Forumo BRE
ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => Fadeno komencita de: verdeca je januaro 16, 2013, 03:49:19 ptm
-
Renkontante esperantistojn ,mi kutimas elstarigi saman demandon simplan kaj facile respondeblan :"kiam vi komencis lerni esperanton".Tamen la rezultoj estas tute malsamaj .kaj multaj cxinaj espearantistoj respondis al mi ,ke li aŭ ŝi eklernis esperanton antaŭ pli ol 20 jaroj tamen alilandaj geamikoj antaŭ nur kelkaj monatoj sciis nian lingvon .kaj min surprizas tio,ke multaj cxinaj esperantistoj ankoraŭ ne havas kuraĝon fari vocxan interporoladon esperante kvankam ili kapablas tion fari miaopinie tamen eŭropaj aŭ amerikaj geesperantistoj jam fariĝas babilemaj en diversaj kondicxoj .tio montras al ni ,ke mankas al cxinoj kuraĝeco dum nia aktivado kaj ĝi ne favoras al nia movado certe.Fakte praktikado kaj ekzercado ludas grandan kaj gravan rolon en nia lernado.
-
Mi memoris, ke iu rusa samideanino ekpraktikis Esperanton post sia esperanta lernado de nur unu monato, kaj ankaŭ ŝi sin amuzas per podkasto voĉlegante esperantajn literaturaĵojn plaĉan al ŝi.
Do ankaŭ mi opinias, ke manko de kuraĝo estas pli granda ol tiu de kapablo.