Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 21, 2014, 02:56:34 ptm

Titolo: 56. Postulo al "Nenio"
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 21, 2014, 02:56:34 ptm
  56. Postulo al "Nenio"

  Iam du viroj kune promenis. Ili vidis, ke iu portas ĉaron da sezamo sur la vojo, sed neniel povas movi la ĉaron el danĝera loko. Tiam, la ĉaristo petis: "Helpu min movi la ĉaron el la danĝero."

  La viroj demandis: "Per kio vi rekompencos nin?"

  La ĉaristo respondis: "Per nenio."

  Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, iu el ili diris al la ĉaristo: "Donu al ni la rekompencon."

  La ĉaristo respondis: "Nenion."

  La postulanto insistis: "Do donu al ni la Nenion."

  La alia viro diris kun rido: "Li tute ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ insistas?"

  La postulanto respondis: "Li ja promesis al ni la Nenion, do li devas rekompenci nin per ĝi."

  La alia viro diris: "'Nenio' estas nur abstrakta vorto, sed tute ne konkreta objekto."

  Pro la kroĉiĝo al “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en la stato de Nenio. Dum la tiel nomata “nenio” de la dua homo estas stato de senformo, senvolo kaj senago.