Forumo BRE

BUDDHISMO => Bona demando kaj bona respondo => Fadeno komencita de: Miaohui je februaro 07, 2013, 10:19:43 atm

Titolo: 4. La kvin maksimoj
Afiŝo de: Miaohui je februaro 07, 2013, 10:19:43 atm
4. La kvin maksimoj

  Demando: Aliaj religioj akiris ideon pri ĝusteco kaj eraro el la ordonoj de dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas ĝusta aŭ erara?
  Respondo: Malbonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el avido, malamo kaj iluzio, kaj ili kondukas nin for de nirvano. Bonaj estas ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj el malavido, amo kaj saĝo, kaj ili helpas nin purigi la vojon al nirvano. En dio-centraj religioj vi bezonas agi laŭ ordono por scii, kio estas ĝusta aŭ erara, sed en homo-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi viajn profundajn memkonscion kaj memkomprenon por scii, kio estas ĝusta aŭ erara. Etikoj baziĝintaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol obeado al ordono. Do por scii, kio estas ĝusta aŭ erara, budhanoj atentas pri tri aferoj: intenco de ago, kaj respektivaj efikoj kaŭzitaj de la ago al ni mem kaj al aliuloj. Se la intenco estas bona, el malavido, amo kaj saĝo, kaj helpas nin mem esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, kaj helpas aliulojn esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj, niaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj.
Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek min mem nek aliulojn. Iam mia intenco estas malproksima de bono, tamen mia ago helpas aliulojn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia ago helpas nur al mi, kaj eble kaŭzas suferon al aliuloj. En tia okazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne tiel bona laŭ la diro de la Budho. Kiam la intenco estas malbona kaj la ago helpas nek min mem nek la aliajn, la konduto estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj aliulojn, tiam la konduto estas tute bona.
  
  Demando: Ĉu Budhismo havas kodon de moralo?
  Respondo: Jes, la Kvin Maksimoj estas la fundamentoj de budhisma moralo. La unua maksimo estas nek mortigi nek damaĝi vivestaĵojn; la dua estas ne ŝteli; la tria estas ne fari seksan miskonduton; la kvara estas ne mensogi kaj la kvina estas ne preni alkoholaĵon kaj narkotaĵojn.
  
  Demando: Sed iam estas certe bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iun, kiu tuj mortigos vin.
  Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazus al la insekto aŭ homo mortigita? Ili ankaŭ deziras vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi insekton disvastigantan malsanon, via intenco eble estas miksaĵo de memzorgo (bona) kaj abomeno (malbona). La ago profitigos vin mem (bona), sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon (malbona). Do iam mortigo eble estas necesa, sed tio neniam estas tute bona.
  
  Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.
  Respondo: Budhanoj strebas por disvolvi kompatemon ampleksan kaj sendistingan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero kaj vivestaĵo havas siajn proprajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke ni devas esti tre atentemaj antaŭ ol detrui aŭ malutiligi la delikatan ekvilibron de la naturo. La naturo jam kontraŭstaris tie, kie oni emfazis ekspluati la naturon ĝisplene, elsuĉi ĝian lastan sukon, remeti neniom al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin. Aero veneniĝas; riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas; multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimiĝas al malapero kaj montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ klimato ŝanĝiĝas. Se oni ne tiel haste farus ekspluaton, detruadon kaj mortigadon, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua maksimo.
  
  Demando: Kion Budhismo diras pri abortigo?
  Respondo: Laŭ diro de la Budho vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

  
  Demando: Se virino estas perfortita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?
  Respondo: Infano estiĝinta pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj ĝui amon kiel ĉiuj aliaj infanoj. Tiu ne devas esti mortigita simple pro tio, ke la biologia patro faris krimon. Naski infanon misforman aŭ mense malsanan estas terura ŝoko por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tian, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn misformajn aŭ kriplajn? Eble estus situacioj, en kiuj abortigo estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi la vivon de la patrino. Sed mi diras honeste, ke plej da abortigoj okazas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon nur poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbonaj motivoj por detrui vivon.
  
  Demando: Se iu memmortigis, ĉu li rompis la unuan maksimon?
  Respondo: Kiam iu mortigas alian, eble li faras tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, eble tiu faras tion pro tre similaj kaŭzoj, aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiaj malesperiĝo kaj afliktiĝo. Mortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la aliaj vivoj, dum memmortigo estas la konsekvenco de negativaj emocioj al la propra vivo, do tio kontraŭas maksimon. Sed la homoj, kiuj kontemplas memmortigon aŭ intencas memmortigi, ne bezonas sciigon, ke iliaj agoj estas eraraj. Ili bezonas niajn subtenon kaj komprenon. Ni devas komprenigi al ili, ke memmortigo estas daŭrigo de la problemo kaj subiĝo al ĝi, sed ne solvo al ĝi.
  
  Demando: Diru al mi pri la dua maksimo.
  Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi maksimon, ni garantias, ke ni prenu nenion el alies posedaĵoj. La dua maksimo estas por nin deteni de nia avido kaj por respekti alies posedaĵon.

  
  Demando: La tria maksimo diras, ke ni devas nin deteni de seksa miskonduto. Kio estas seksa miskonduto?
  Respondo: Se ni uzas trompon, ĉantaĝon aŭ forton por igi iun seksumi kun ni, tion oni nomas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estu fidelaj al ili. Kiam ni adultas, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa konduto devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi okazas, ĝi kontribuas al niaj bonfartoj mensa kaj emocia.
  
  Demando: Ĉu seksumado antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?
  Respondo: Ne, nur se troviĝas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed oni ne devas forgesi, ke la biologia funkcio de seksumado estas generado, kaj se gravediĝas needziniĝinta virino, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de seksumado antaŭ la geedziĝo.

  Demando: se edziĝinta viro adultis je needziniĝinta virino, li rompis la trian maksimon. Sed kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi rompis la maksimon?
  Respondo: La cefa afero, kiu decidas, ĉu konduto estas bona aŭ malbona, estas homa intenco (cetana). Se la virino ne sciis, ke la viro estas edziĝinta, ŝi ne rompis la maksimon. Se ŝi suspektis, ke la viro edziĝis, sed decidis ne demandi lin por ke ŝi estu neniam certa kaj tiel evitu la respondecon, eble ŝi ne rompis la maksimon, sed kondutis en ia malbona fido kaj faris iom da negativa karmo por si mem. Kiel mi diris antaŭe, ne ĉiu ago estas 100% bona aŭ 100% malbona. Multaj aferoj faritaj de ni estas miksaĵo de bono, malbono kaj neŭtralo, kaj rezultas miksajn karmojn. Ni devas ĉiam klopode konduti kun senkaŝemo, honesteco kaj sincereco.
  
  Demando: Kion Budhismo diras pri naskolimigo?
  Respondo: Iuj religioj instruas, ke seksa konduto pro ĉiu ajn kaŭzo krom generado estas malmorala, tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke seksa konduto havas kelkajn celojn, kiel ekzemple, generadon, amuziĝon, esprimon de amo kaj intimeco inter du homoj, k.t.p. Tiuokaze ĝi opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ĝustaj. Fakte Budhismo povus diri, ke en la mondo, kie la loĝantara eksplodo jam fariĝis la ĉefa problemo, naskolimigo vere estas bona metodo.
  
  Demando: Sed kio estas pri la kvara maksimo? Ĉu eblas vivi sen mensogo?
  Respondo: Se oni vere ne povas komerci aŭ vivi en la socio sen mensogo, ŝanĝiĝon bezonas tia abomeninda kaj korupta stato. Budhanoj estas tiuj, kiuj klopodas fari ion praktikan pri la problemo per strebo esti pli fidindaj kaj honestaj.
  
  Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo en la mano kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?
  Respondo: Se mi havus bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, mi senhezite mensogus kiel budhano inteligenta kaj zorgema. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol negativa mensogo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifus, ke mi savus vivon, mi devus tion fari. Mi ĉiam povas kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povas revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimojn ni devas observi kun granda zorgo kaj nur ignori en tre ekstremaj okazoj.
  
  Demando: La kvina maksimo diras, ke ni devas deteni nin de alkoholaĵo kaj toksoj. Kial?
  Respondo: Oni ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas sole, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon, kaj kiam ili drinkas kune, la celo kutime estas serĉi konsolon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konscion kaj konfuzas ilian singardemon. Se ili drinkas multe, la efiko estas detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn maksimojn post kiam vi rompas la kvinan.
  
  Demando: Sed drinketo ne vere rompas la maksimon, ĉu? Tio nur estas malgranda afero.
  Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?
  
  Demando: Ĉu fumado kontraŭas la kvinan maksimon?
  Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Oni povas fumi kaj ankoraŭ esti vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estas ne konsilinda, tamen ĝi ne kontraŭas la maksimojn.
  
  Demando: La kvin maksimoj estas negativaj. Ili diras al vi kion ne fari, sed ili ne diras al vi kion fari.
  Respondo: La kvin maksimoj estas fundamentoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas nian praktikadon per kono pri nia negativa konduto kaj per strebo eviti ĝin. Tio estas la celo de la kvin maksimoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran maksimon kiel ekzemplon. La Budho diris, ke ni devas komenci per sindeteno de mensogo. Poste, ni povos paroli veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diris:
  "Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas disiĝintojn kaj pliintimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo; harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas ĝentila, neriproĉebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj kaj ŝatataj de plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas en konvena tempo, kio estas prava kaj trafa pri darmo kaj pri maksimo. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn." M.I, I79