Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:47:37 ptm

Titolo: Tajfuno
Afiŝo de: verdeca je januaro 24, 2013, 12:47:37 ptm
Antaŭhierŭ kvankam estis sabato ,ordinare  libera tago , tamen en mia urbo ĉiuj laborantoj devis  labori .Ĉar iu tajfuno nomita umefloro venos al nia urbo laŭ informo se la tajfuno ne ŝanĝus sian direkton .Tajfuno  estas forta kaj danĝera kaj farigas grandan katastrofon al tiuj homoj ,kiuj loĝas  en la loko trapasinta de tajfuno .Ĉu la esperantlingva vorto" tajfuno "devenas el kiu  nacia lingvo ? Ĝuste el nia ĉina lingvo  prononce .Fakte estis,ke  la tajfuno kun la nomo umefloro, ne trapasis nian urbon .Kaj ni multe preparis por garantii la sekurecon de ĉiuj loĝantoj en mia urbo jam .
Titolo: Re: Tajfuno
Afiŝo de: Petro je februaro 23, 2013, 06:51:51 ptm
En antikva greka lingvo, oni trovas "tuphôn", kiu prononciĝas kiel "tajfun". Ĉu tio respondas al via demando ? Fakte, naciaj lingvoj por montri devenon ne estas taŭgaj. Plibone estus montri sekvojn de tiu forta vento, preskaŭ ŝtormo, en aziaj landoj, kiel Japanio.
Antaŭdankon por via mesaĝo.
Petro
Titolo: Re: Tajfuno
Afiŝo de: verdeca je marto 01, 2013, 06:08:56 ptm
Mia kara amiko Petro,la grekan lingvon ,ĉu antikvan ĉu nuntempan ,mi ne scias ,ĉar mi neniam lernis Ĝin ,tamen tajfuno kutime okazas en Azio ,do nur azianoj povas kaj vidi kaj senti la fortan venton kaj aldonas al Ĝi la nomon tajfuno.
via sincera amiko
ĉina verdeca
Titolo: Re: Tajfuno
Afiŝo de: Miaohui je marto 01, 2013, 06:38:06 ptm
Mi trovas ion pri  la vorto el "Konciza Etimologia Vortaro"
Jen ĝi:
Titolo: Re: Tajfuno
Afiŝo de: Petro je marto 02, 2013, 02:42:24 atm
Mi respondas al Verdeca, kaj dankas lin aŭ ŝin tute kore. En Eŭropo, la finaĵon "a" oni ofte (ne ĉiam!) uzas por virinoj. Sed eble mi eraras en tiu okazo. Se jes, bonvolu klarigi al mi la kialon. Vi skribis "sendi", kiam vi parolis pri la vento, do, miaopinie, devas esti "senti" (= ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro. Estas aliaj signifoj, kiujn mi lasas vin esplori, por elekti la plej ĝustan esprimon.
Sincere via
Petro
Titolo: Re: Tajfuno
Afiŝo de: Miaohui je marto 02, 2013, 06:13:00 atm
Verdeca estas samideano, sed tute ne samideanino  :)
Certe, ĉe ni estas samideanino kies retnomo en Esperanto estas "Packoro".
En lia respondo la vorto "sendi" estas mistajpita "senti", do mi jam korektis por li.