Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 19, 2014, 11:08:03 ptm

Titolo: 54. La kapo kaj vosto
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 19, 2014, 11:08:03 ptm
  54. La kapo kaj vosto

  Iam vivis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: "Mi devas rampi antaŭe." La kapo respondis: "Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?" Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉis arbon kaj neniel sin movis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.

  Iuj instruistoj kaj lernantoj ankaŭ kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj, sed ili ĉiam gvidas antaŭe; la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro la juneco, la lernantoj ne bone scias disciplinojn kaj ofte rompas ilin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj renaskiĝas en infero pro la rilato inter si.