Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - verdeca

Paĝoj: [1] 2 3
1
Verkado kaj tradukado / Dutaga Restado en Esperantujo
« je: novembro 13, 2013, 03:19:55 ptm »
La plej ĝoja sento venas al esperantisto nur tiam.kiam li havas ŝancon vizaĝe al vizaĝo fari interparoladon kun siaj esperantlingvaj geamikoj diverslandaj kiel gefratoj.Tian senton mi spertis antaŭ kelkaj tagoj unuafoje post mia esperantistiĝo.
Komence de oktobro.2013. mi ricevis telefonon de unu el miaj retaj amikoj,Ŝi starigis al mi demandon.ĉu vi partoprenos en la 7-a jarkunveno de E-komercistoj?Surprizita.mi demandis ŝin:”kun kia celo?”ĉar mi ne estas komercisto.Kaj ŝi daŭrigis ,ke en la jarkunveno oni parolos nur esperante sed ne nacilingve.Tion aŭdinte, mi tuj akceptis ŝian proponon kompreneble kun granda plezuro.Kvankam antaŭe mi kelkfoje partoprenis en esperantaj kongresoj tamen oni multe parolis nur ĉine sed ne esperante.Esperantan etoson mi neniam spertis.
Informinte,ke ŝi atingis Ŝanhajon per trajno je la 6-a ,matene de la 1-a de novembro.post mia matenmanĝo mi tuj veturis al la jarkunvena urbo Suzhou per mia aŭto kun espero,ke mi povos akcepti ŝin en la hotelo.Post ĉirkaŭ unŭora veturado mi atingis la hotelon.Enirinte en la akceptejon de la hotelo, mi trovis neniun amikon.Ĉar mi frue venis.Fumante, mi atendis kaj atendadis.Post duona horo du homoj kun kofro ankaŭ eniris en la akceptejon sed mi ne sciis ,kiuj ili estas .Ni interŝanĝis nur rigardojn.Kaj ankaŭ ili sidante atendis.Ekster la pordo de la hotelo haltiĝis iu aŭto,kaj kelkaj homoj elaŭtiĝis,tri el ili estas kanataj de mi.Ili estas Ĉielismo,Leandro kaj Aldreno.Vidinte ilin, mi tuj stariĝis kaj salutis ilin en esperanto. Kaj tiel mi komencis mian esperantan vivon en la jarkunveno.Ekster mia atendo.la aliaj du geamikoj ankaŭ stariĝis kaj parolis esperante kun miaj amikoj.ĉar ankaŭ ili venis al la hotelo por partopreni en la jarkunveno.Unu el ili nomiĝas Fortego, ankaŭ estas mia retamiko,kaj inter elaŭtiĝintoj troviĝis trezoro,mia malnova amiko nur interreta,sed mi ne konis lin.Li prezentis sin al mi,ke li estas Trezoro.Post kelkaj vortoj ni ambaŭ venis al la sama dulita ĉambro de la hotelo.Sekve partoprenantoj unu post alia venas al la hotelo.
Tagmanĝo estis en restoracio tre proksima al la hotelo.Dum nia tagmanĝo venis iu bela virino en bonkvalitaj vestoj. Enirinte nian manĝoĉambron.ŝi demandis ,kiu estas verdeca.Kvankam mi konatiĝis kun ŝi antaŭ pli ol 7jaroj interrete tamen neniam renkontiĝis persone..Tiam sidante ĉe la pordo de la manĝoĉambro mi fumis.Ŝi per siaj okuloj balaiis la tutan manĝoĉambron kaj trovis la fumanton,kaj perceptis ,ke mi estas verdeca.Ankaŭ mi sentis ,ke ni estas malnovaj amikoj longtempe nerenkontitaj.
Posttagmeze ni ripozis en hotelo pro laciĝo de longtempa veturado.Vespermanĝinte,ni piedire vizitis la bibliotekon de iu lernejo por okazigi interkonatiĝan vesperon.La luksa biblioteko tuj fariĝis ĝojoplena.ĉar ĉiuj partoprenantoj estis tre ĝojaj,Kaj nia interkonatiĝa vespero finiĝis ĝis profunda nokto.
Sekvan matenon,la 2-a de novembro,sabate.ankaŭ packoro venis al nia jarkunveno laŭ mia invito.Ankaŭ ŝi estas unu el miaj retamikoj,antaŭe neniam renkontiĝita.Bedaŭrinde mankis al ŝi libera tempo,kaj ŝi devis hejmenreveni post tagmanĝo.Renkontiĝi kun ŝi estas granda plezuro por mi.
Posttagmeze nia jarkunveno daŭris.kvankam la enhavo ne tre interesis min tamen la esperanta parolado plaĉis al miaj oreloj.Vespere per mia aŭto mi veturigis du alilandajn amikojn al la centro de la urbo Suzhou.La antikvaj konstruaĵoj mirigis ilin,kaj sur la homplenaj stratoj ni multe parolis pri diversaj temoj,Ja interesa tempo ĝi estis por mi.
Menciindas,ke en la jarkunveno mi havis eblecon unuafoje renkontiĝi kun aliaj miaj retamikoj,ili estas Etnan,Kamelia,Fabina.
Dimanĉe,Tagmanĝinte , ni devis foriri sed ne volis.Kun granda bedaŭro ni adiaŭis unu de la alia kaj hejmenveturis kun espero,ke post laŭ eble plej mallonga tempo ni povos refoje renkontiĝi.

2
Verkado kaj tradukado / Solvmetodoj multiĝas pli ol problemoj
« je: septembro 16, 2013, 10:38:41 atm »
Nuntempe en nia mondo troviĝas grandnombraj problemoj ĉu internaciaj ,ĉu landaj ĉu eĉ familiaj ,tamen kun la tempopaso ,oni kapablas trovi multajn metodojn por sukcese solvi ilin .Ĉar homoj estas tre saĝaj kaj talentaj.Generacion post generacio nia homaro daŭriĝas kaj la socio progresas  senĉese  kaj rapide.Kvankam nun la monda krizo ankoraŭ ĉirkaŭas nin tamen ni devas esti memfidaj kaj esperplenaj por bonigi nian mondon kaj ankaŭ nian vivkondiĉon.

3
Verkado kaj tradukado / Rememori pri pasinteco
« je: aprilo 26, 2013, 06:32:52 ptm »
La tempo rapide pasas tagon post tago.monaton post monato kaj jaron post jaro ,beldaŭ venos la sajlo inter la jaroj malnova kaj nova.Kaj mi kiel ordinara esperantisto devas rememori,kion mi faris dum la baldaŭ finiĝonta jaro cxu  por nia lingvo .cxu por nia movado.Mi hontas rilate al tia temo ,cxar mi nur kelkajn artikoletojn verkis por iu esperantlingva revuo,kaj aliajn kontribuojn mi ne kontribuis.En nia lando esperantistoj pli kaj pli vigliĝas kaj ĝuste pro tio ankaŭ la esperanto-movado antaŭen puŝas .multaj esperantistoj necxinaj jam komencas doni sian grandan atenton al Ĉinujo.Nia perspektivo pli kaj pli klariĝas.cxar cxinaj esperantistoj estas bonkoraj kaj afablaj kompreneble ankaŭ diligentaj kaj kontribuemaj .

4
Verkado kaj tradukado / La projekto estas subteninda
« je: aprilo 26, 2013, 06:30:16 ptm »
Kvankam mi ne havis ŝancon partopreni en la kursaro de la Esperanto-insulo tamen donis grandan atenton ĉiam ,ĉar kelkaj el miaj amikoj lernis tie kaj ili ĉiam adresis al mi ĝustatempajn informojn al mi pri ilia lernado,ilia vivo, ktp,ĉu skribe ĉu voĉe .Iu korea amikino diris al mi ,ke ŝi malpeziĝis je tri kilogramoj post sia unumonata lernado en hajnano.sed ŝi sentis sin ĝoja kaj bonŝanca ĉar ŝi  ricevis interesoplenan instruadon de mondfamaj geesperanistoj.Ŝi diris al mi ankaŭ ,ke ŝiaj kunlernantoj havas saman ĝojoplenan senton kvankam lacan tamen neforgeseblan.Ŝajnas al mi ,ke la projekto estis  plensukcesa kaj la kursaro estas enhavoriĉa kaj la lernantoj ricevis grandan atingon.Ĝuste pro tio la iniciato estas aplaŭdinda .

5
Verkado kaj tradukado / mia vespero estas ĝjoplena
« je: aprilo 26, 2013, 06:24:41 ptm »
Lastatempe ,post mia vespermanĝo mi kutimas sidi cxe mia komputilo por retumado .cxar pere de la interreto mi havas ne nur vocxan  konversacion sed ankaŭ lecionojn por lerni nian lingvon .En la kurso multaj cxinaj esperantistoj ,la plej granda parto  de miaj kunlernantoj estas komencantoj ,tamen kun granda entuziasmeco diligente lernas .kaj mi esperas ,ke post laŭ eble plej  baldaŭ mi kaj miaj kunlernantoj havos kapablon libere kaj nuance paroli esperanton por ĝuste esprimi niajn ideojn kaj pensojn .GĜuste pro tio mia vespero estas ĝojoplena.

6
Verkado kaj tradukado / vortoj gravas
« je: aprilo 26, 2013, 06:23:05 ptm »
Kelkaj esperantistoj. kompreneble inkluzive de mi .ne povas interkompreni  unu la alian  dum sia esperantlingva dialogo.La cxefa problemo kuŝas en tio ,ke oni malmulte ellernis vortojn.Ĉar cxiuj frazoj cxu skribaj cxu vocxaj ,konsistas el vortoj .Precipe por cxinoj lerni la esperantlingvajn vortojn estas terure malfacile ,cxar literoj inter la cxina lingvo kaj esperanto estas  tute malsamaj ,ĝuste pro tio ,se oni volas bone posedi nian karan lingvon esperanto,do unue devas lerni vortojn .Vortoj ja gravas en nia esperanto-movado.

7
Verkado kaj tradukado / Ĝojinda informo
« je: januaro 24, 2013, 12:48:38 ptm »
Ĵus mi ricevis informon ĝojindan por ĉiuj ĉinaj geesperantistoj,ke Katalin.la redaktorino de Edukado.net ,akceptis inviton viziti Ĉinion .Ŝi estas ne nur elstara sed ankaŭ spertoriĉa esperantlingva instruistino certe mondfama .En mia lando la nombro de esperanto-komencantoj estas granda ,do por ni nesesas bona instruisto ja .Bedaŭrinde por mi  nur ,ke mi ne havos ŝancon renkontiĝi kun ŝi ,ĉar la distanco inter mia urbo kaj ŝia  vizitonta urbo estas ege fora .Antaŭe mi kelkfoje faris interparoladon kun ŝi tamen nur tajpe kaj ne voĉe ,en la retpaĝo Edukado,net. 

8
Verkado kaj tradukado / Tajfuno
« je: januaro 24, 2013, 12:47:37 ptm »
Antaŭhierŭ kvankam estis sabato ,ordinare  libera tago , tamen en mia urbo ĉiuj laborantoj devis  labori .Ĉar iu tajfuno nomita umefloro venos al nia urbo laŭ informo se la tajfuno ne ŝanĝus sian direkton .Tajfuno  estas forta kaj danĝera kaj farigas grandan katastrofon al tiuj homoj ,kiuj loĝas  en la loko trapasinta de tajfuno .Ĉu la esperantlingva vorto" tajfuno "devenas el kiu  nacia lingvo ? Ĝuste el nia ĉina lingvo  prononce .Fakte estis,ke  la tajfuno kun la nomo umefloro, ne trapasis nian urbon .Kaj ni multe preparis por garantii la sekurecon de ĉiuj loĝantoj en mia urbo jam .

9
Verkado kaj tradukado / Ĝojo tamen kun iom bedaŭro
« je: januaro 24, 2013, 12:43:04 ptm »
Hieraŭvespere ,mi tre  ĝojis ,ke en skajpo mi trovis mian malnovan amikinon certe cxinan ,kvankam mi neniam renkontiĝis kun ŝi vizaĝe al vizaĝo ,tamen antaŭe ni ofte faris vocxan interparoladon en interreto certe nur esperante ,kaj dum nia babilado mi multe lernis de ŝi .tamen ŝi silentas dum cxirkaŭ 4 jaroj ,kaj mi opinias ,ke ŝi kabeas .Felicxe hieraŭ mi trovis ,ke ankaŭ ŝi aperis en skajpo .do  mi refoje havis ŝancon fari babiladon kun ŝi .Nur bedaŭrinde ,ke antaŭe ŝi bone kaj frue parolis en Esperanto tamen dum cxifoja interparolado ŝi ne montris sian lertecon .Ŝi diris ,ke ŝi multajn vortojn jam forgesis cxar ŝi ne praktikas nian lingvon dum longa tempo .Felicxe estas ,ke ŝi permesis ,ke ekde hieraŭ ŝi  volas ofte partopreni en nia konversacio ĝuste por praktiki nian lingvon .Tio ĝojigas ne nur min  sed ankaŭ cxiujn konversacianojn

10
Verkado kaj tradukado / Babilejoj
« je: januaro 24, 2013, 12:41:07 ptm »
Vespere de la  ĵus pasinta mardo  mi samtempe  estis en du babilejoj ,unu estas en YY kaj la  alia en Skajpo.Mi lernis esperanton en YY   ,kaj en Skajpo faris interparoladon kun diverslandaj geamikoj ,Kaj  post la leciono mia mikrofono funkciis ,do en la du babilejoj   oni povis  libere fari interparoladon certe vocxan .Miaj kunlernantoj havis ŝancon  ĝui la paroladon de diverslandaj geesperantistoj en Skajpo .Nia instruanto nomiĝas montego .kaj li diris ,ke  post iom da tempo ,vi ,cxiuj miaj gekunlernantoj povos fari vocxan babiladon kun eksterlandaj esperantistoj .Jes.ankaŭ mi esperas ,ke laŭ eble plej frue miaj cxiuj kunlernantoj kapablos libere kaj nuance fari vocxan dialogon .Ĝojinda fenomo ĝi estas ja.

11
Verkado kaj tradukado / "Kaj" kaj "kun "
« je: januaro 24, 2013, 12:39:14 ptm »
Antaŭ kelkaj tagoj mia amikino starigis demandon en interreto ,cxu diferencas    "mia kamarado kaj studento" kaj "mia kamarado kun studento" .Kaj mi ne povas tuj respondi tamen ili estas certe diferenca.Post mia cerbumado mi trovis ,ke" mia kamarado kaj studento" .ili estas samrajtaj en la frazo kaj studento ankoraŭ lernas .tamen" mia kamarado kun studento",  ili rilatas pli intime ,cxar mia kamarado instruis aŭ instruas la studenton .do la studento nun lernas aŭ ne ,tio ne gravas.Mia klarigo estas ĝusta aŭ ne ,ankaŭ mi ne povas certigi ,nur laŭ mia sperto .

12
Verkado kaj tradukado / Interhelpado necesas
« je: januaro 24, 2013, 12:36:49 ptm »
Hieraŭ mi tajpis frazon en babilejo de QQ, eraran.Poste du el miaj amikoj, certe kun suficxe bona kaj alta nivelo en nia esperantujo ,tuj korektis ĝin sed ne en la publikejo tamen en duopa babilejo .eraro cxefe rilatas al la vorto" garantii",kaj mi mistajpis garantigi.Tio montras ,ke el  nia esperantistaro amasas multaj bonkoraj esperantistoj kompreneble helpemaj .Fakte ,ni ,esperantistoj devas helpi unu la alian dum nia lernado . praktikado kaj ekzercado.Kun optimisto mi havas multajn vortojn por interŝanĝi ,cxar ni ambaŭ estas amantaj esperanton kaj laŭ eble plej multe faras propagandadon kaj disvolviĝon de nia lingvo . 

13
Verkado kaj tradukado / Ĝoja Tempo
« je: januaro 18, 2013, 01:34:29 ptm »
HieraŬvespere,en YY, la ĉina babilejo.mi renkontiĜis kun iu ĉina esperantistino nomata Etnan.Kvankam antaŬe mi ofte aŬdis Ŝian nomon en interreto tamen neniam havis Ŝancon aŬdi Ŝian voĉon.LaŬ informo Ŝi estas esperantistino boneduka kaj altnivela.HieraŬ finfine mi trovis en nia voĉa interparolado Ŝian voĉon dolĉa kaj orelplaĉa, kompreneble Ŝia parolado estas facile kompreneba ,ĉar ŝi flue kaj bone parolas en nia esperantujo.Dum nia interparolado mi sentis min Ĝoja kaj plezura.Kaj mi pasigis la  tempon eĉ neforgeseblan dank'al Ŝia lerta parolado.

14
Verkado kaj tradukado / Kiam
« je: januaro 16, 2013, 03:49:19 ptm »
Renkontante esperantistojn ,mi kutimas elstarigi  saman demandon simplan kaj facile respondeblan :"kiam vi komencis lerni esperanton".Tamen la rezultoj  estas tute malsamaj .kaj multaj cxinaj espearantistoj  respondis al mi ,ke li aŭ ŝi eklernis esperanton antaŭ pli ol 20 jaroj tamen alilandaj geamikoj antaŭ nur kelkaj monatoj sciis nian lingvon .kaj min surprizas tio,ke multaj cxinaj esperantistoj ankoraŭ ne havas  kuraĝon fari  vocxan interporoladon esperante kvankam ili kapablas tion fari miaopinie tamen eŭropaj aŭ amerikaj geesperantistoj jam fariĝas  babilemaj  en diversaj kondicxoj .tio montras al ni ,ke mankas al cxinoj kuraĝeco dum nia aktivado  kaj ĝi ne favoras al nia movado certe.Fakte praktikado kaj ekzercado ludas grandan kaj gravan rolon en nia lernado.

15
Verkado kaj tradukado / Vojaĝante Eksterlanden
« je: januaro 16, 2013, 03:48:42 ptm »
Antaŭ nelonga tempo mi verkis mallonga artikolon  pri la cxinaj vojaĝantoj en aliaj landoj por la magazino MONATO,kaj la reago esats vigla ,preskaŭ cxiuj legantoj certe diverslandaj  respondis ,ke ankaŭ en mia regiono ofte videblas cxinja turistoj .Tio signifas ,ke cxinoj pli kaj pli ricxĝas kaj kapablas fari vojaĝon en aliaj landoj .Se ni ,esperantistoj tion faras kaj ne bezonas interpretiston ,kompreneble  la kondicxo estas ,ke ankaŭ cxicxerono estas esperantisto.ĝuste pro tio ni devas bone lerni esperanton .

Paĝoj: [1] 2 3