Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Topic started by: verdeca on January 09, 2013, 08:00:41 PM

Title: Malfacila laboro
Post by: verdeca on January 09, 2013, 08:00:41 PM
Vespermanĝinte,mi kun mia edzino vizitis vestovendejojn por acxeti veston.Nur sekvante mian edzinon ,mi piediris kaj piediradis.Post cxirkaŭ du horoj mia edzino sukcesis trovi veston taŭgan por ŝi ,kaj mi tuj pagis.La vizaĝo de mia edzio brilis kaj la mia laciĝis.Kompreneble ankaŭ mia koro estas plenplena de ĝojeco .cxar mia edzino kontentiĝas pri sia nova vesto. Ĉu tian sperton vi havis?Ĝi estas malfacila laboro por edzo ja.
Title: Re: Malfacila laboro
Post by: Miaohui on January 10, 2013, 09:39:47 AM
Sperto interesa kaj malfacila. Eble plej multe da edzoj ne volis akompani sian edzinon en aĉetado, do en eksterlandaj magazenoj ofte estas deponejoj, kie virinoj povas "deponi" sian edzon dum ili absorbiĝas en la elektado kaj aĉetado. Post tio ili pagis al la magazeno edz-deponan kotizon kaj hejmen kondukis lin portantan la aĉetaĵon. :P