Forumo BRE

BUDDHISMO => Sutro de cent paraboloj => Fadeno komencita de: Miaohui je aprilo 17, 2014, 09:21:34 atm

Titolo: 50. Kuraci la ĝibon
Afiŝo de: Miaohui je aprilo 17, 2014, 09:21:34 atm
50. Kuraci ĝibon

  Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj konsultis kuraciston por resaniĝi. La kuracisto ŝmiris buteron sur la korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian malutilon. Mortinte, ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn pro sufero.