra.pdf  125K
eo - modrijan, franco - fabeloj.pdf  143K
eo - moliere - georgo dandin.pdf  223K
eo - moliere - la avarulo.pdf  279K
eo - neergaard, paul - fremdvortoj en esperanto.pdf  218K
eo - nemcova, bozena - avinjo.pdf  1.5M
eo - nova testamento.pdf  3.5M
eo - orwell, george - 1984.pdf  2.3M
eo - orzeszko, eliza - bona sinjorino.pdf  295K
eo - orzeszko, eliza - la interrompita kanto.pdf  328K
eo - orzeszko, eliza - marta.pdf  599K
eo - oslak, vinko - filozofii subtende.pdf  1.2M
eo - oslak, vinko - foje eĉ pensi estas Ĝuo.pdf  295K
eo - oslak, vinko - la malbabela jaro.pdf  526K
eo - perloj de l'saĜo.pdf  1.0M
eo - picasso, marco - pastaĴo.pdf  304K
eo - piron, claude - dankon amiko.pdf  181K
eo - platono - kratilo.pdf  1.1M
eo - platono - la respubliko.pdf  888K
eo - poe, edgar allan - la ovala portreto.pdf  337K
eo - portella, luiz - 13 oktobro 1582.pdf  145K
eo - privat, edmond - vivo de zamenhof.pdf  13M
eo - privat, edmund - esprimo de sentoj en esperanto.pdf  281K
eo - prus, boleslaw - la faraono 1.pdf  1.6M
eo - prus, boleslaw - la faraono 2.pdf  2.0M
eo - prus, boleslaw - la faraono 3.pdf  1.6M
eo - puskin, aleksandr - la filino de la kapitano.pdf  745K
eo - puskin, aleksandr - la neĜa bovado.pdf  111K
eo - raabe, wilhelm - la nigra galero.pdf  198K
eo - raspe, r.e. - la vojaĜoj kaj mirindaj aventuroj de barono munchhausen.pdf  5.0M
eo - romo, klemento el - letero al la korintanoj.pdf  194K
eo - ruskin, john - la reĜo de la ora rivero.pdf  140K
eo - russell, bertrand - kial mi ne estas kristano.pdf  107K
eo - saint pierre, henri bernardin de - paulo kaj virginio.pdf  318K
eo - saint-exupery, antoine de - la eta princo.pdf  2.1M
eo - sarov, aleksandro - pizulo kaj simplulo.pdf  274K
eo - saussure, rene de - fundamentaj reguloj de la vort-teorio.pdf  207K
eo - schwartz, raymond - la stranga butiko.pdf  1.7M
eo - schwerin, p.e. - gaja leganto per esperanto.pdf  449K
eo - senoa, august - dianto de la tombo de poeto.pdf  217K
eo - shakespeare, william - julio cezaro.pdf  438K
eo - shakespeare, william - la venecia komercisto.pdf  308K
eo - sibirjak, mamin - fabeloj por helenjo.pdf  138K
eo - sienkiewiccz, henryk - quo vadis 1.pdf  2.8M
eo - sienkiewiccz, henryk - quo vadis 2.pdf  3.1M
eo - sierosevski, vaclav - la fundo de l'mizero.pdf  513K
eo - silone, ignazio - fontamara.pdf  459K
eo - sinclair, upton - la gnomaŬto.pdf  816K
eo - sinha, lakshmiswar - tri bengalaj fabeloj.pdf  160K
eo - soderberg, hjalmar - la kiso.pdf  393K
eo - stevenson, r.l. - doktoro jekyll kaj sinjoro hyde.pdf  398K
eo - storm, theodor - imenlago.pdf  163K
eo - storm, theodor - la blankĉevala rajdanto.pdf  371K
eo - strindberg, august - fraulino julie.pdf  200K
eo - strindberg, august - la konscienco riproĉas.pdf  190K
eo - strindberg, august - la insulo de feliĉuloj.pdf  348K
eo - strindberg, august - pario.pdf  123K
eo - strindberg, august - pasko.pdf  225K
eo - suto, andras - palmo-dimanĉo de ĉeval-komercisto.pdf  290K
eo - suto, andras - stelo sur brul-Ŝtiparo.pdf  340K
eo - suttner, berta von - for la batalilojn!.pdf  1.8M
eo - swift, jonathan - gulivero en liliputo.pdf  1.0M
eo - szilagyi, ferenc - tra mia prismo.pdf  850K
eo - tabelo perioda de la elementoj.pdf  341K
eo - tisljar, zlatko - europa identeco.pdf  427K
eo - tomasovsky, petr - humoraĴoj.pdf  274K
eo - traven, b. - mortula Ŝipo.pdf  964K
eo - turgenjev, ivan - patroj kaj filoj.pdf  1.7M
eo - turner, ethel - sep junaj australianoj.pdf  1.8M
eo - uzino 1.pdf  251K
eo - uzino 2.pdf  313K
eo - uzino 3.pdf  260K
eo - uzino 4.pdf  252K
eo - uzino 5.pdf  241K
eo - uzino 6.pdf  247K
eo - uzino 7.pdf  253K
eo - vallienne, henri - ĉu li.pdf  1.2M
eo - vallienne, henri - kastelo de prelongo.pdf  1.3M
eo - vespera ruĜo anoncas ventegon.pdf  1.5M
eo - vinar, valdemar - la skandalo pro jozefo.pdf  244K
eo - vivo de francisco candido xavier.pdf  160K
eo - vladyka, ladislav - mi en li.pdf  557K
eo - webb, mary - malbeno kara.pdf  881K
eo - webb, mary - veneno kara.pdf  908K
eo - wells, h.g. - la tempo-maŜino.pdf  536K
eo - wells, h.g. - lando de blinduloj.pdf  149K
eo - wennergren, bertilo - plena manlibro de esperanta gramatiko.pdf  2.7M
eo - wodehouse, p.g. - la princo kaj betty.pdf  873K
eo - wood, willy - blua sango.pdf  458K
eo - z., hasse - jakobo k.c..pdf  311K
eo - zamenhof, l.l. - esenco kaj estonteco de la lingvo internacia.pdf  203K
eo - zamenhof, l.l. - esperanta proverbaro.pdf  256K
eo - zamenhof, l.l. - fundamenta krestomatio.pdf  349K
eo - zamenhof, l.l. - lingvaj respondoj.pdf  2.2M
eo - zamenhof, l.l. - paroladoj.pdf  725K
eo - zika, vlada - justa chess.pdf  476K
eo - zweig, stefan - brulanta sekreto.pdf  444K
eo - zweig, stefan - Ŝaknovelo.pdf  245K

Paĝoj: 1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 [31] 32 33