Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Miaohui

Paĝoj: 1 [2] 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 52
16
Esperanta novaĵo / Instruistoj serĉataj por testi materialon
« je: septembro 12, 2015, 02:16:16 atm »
From: Ĉristophe Ĉazarein <ch.chazarein@gmail.com>
Date: 2015-09-08 17:35 GMT+02:00
Subject: Instruistoj serĉataj por testi materialon

Estimataj kolegoj,

Mi estas esperantisto el Francio kaj komencis, kun du aliaj personoj, realigi projekton de nova internacia Esperanto-lernolibro. Tiun projekton subtenas la franca landa organizo UFE, kaj la franca sekcio de ILEI.

Ni estas serĉantaj esperanto-instruistojn, kiuj akceptus testi nian materialon en siaj kursoj. Ni bezonas testantojn el diversaj kulturoj, por garantii la internaciecon de la materialo. Ni esperas, ke la testantoj helpos nin per siaj rimarkoj plibonigi ĝin antaŭ ĝia definitiva formo.

Vi trovos pli da detaloj en la jena dokumento:
http://www.ins-eo.org/stokejo/alvoko_Testantoj_Lernolibro2.pdf

Ni invitas vin plusendi ĉi tiun mesaĝon al la membroj de via sekcio. Se ili interesiĝas, ili kontaktu nin kiel eble plej frue.

Antaŭdankon pro via perado!
Kristof Ĉazarein

__._,_.___

17
Esperanta novaĵo / Esperanto Ilustrita
« je: aŭgusto 13, 2015, 10:27:07 ptm »
      
Esperanto Ilustrita
aŭgusto 13, je 8:45ptm
 
Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto

Fabiano Henrique

Radio Rio de Janeiro elsendos programojn tute parolatajn en Esperanto. La novaĵo estis konigita je la 11-a de Aŭgusto, en la Mirinda Urbo. La estraro de tiu radiostacio aprobis projekton, proponitan fine de Julio, por la pliigo de ĝia aktivado rilate al la Internacia Lingvo.

Estos produktitaj du monataj programoj, elsendotaj nur per interreto. La unua, titolita Esperanto, la Lingvo de Frateco, havos neŭtralan karakteron kaj enhavos muzikon, novaĵojn kaj intervjuojn. La dua, kies nomo estas La Konsolanto, havos doktrinan trajton, enfokusigante la verkaron de Allan Kardec.

La novaj programoj estos disponeblaj por senpagaj aŭskultado kaj elŝutado. Je ĉiu dua semajno, aldoniĝos la respektivaj sondosieroj. Oni ankaŭ intencas meti ambaŭ programojn en la programaron realtempe elsendatan perrete.

La debuto de Esperanto, la Lingvo de Frateco kaj La Konsolanto okazos komence de la ventonta monato. Nuntempe, membroj de la Esperanta fako kaj la sonteknikistoj de Radio Rio de Janeiro prilaboras la lastajn detalojn de la sontrajtoj de ambaŭ programoj.

Nova epoko

Laŭ la radioparolisto Givanildo Costa, la estigo de novaj programoj en Esperanto metas Radion Rio de Janeiro inter la ĉefajn staciojn, kiuj elsendas en la lingvo kreita de Zamenhof:

– Ĝis nun, Radio Rio de Janeiro aperadis inter lokaj radiostacioj, kiuj elsendis pri Esperanto, ĉar ĝiaj programoj estis precipe parolataj en la portugala lingvo. Ni havis parte profititan komunikan virtualan kapablon, kiu instigis nin iri pluen. Nun ni estas pretaj por elpaŝi, atingante pli ampleksan publikon. Tial ni sendube estos inter la tradiciaj stacioj, kiuj elsendas per mallongaj ondoj kaj interreto, kiel Radio Havano Kubo, Radio Vatikana kaj Ĉina Radio Internacia – asertis la brazila radioparolisto.

Ne okazos ia ŝanĝo rilate al la portugallingvaj programoj. Ili plu iros en la eteron per mezaj ondoj kaj alireblos per interreto. Ĉiuj havas konsiderindan kvanton da aŭskultantoj.

Fonto: Esperanto Ilustrita
http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/2015/08/radio-rio-de-janeiro-elsendos.html
   Radio Rio de Janeiro elsendos programojn parolatajn en Esperanto | Esperanto Ilustrita
esperantoilustrita.blogspot.com

Transpublikigita el facebook.com

18
Budhisma novaĵo / Budhismaj aktivadoj en UK
« je: julio 20, 2015, 03:15:44 atm »
La 100-a UK post unu semajno.
Jen la programeroj rilataj al budhismo:

1. Movada Foiro, BLE ekspozicias siajn eldonaĵojn
la 25-a, sabato, 1900-2000
Diversaj grupoj kaj instancoj ekspozicias sin

2. Faka kunsido de budhanoj
la 27-a, lundo, 0900-1000

3. IKU (lekcio de Bill Mak pri budhisma kosmo)
la 27-a, lundo, 1630-1730

19
Protekto al bestoj / Hundo vivanta harmonie kun hamstro kaj ok papagoj
« je: julio 09, 2015, 02:29:46 atm »
Oni kutime opinias, ke bestoj ne povas vivi konkorde kun alispecaj bestoj, tamen Hundo Bob neis la onidiron per sia amika kaj ĝentila konduto.Ĝi vivas harmonie kun hamstro kaj ok papagoj kiel el unu familio, kaj afable sin rolas laŭ la deziro kaj bezono de siaj amiketoj.

Adreso de la originalo: http://news.qq.com/a/20150708/033356.htm

20
Protekto al bestoj / Porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo
« je: julio 09, 2015, 01:39:49 atm »
Je la 16:57 en la dudekkvara de februaro iu afiŝis en blogo, ke dum la printempa festo porko en gubernio Yongjia, Wenzhou, Zhejiang kuris antaŭ pordon de monaĥejo kaj genuis tie. Tiam estis la lasta tago de iu budhisma ceremonio okazigita en la monaĥejo, kaj oni ekvidis la grandan porkon kulte genuanta antaŭ la pordo de la monaĥejo. Ili opiniis, ke ĝi tion faris dum longa tempo.

Elpreninte siajn poŝtelefonojn, oni fotis kaj filmis ĝin, tamen ĝi genuis tie senmove. Do ili raportis tion al monaĥoj en la monaĥejo. Ĝi foriris nur post kiam la monaĥoj okazigis ceremonion de "Tri Rifuĝoj al la budhoj, darmo kaj samgo" kaj recitis "Koran sutron" al ĝi. La rara informo transpublikadis pere de retumantoj kaj oni opiniis, ke la porko estas tiel inteligenta, ke ĝi scias peti benon de la budhoj.

Laŭ raporto de Wenzhou-a Urba Ĵurnalo, oni vizitis s-ron Huang, kiu posedis tiun porkon. S-ro Huang diris, ke li ekbredis la porkon antaŭ iom pli ol unu jaro kiam ĝi estis peza cent kilogramojn, nun ĝi pezis je  cent kvindek kilogramoj. La porko puŝe malfermis la porkejon kune kun aliaj porkoj kaj forkuris en la antaŭtagmezo de la kvara de januaro laŭ la luna kalendaro eble pro tio, ke ĝi opinias la manĝaĵon tro malmulta. S-ro Huang ignoris tion pro okupiteco. Li kaptis la forkurintajn porkojn posttameze kaj sendis ilin rekte al buĉejo en la vespero.

S-ro Huang diris, ke li informiĝis pri la kultanta porko pere de vilaĝanoj. En la komenco li ne prenis tion serioza kaj ankaŭ ne vidis la filmon. Vidinte la filmon pri la riverencanta porko, ankaŭ li surpriziĝis. Li diris, ke neniam okazis tia afero kvankam li jam bredis multajn porkojn, kaj la porko suferis nenian malsanon antaŭ la buĉiĝo. Li diris, ke porkoj forkurus pro timo, sed ne sin tenus ĉirkaŭrigardata en tiu pozo. Li suspiris bedaŭre, ke li ne tolerus mortigi la porkon se li scius tion pli frue.

La informo estas esperantigita el retpaĝo: http://news.qq.com/a/20150225/011524.htm

Jen la porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo:


21
Esperanta novaĵo / Novaj enhavoj en nia retejo
« je: julio 08, 2015, 02:31:10 ptm »
Saluton, karaj amikoj!

    Antaŭ nelonge mi starigis novajn rubrikojn en la retejo. Unu estas albumo, kies adreso estas http://www.budhano.cn/albumo kaj la alia estas nova aŭdlibro “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho” kies adreso estas http://www.budhano.cn/libro/br
    Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj. Se vi havas ian ajn opinion pri tio, bonvolu informi min al mia retadreso: miaohui@budhano.cn
Antaŭdankon!

22
Budhismaj Monaĥejoj / Bestoliberiga ceremonio
« je: julio 08, 2015, 11:37:28 atm »
Laŭ budhismo ĉiuj vivestaĵoj havas egalan naturon eĉ por fariĝi budho, kaj ili havas saman rajton por vivi sekure kaj feliĉe, do estas kutimo de budhanoj laŭeble protekti kaj liberigi kaptitajn vivestaĵojn. Dum la budhobana ceremonio ni ankaŭ okazigis bestoliberigan riton, dum kiu ni liberigis fiŝojn kaj testudojn. Ni sincere benas kaj bondeziras, ke tiuj kompatindaj bestoj povu vivi sekure ĝis la natura morto, kaj poste renaskiĝu en la budha lando por sin liberigi el la sufero de naskiĝoj kaj mortoj.

23
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 08, 2015, 10:53:32 atm »
Majsro Binzhen, la abato de la monaĥejo, faris predikadon al la budhanoj.

24
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 08, 2015, 10:48:41 atm »
Banado al la Reĝido Sidarto

25
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 08, 2015, 10:44:32 atm »
En la ceremonio oni plenumis la riton kaj banas la statuon de Reĝido Sidarto per parfumita akvo kun petaloj de lotusfloroj. La ceremonio estas majesta, kaj multaj budhanoj proksimaj partoprenis en la ceremonio.

26
Budhismaj Monaĥejoj / Budhonaska festo en Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 08, 2015, 10:38:54 atm »
    La dekkvina de aprilo laŭ la luna kalendaro en Ĉinio estis la festo de budhonasko. En tiu tago antaŭ ĉirkaŭ 2600 jaroj Ŝakjamunio naskiĝis en Nepalo. Do oni celebras la feston en ĉiuj budhismaj monaĥejoj kaj regionoj.
    Laŭ legento, naŭ drakoj spruĉis pluvon por bani Reĝidon Sidarto, kiu estis Budho Ŝakjamunio poste, do ĉiuj budhanoj celebras la budhonaskon per ceremonio de Budhobano. Ankaŭ ni ĝuis la feston en Monaĥejo Longqingsi, kie mi loĝas nun. Jen mi publikigos kelkajn fotojn de la ceremonio por dividi kun samideanoj, kiuj havas intereson pri Budhismo kaj budhismaj ritoj.

27
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 07, 2015, 07:12:16 ptm »
La gastejo, kiu sin rolas kiel nia malgranda klascxambro.

28
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 07, 2015, 07:08:06 ptm »
La instrumentoj por la rito.

29
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 07, 2015, 07:05:30 ptm »
Ponteto kondukanta al la monaĥejo.

30
Budhismaj Monaĥejoj / Re: Fotoj de Monaĥejo Longqingsi
« je: julio 07, 2015, 07:03:12 ptm »
Statuoj de budhoj kaj bodisatvoj en la cxefa halo.

Paĝoj: 1 [2] 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 52