Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 [28] 29 30 31 32 33
406
La vivo de la Budho / 1-10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo
« je: majo 07, 2013, 05:07:28 ptm »
 10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo

  Post multaj tagoj de ĉagreno kaj meditado, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno, li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis Ĉanon: "Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?"

  "Li estas monaĥo." respondis Ĉano, "Li loĝas en monaĥejo kaj iras peti manĝaĵon de domo al domo kaj instrui homojn de loko al loko kiel konduti bone kaj esti trankvilaj." Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Kiam li iris tra la parko, li pensis: "Mi devas fariĝi tia."

  Li piediris ĝis laciĝo kaj sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, oni raportis al li, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte la informon, li diris: " Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por mia forlaso." Do li nomis sian filon Rahulo, kiu signifas malhelpon.

  Kiam li revenis al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. Vidinte la reĝidon alvenanta, ŝi tiel absorbiĝis de lia beleco, ke ŝi diris laŭte: "Kiel feliĉaj devas esti la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!"

  Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si, "La patrino, patro kaj edzino trovas feliĉon en mia bela figuro, sed kiel mi eskapu el la obstakloj kaj suferoj por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?" Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. "Mi forlasos la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi devas danki ŝin per pago al instruistino." Depreninte valoran perlan kolringon de sia kolo, Sidarto ĝin benis kaj dankeme donacis al Kisagotami kiel lernan kotizon.

407
Esperanta novaĵo / Elsendlisto de la 18-a Retradio BRE
« je: majo 04, 2013, 10:16:55 ptm »
Saluton, karaj amikoj!

      Baldaŭ ekaŭdiĝos la 18-a elsendo de Retradio BRE. Jen la elsendlisto:

  Budhisma scio:
    4. La edukado de la reĝido
    5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
    6. La edziĝo de Reĝido Sidarto
  Budhisma muziko:
    Aromaj floroj
  Budhismaj rakontoj:
    4. Zi Ĉan kaj la Fiŝoj
    5. Jadbastona Supo
    6. Dankema Cervo
    VIRINA VIZAĜO

  La programeroj ekaŭdiĝos tuj je 2013-05-05, kaj la adreso por la aŭskultado estas:  http://www.budhano.cn/podkasto
      Bonan aŭdeblecon al vi!

408
La vivo de la Budho / 1-09. La kvar vidaĵoj: Mortinto
« je: majo 04, 2013, 07:01:43 atm »
9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

  Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis pro lia ŝanĝiĝo. Post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke li ricevos nenian bonon, se li malhelpas la eliron de la reĝido.

  Denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco ĉifoje kaj vizitis multajn partojn de Kapilavasto. Post kiam ili vojaĝis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La kuŝanta homo nenion diris kiel ŝtono. La alvenintoj haltis, metis la tabulon kun la viro sur amason da brullignaĵo kaj estigis fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.

  "Kio estas tio, Ĉano?" demandis Sidarto. "Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante sin forbruligita? Ŝajnas, ke li scius nenion."

  "Li mortis," respondis Ĉano.

  "Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?"

  "Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto," respondis Ĉano.

  La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: "Iam ĉiuj en la mondo devas mort. Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ni devas havi metodon por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon."

409
La vivo de la Budho / 8. La kvar menciitaj: malsanulo
« je: majo 01, 2013, 03:55:50 ptm »
8. La kvar menciitaj: malsanulo

  La reĝo, kvankam tre nevolonte, lasis la reĝidon viziti la urbon duafoje. Li opiniis, ke estas malbone haltigi lin ĉar tio nur pliigos liajn konfuziĝon kaj malĝojon. La reĝo ne ordonis, ke oni pretigu sin kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel junuloj el nobelaj familioj, por ke neniu rekonu ilin.
  Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia antaŭa vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ornamaĵoj, floroj kaj bone vestitaj popolanoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj ĉiutagajn laborojn por sin vivteni. Forĝisto martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. Juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamanto, oro kaj arĝento. Tinkturistoj tinkturis tukojn buntkoloraj kaj pendigis ilin por sekigi. Bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj, kiuj manĝis ilin ankoraŭ varmajn. La reĝido rigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj kontentaj pri la laboro.
  Kiam ambaŭ daŭre piediris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Liaj vizaĝo kaj korpo estis kovritaj de purpuraj makuloj. Liaj okuloj turniĝadis kaj li anhelis malfacile por spiri.
  Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: "Kio okazis al vi? Kio okazis?" Sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.
  "Ĉano, diru al mi, kial la viro estas tia?" demandis la reĝido. "Kial li malfacile spiras? Kial li ne parolas?"
  "Mia reĝido," respondis Ĉano, "ne tenu la viron tiel. Li estas malsana. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj lia tuta korpo brulas. Jen kial li nur laŭte krias anstataŭ paroli."
  "Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?" demandis la reĝido.
  "Jes, kaj eble ankaŭ vi tiel suferos, se vi tenas la viron tiel proksime. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin. Alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun."
  "Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu ĉi pesto, Ĉano?"
  "Jes, mia reĝido, troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio," respondis Ĉano.
  "Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu malsano venos iam ajn, neatendite?" demandis Sidarto.
  "Jes, mia kara reĝido," respondis Ĉano, "ĉiu en la mondo eventuale malsaniĝos. Neniu povas eskapi de  tio, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos."
  La reĝido despli malĝojis kiam li revenis al la palaco, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.

410
La vivo de la Budho / 7. La kvar vidaĵoj: maljunulo
« je: aprilo 30, 2013, 06:28:09 ptm »
7. La kvar menciitaj: maljunulo

  La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido ĉiam estis malĝoja,  vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: "Mi devas eliri el la palaco por vidi, kiel vivas aliaj homoj."
  "Tre bone, mia filo," diris la reĝo, "iru eksteren por vidi, kiel vivas homoj en nia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari preparadon, por ke la vizito de mia nobla filo okazu bone kaj konvene."
  La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon, beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de lia filo, kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam oni ornamis la urbon, la reĝo diris: "Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭplaĉe."
  Kiam la reĝido trapasis la stratojn, el malgranda domaĉo subite iris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, disŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝo de la maljunulo sekiĝis kaj ŝrumpis. Liaj kaviĝintaj okuloj estis malklaraj, kaj li preskaŭ blindiĝis. En lia buŝo sin trovis neniu dento. Tremante tutkorpe, li staris tie arke kurbiĝinte kaj firme tenis ŝanceliĝantan bastonon per ambaŭ kurbaj kaj ostecaj manoj por sin deteni de falo.
  La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato, ignorante la feliĉon de ĉiuj aliaj homoj. Li malforte petis manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li tute ne sciis, kion li rigardas. Estis la unua fojo en la vivo, ke li vidis tian maljunulon.
  "Kio estas tio, Ĉano?" li demandis sian ĉariston. "Tio efektive ne povas esti homo! Kial li fariĝis tiel kurba? Kial li tremegas? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj, sed ne nigraj kiel la miaj? Kio okazis al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉano, kion tio signifas?"
  Ĉano diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo kaj li ne naskiĝis tia. "Li similis al ni dum sia juneco, kaj nun li fariĝis tia pro sia maljuniĝo." Ĉano konsilis al la reĝido, ke li forgesu la viron. Sed la reĝido ne estis kontenta. "Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia tiu ĉi maljunulo, se li vivas sufiĉe longe. Neniu povas tion malhelpi," diris Ĉano.
  La reĝido ordonis Ĉanon tuj veturi hejmen, ĉar li ege malĝojis kaj volis atente pensi pri la terura afero nomata maljuniĝo.
  Grandioza festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis pri tio, nek sentis ĝojon dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis: "Iutage vi ĉiuj maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj! Neniu el vi tion evitos, eĉ la plej bela!"
  Li ne povis endormiĝi nokte. Li pensadis kuŝante en la lito, ke ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu oni jam trovis metodon por malhelpi la timigan maljuniĝon.
  Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo malĝojis kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn prezenti pli da dancoj kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu lin vidi Kapilavaston en ordinara tago sen scio de alaj homoj pri la vizito.

411
Esperanta novaĵo / Elsendo de la deksepa Retradio BRE
« je: aprilo 29, 2013, 05:35:52 atm »
Elsendo de la deksepa Retradio BRE

Saluton, karaj amikoj
Nun jam ekeksendiĝis la deksepa Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo estas jenaj programeroj. La ligo por la aŭskultado estas http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1380 Bonan aŭdeblecon al vi!

Elsendlisto:
Aktualaĵo:
Somera aktivado de Esperanto okazos en Monaĥejo Tiefosi de Ĉinio
   
Budhisma scio:
La vivo de la Budho, Ĉapitro 1-3
1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
1-2. La naskiĝo de la reĝido
1-3. La nomdona ceremonio

Budhisma muziko:
Muziko ludita per ĝengo

Budhismaj rakontoj:
1. La Ploranta Simio
2. Dankemo de Testudo
3. Reĝo Ĉeng Tang kaj la Reto

412
Saluton, karaj amikoj!
Mi ĵus faris Adroidajn programarojn aparte por Blogo kaj Retradio de tiu ĉi retejo. Vi povas viziti niajn retradion kaj blogon per ili post la instalado de ili en via androida sistemo.
Do se ili estas utilaj al vi, bonvolu elŝuti kaj instali ilin el tiu ĉi forumo.

413
La vivo de la Budho / 6. Edzino de Reĝido Sidarto
« je: aprilo 24, 2013, 06:11:25 ptm »
6. La edzino de Reĝido Sidarto

  La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la ceremonion doni nomon al Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: "Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li ekdeziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo."
  La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke lia filo renkontos tiujn kvar menciitajn kaj forlasos la palacon. Por ke Sidarto havu nenian ŝancon renkonti tiajn homojn, li dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, sed lasis neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn, ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la tria por pluva sezono.
  Sidarto vivis en la mondo de abundeco kaj beleco, kaj ankaŭ ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancistinoj, tamen li ankoraŭ ne sentis sin feliĉa kvankam li havis ĉion deziratan.

  Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: "Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja." Ili respondis: "Nun via filo jam aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?"
  La reĝo konsentis kaj tuj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la regno en la palacon. Post kiam ili ĉiuj alvenis, li okazigis grandan paradon kaj proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon.
  Inter ili troviĝis iu knabino plej ĉarma kaj bonkora, nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo konsciis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.  

414
La vivo de la Budho / 5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
« je: aprilo 23, 2013, 09:37:36 atm »
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto

  Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.
  Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu portis kun si pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon flugantan kaj tuj pafis ĝin. La sago trafis la cignon kaj faligis ĝin. Ambaŭ knaboj kuris al la birdo. Sidarto kuris pli rapide ol Devadato, do li atingis la vunditan cignon la unua kaj trovis ĝojplene, ke la birdo ankoraŭ vivas. Li tenere tiris la sagon el ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmetaj folioj, ŝmiris ĝin sur la vundon de la cigno por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan birdon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidante, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. "Donu la birdon al mi! Estis mi, kiu faligis ĝin," diris Devadato.
  "Ne, mi ne donos ĝin al vi," respondis la Reĝido, "se vi jam mortigus ĝin, ĝi estus via predo. Sed nun ĝi apartenas al mi ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas."
  Devadato ne konsentis pri tio. Tiam Sidarto proponis: "Ni iru al la juĝejo de saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon." Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de saĝulo kaj rakontis pri sia kverelado.
  Post kiam la du knaboj rakontis respektive sian version pri la okazaĵo, la saĝulo respondis: "Vivestaĵo certe apartenas al tiu, kiu volas ĝin savi; vivestaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu volas ĝin detrui. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon."

415
La vivo de la Budho / 4. La edukado de la reĝido
« je: aprilo 23, 2013, 06:46:52 atm »
4. La edukado de la reĝido

  La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto havis nenian memoron pri sia propra patrino.
  Kiam Reĝido Sidarto aĝis nur kelkajn jarojn, Reĝo Sudodano sendis lin al lernejo. Multaj infanoj lernis en la klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. La instruisto de la reĝido nomiĝis Sarvo Mitro.
  La reĝido lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon kaj ankaŭ artojn de boksado, arkopafado, luktado kaj aliaj. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona pri diversaj artoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la sola lernanto, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam estis maldiligenta, neniam miskondutis kaj neniam malobeis la instruistojn. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin reciproke. Li estis amiko por ĉiuj homoj.

416
La vivo de la Budho / 3. La nomdona ceremonio
« je: aprilo 22, 2013, 10:17:34 atm »


  Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. "Kial vi estas tiel ĝojaj?" li demandis. "Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbinio," respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asito tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.
  Ĝojegis la reĝo, denove vidinte sian saĝan maljunan instruiston. Post kiam la saĝulo sidiĝis en la palaco, la reĝo portis la reĝidon al li kaj diris: "Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu esplori, ĉu li havos brilan estontecon."
  Dirinte tion, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke ĉi lasta povu plibone rigardi la bebon, sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asito prenis la piedojn de la reĝido en la manojn kaj atente ekzamenis ilin. Rimarkinte kelkajn makulojn sur la plandoj de la reĝido, li  stariĝis kaj diris: "La reĝido fariĝos tre granda instruisto en la mondo!" La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis la manplatojn kaj esprimis sian respekton al la eta reĝido. Vidinte tion, ankaŭ la reĝo faris la samon. Tio estis la unua saluto farita de la reĝo al la reĝido.
  En la kvina tago post la naskiĝo de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis: "La reĝido fariĝos la reĝo de reĝoj se li volos regi la mondon. Sed se li elektos religian vivon, li fariĝos la Budho, la plej granda saĝulo."
  "La reĝido fariĝos nenio alia ol la Budho," diris Kondano, la plej juna el la kvin saĝuloj.
  Tiam la saĝuloj nomis la reĝidon Sidarto kun la signifo "plenumita deziro" aŭ "tiu, kiu atingis sian celon".

417
La vivo de la Budho / 2. La naskiĝo de la reĝido
« je: aprilo 22, 2013, 06:43:14 atm »
2. La naskiĝo de la reĝido

  Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: "Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo." Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en sia gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: "Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo."
  La reĝo aranĝis, ke iuj soldatoj antaŭtempe purigu la vojon, kaj aliaj gardu la reĝinon kiam oni  portis ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavaston kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servistoj.
  La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parko Lumbinio sur la vojo al la regno Kolijo. La ĝardeno estis proksima al la reĝlando nomata Nepalo ĉe la piedo de la montaro Himalajo. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun sala-arboj, aromaj floroj, viglaj birdoj kaj laboremaj abeloj, ŝi do haltigis la portistojn de la palankeno por iom ripozi ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub sala-arbo, ŝi akuŝis belan bebon. Estis fortuna tago. La akuŝo de la reĝino okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. Nun oni celebras la tagon kiel Vesakon, la festo de la tri gravaj eventoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano de la Budho. 
  Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo de li aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:
  "Mi estas la ĉefo de la mondo; mi estas la plej granda homo en la mondo; mi estas la plej eminenta homo en la mondo. Jen estas mia lasta naskiĝo kaj mi ne plu revenos."
  Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. La reĝo ĝojegis pro la informo. La novaĵo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la tuta regno kaj ĝojigis ĉiujn homojn.

418
La vivo de la Budho / 1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
« je: aprilo 22, 2013, 05:35:42 atm »


  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas "vizion". Sed la plej mirindaj karakteroj de Maja estis ŝiaj virto kaj talento, ĉar ŝi estis naturdotita per la plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano tute meritis havi tian amindan edzinon. Li mem estis nomata "Reĝo de la Leĝo" ĉar li regis en la regno tute laŭ la leĝo. Neniu el la ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la civitanoj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.
  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi sentis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Lago Anota en Himalajo. Post la banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis blanka elefanto portanta blankan lotusfloron per sia rostro. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj eniris en ŝian uteron tra ŝia dekstra flanko. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, konsciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoro en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo en la sekva frumateno. La reĝo miris kaj venigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
  "Via Reĝa Moŝto," diris la saĝuloj, "vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo." La reĝo kaj reĝino ekĝojis, aŭdinte tion.
  Ili estis tiel ĝojaj, ke ili invitis multajn nobelojn en la regno al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo. Oni eĉ ne forgesis la homojn bezonantajn helpon kaj donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno senpacience atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivadon por la naskiĝonto kaj si mem.

419
Verkoj kaj tradukoj / Traduko: LA VIVO DE LA BUDHO
« je: aprilo 22, 2013, 05:18:06 atm »
ENHAVO

Parto 1

1-1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja
1-2. La naskiĝo de la reĝido
1-3. La nomuma ceremonio
1-4. La edukado de la reĝido
1-5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
1-6. Edzino de Reĝido Sidarto
1-7. La kvar vidaĵoj: Maljunulo
1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo
1-9. La kvar vidaĵoj: Mortinto
1-10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo
1-11. La reĝido forlasis sian hejmon
1-12. Ofero de Reĝo Bimbisara
1-13. La unuaj instruistoj de la Budho
1-14. Ses jaroj en serĉado
1-15. La ora bovlo
1-16. Klopodo por iluminiĝo
1-17. Brilas la suno de ilumiĝo
1-18. Sep semajnoj post la iluminiĝo
1-19. La unuaj kvin monaĥoj
1-20. La unua instruado de la Budho
1-21. Serpenta Reĝo
1-22. Hejmenreveno
1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
1-25. La rakonto de Reĝido Rahula]
1-26. Du ĉefaj disĉiploj
1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
1-28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara
1-29. Angumala, la bandito
1-30. Ŭakali kaj la Budho
1-31.Sunita, la purigisto
1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
 
Parto 2

2-1. La taga rutino de la Budho
2-2. La konvertiĝo de Jaŝa
2-3. La patrono Reĝo Bimbisara
2-4. Visaka, granda subtenantino
2-5. Devadato, malamiko de la Budho
2-6. La Budho kaj Reĝino Kema
2-7. La Budho kaj milionulo
2-8. La Budho kaj farmisto
2-9. Malamo de Magandija
2-10. Alavaka, la Demono
2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
2-12. Ananda, la lojala helpanto
2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
2-14. Reĝo Pasenadi de Kosalo lernis pri doloro el amo (1)
2-15. Sciiĝo pri veran karakteron
2-16. Provo kalumni la Budhon
2-17. Adorado en ĉiuj direktoj
2-18. Donaco de Ambapali
2-19. Ĝivaka, la budha kuracisto
2-20. La kverelado ĉe Kosambi
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
2-22. Monaĥo laboranta tro pene
2-23. Monaĥina komunumo
2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
2-25. La spegulo de la Darmo
2-26. Budha sinteno al mirakloj
2-27. La lasta malsano de la Budho
2-28. La lastaj tagoj de la Budho
2-29. La lasta manĝo de la Budho
2-30. Subada, la lasta disĉiplo
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

420
Saluton, karaj amikoj!

Nun jam ekdisaŭdiĝis la deksesa elsendo de Retradio BRE. Jen la listo de la elsendo:

Elsendlisto:

Aktualaĵoj:
Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an

Budhisma scio:
Ĉapitro 13. Fariĝi budhano

Budhisma muziko:
Sonĝo en la mondo

Budhisma rakonto:
Cervido ŝajniganta morton
La meditanta gardisto de sekureco

La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
 La temo de la elsendo estas: Retradio: 2013-04-21

Bonan aŭdeblecon al vi ĉiuj!

Paĝoj: 1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 [28] 29 30 31 32 33