Forumo BRE

ESPERANTO => Esperanta novaĵo => Fadeno komencita de: Miaohui je junio 15, 2013, 07:11:04 atm

Titolo: Esperantaj kunsidoj okazis en Monaĥejo Tiefosi
Afiŝo de: Miaohui je junio 15, 2013, 07:11:04 atm
  En la deka kaj dekunua de junio, kelkaj samideanoj en- kaj eksterlandaj gastis en Monaĥejo Tiefosi profite de la feriotempo de tradicia “Boata festo”. Ni okazigis kelkajn kunsidojn laŭ la iniciato de Xi’an-a Esperanto-Asocio. Ĉielismo, estro de Xi’an-a Esperanto-Asocio prezidis kunsidon de Esperanto, en kiu ni interkomunikis pri vivo de Zamenhof, estiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto kaj aliaj. Miaohui prezidis du kunsidojn pri traduko kaj budhisma vidpunkto pri media protektado. Ĉiuj kunsidoj okazis tute en Esperanto. Nun en monaĥejo Tiefosi ni havas bonajn medion kaj kondiĉon por diversaj esperantaj aktivadoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.